Al la enhavo

kio povas savi nin?

de codesito, 2013-marto-01

Mesaĝoj: 185

Lingvo: Esperanto

AlfRoland (Montri la profilon) 2013-marto-02 21:07:30

hebda999:
mihxil:Dio evidente ne savos nin, ĉar li ne ekzistas...
Tion vi ankoraŭ ne pruvis. Ĝis tia momento, ne skribu, ke la Dio ne ekzistas, ĉar Ĝi ekzistas. Se Ĝi ne ekzistus, oni tute senpene povus tion pruvi. Neniu el la tuta mondo pruvis la neekzistadon de la Dio. Ĉar ne eblas pruvi Ĝian malekziston, oni devas aserti, ke Ĝi ekzistas. Ĉar ekzisto estas pli forta ol malekzisto.

Kaj la Dio certe ne estas "li", nek "ŝi". Tiu ĉi Estaĵo ne konformas al homaj seksoj. Tial mi nomas la Dion per "Ĝi", kiu estas senseksa.
Kiuj rajtas decidi pri kio oni povas ŝerci - la religiuloj??

Aldono:

Eklegis sankta viro pri korvoj ke laŭ mor’
nek semas, nek ion rikoltas - kaj tamen ja nutras la Sinjor’!
Eliris sankta viro al sovaĝeja sin’, sin tute laŭ tio aranĝis
Kaj diras la rakonto - ĉe dusemajna fin’ la korvoj ĝissate manĝis.

verdafeino (Montri la profilon) 2013-marto-03 05:35:04

hebda999:
mihxil:Dio evidente ne savos nin, ĉar li ne ekzistas...
Tion vi ankoraŭ ne pruvis. Ĝis tia momento, ne skribu, ke la Dio ne ekzistas, ĉar Ĝi ekzistas. Se Ĝi ne ekzistus, oni tute senpene povus tion pruvi. Neniu el la tuta mondo pruvis la neekzistadon de la Dio. Ĉar ne eblas pruvi Ĝian malekziston, oni devas aserti, ke Ĝi ekzistas. Ĉar ekzisto estas pli forta ol malekzisto.

Kaj la Dio certe ne estas "li", nek "ŝi". Tiu ĉi Estaĵo ne konformas al homaj seksoj. Tial mi nomas la Dion per "Ĝi", kiu estas senseksa.
Evidente vi ne komprenas la sciencan metodon. Neniu devas pruvi la neekzistadon de la Dio(j), anstataŭe la kredanto devas evidentigi la ekzistadon de la Dio(j).

Se vi bezonas kredi je Dio por esti ĝoja kaj komforta, bone. Sed bonvolu ne diri al aliaj homoj, ke viaj kredoj estas pli prava ol iliaj kredoj.

cellus (Montri la profilon) 2013-marto-03 07:16:50

Hebda 999 kompreneble pravas ke Dio ne estas io kion homoj komprenas. La demando estas ĉu entute estas senco supozi ke Dio iel influencas niajn vivojn. Kiam ekzemple piedpilkludisto faras la signon de la kruco, esperante ke lia teamo gajnos la matĉon, estas tute ebla ke iu ludisto de la kontraŭa teamo faros la samon. Ĉu la ludistoj vere povas kredi ke Dio helpos ilin? Certe ili tion kredas, sed ni scias, post iom da pensado, ke tio ne povas esti vero.

Estas ja pli simple se la ludisto scias ke ĉiuj enn la kontraŭa teamo estas ateistoj!

Kompreneble oni respektu religiojn, sed malgrandan ŝercon oni eltenu. En pluraj lingvoj, parolataj de tre kredantaj homoj, ekzistas sakroj, blasfemoj je tre obscena kunmeto de dio kaj diversaj seksaj agoj, se tiuj homoj VERE kredus je la absoluta ekzisto de Dio kaj ke Dio vidas ĉion, tiam ili eĉ ne kuraĝus pensi tiajn aferojn. Memoru ke estas nur kelkcento da jaroj antaŭ kiuj homo kiu diris ke Dio ne ekzistas povus esti punita je morto. Tial nia ebleco libere ŝerci pri religio estas libereco kiun la homoj atingis post longa lukto. Tiun liberecon ni ŝirmu, ŝercante iom pri religioj de tempo al tempo.

mihxil (Montri la profilon) 2013-marto-03 08:01:32

cellus:Hebda 999 kompreneble pravas ke Dio ne estas io kion homoj komprenas.
Kompreneble li ne pravas, ĉar Dio estas sufiĉe facile komprenebla. Li estas foje imagata amiko, foje imagata timiganto.

cellus:Kompreneble oni respektu religiojn
Oni ĝenerale respektu homojn. Sed mi ne vidas kial religioj estu respektataj. Male, mi pensas ke religioj ĝenerale tute ne estas respektindaj, ĉar ili instruas sensencaĵojn kiel veron.

farleyalencar (Montri la profilon) 2013-marto-03 13:35:58

codesito:Ekologistoj ofte parolas pri savi la mondon, kiel se la homoj estus ia dio kiu povas decidi savi la mondon aŭ ne, sed la mondo ne estas minacata, estas "ni" kaj aliaj vivaj specoj kiuj estas en danĝero, kvankam multaj ridetas kaj eĉ ne povas vere kredi ke la ĉiopova homo estas en danĝero, kaj daurigas sian vojon de detruo senhonte kaj senhalte.

Tial mi volas demandi al vi: kio povas savi nin? kion ni povas fari por saviĝi el la detruo?
Saluton.
Mi ne havas sufiĉan scipovon de Esperanto por pligrandigi mian skribadon aũ ne erari, malgraũ tio mi klopodos esprimi mian opinion pri tiel grava temo. La propra homo povas savi sin, unike. Ni estas la verkoj, ne gravas se bona aũ malbona ni ĉiam estos verkantoj. Do, necesas ke ni ekkoncios pri ni mem kaj pri niaj interrilatoj kun aliaj kreaĵoj kaj kreuloj. Pacon kaj Bonon al ĉiuj.

hebda999 (Montri la profilon) 2013-marto-03 15:09:36

verdafeino:Evidente vi ne komprenas la sciencan metodon. Neniu devas pruvi la neekzistadon de la Dio(j), anstataŭe la kredanto devas evidentigi la ekzistadon de la Dio(j).
Kaj vi evidente ne komprenas kio estas la kredo. Se mi kredas je io, kaj vi kredas je io kontraŭa, tiam laŭ mia kredo vi eraras, kaj mi vin avertas. Kompreneble vi povas fari la saman averton al mi. Se neniu povas pruvi, ke la Dio ne ekzistas, tiam neniu povas diri, ke Ĝi ne ekzistas (sur kia bazo?). Mi sentas la Dion, tiam mi scias pri Ĝia ekzisto, same kiam mi sentas la mondon, la sunon, la aliajn homojn. Ili ekzistas, same la Dio. Se vi tion ne sentas, tio estas tre bedaŭrinda de vi. Ĉu vi same sentas la neekziston de la Dio?

raffadalbo (Montri la profilon) 2013-marto-03 15:56:40

Mi ŝatus reveni al malnova demando:
codesito:
efilzeo:Kiu estas nia danĝero? Ni bezonas esti savita el kio?
La tuta homaro povus malaperi, ekz. pro ekologia katastrofo, kaj oni devas supozi ke tio ne estos agrabla...
Mi timas ke la listo de eblaj katastrofoj estas tre longa, ekzemple:
- ekologia katastrofo
- nukleara mondmilito
- falo de asteroido
- granda epidemio
- eksplodo de la suno
...

Mi opinias ke ni povas (kaj devas) ege klopodi pri la ekologio kaj la paco ktp sed ni ne povas multon fari pri aliaj danĝeroj.

Aldone, vere estus katastrofo kiula tutan homaron malaperigos pli "malbela" ol katastrofo kiu malaperigos nur la duonon?

AlfRoland (Montri la profilon) 2013-marto-03 16:13:45

hebda999:

Kaj vi evidente ne komprenas kio estas la kredo.[...]
Kaj same evidente vi nenion komprenas! Religio estas unu en la vico de multegaj superstiĉoj. Imagu ke mi kredus je iu ajn supernatura estaĵo. Kompreneble estus mia tasko pruvi ĝian ekziston. Neniu povus postuli ke vi pruvu ĝian neekziston. Vi pli similas al mia anekdota instruistino ol mi mem povis imagi.

hebda999 (Montri la profilon) 2013-marto-03 17:17:56

AlfRoland:
hebda999:

Kaj vi evidente ne komprenas kio estas la kredo.[...]
Kaj same evidente vi nenion komprenas! Religio estas unu en la vico de multegaj superstiĉoj. Imagu ke mi kredus je iu ajn supernatura estaĵo. Kompreneble estus mia tasko pruvi ĝian ekziston. Neniu povus postuli ke vi pruvu ĝian neekziston. Vi pli similas al mia anekdota instruistino ol mi mem povis imagi.
Ne, vi malkomprenegas. lango.gif lango.gif lango.gif Se vi volas daŭrigi tiun ĉi sensencan skribadon senfine, mi ĉiam respondos la samon: La Dio ekzistas.

AlfRoland (Montri la profilon) 2013-marto-03 17:32:34

hebda999:

Ne, vi malkomprenegas. lango.gif lango.gif lango.gif Se vi volas daŭrigi tiun ĉi sensencan skribadon senfine, mi ĉiam respondos la samon: La Dio ekzistas.
Jes, Dio ekzistas, sed nur en malkleraj cerboj same kiel nikso, ogroj ktp.

Reen al la supro