メッセージ: 5
言語: Esperanto
efilzeo (プロフィールを表示) 2013年3月2日 21:29:32
Regulo: ne skribu novajn enigmojn ĝis la antaŭa estas solvita.
ENIGMO 1
Vi estas antaŭ fermita pordo, kaj ĉeestas 3 ŝaltiloj kiuj enŝaltas ampolon malantaŭ la pordo. Nur unu ŝaltilo enŝaltas la ampolon.
Vi povas malfermi la pordon nur unufoje. Vi ne povas uzi ŝaltilojn kiam la pordo estas malfermita.
Kiel vi komprenas kiun ŝaltilon enŝaltas la ampolon?
TatuLe (プロフィールを表示) 2013年3月3日 2:30:24
(Mi nomas la ŝaltilojn ŝaltilo A, ŝaltilo B kaj ŝaltilo C)
- Ŝaltu ŝaltilon A.
- Atendu kelkajn minutojn.
- Malŝaltu ŝaltilon A.
- Ŝaltu ŝaltilon B.
- Malfermu la pordon.
- Se la ampolo nun lumas, ŝaltilo B estas la ĝusta ŝaltilo.
- Se la ampolo estas malluma, palpu ĝin.
- Se ĝi estas varma, tio signifas ke ĝi estis ŝaltita dum kelkaj minutoj, do ŝaltilo A estas la ĝusta.
- Se la ampolo estas nek luma nek varma, ŝaltilo C estas la ĝusta.
efilzeo (プロフィールを表示) 2013年3月3日 7:48:15
TatuLe:Ĉu ĉiuj ŝaltiloj estas malŝaltitaj en la komenco (t.e. ĉu la ampolo estas malluma en la komenco)? Se jes, ĉi tiu solvo devus funkcii:Perfekte! Ĉu vi havas alian enigmon? Alie mi skribos alion.
(Mi nomas la ŝaltilojn ŝaltilo A, ŝaltilo B kaj ŝaltilo C)
- Ŝaltu ŝaltilon A.
- Atendu kelkajn minutojn.
- Malŝaltu ŝaltilon A.
- Ŝaltu ŝaltilon B.
- Malfermu la pordon.
- Se la ampolo nun lumas/lumas, ŝaltilo B estas la ĝusta ŝaltilo.
- Se la ampolo estas malluma, palpu ĝin.
- Se ĝi estas varma, tio signifas ke ĝi estis ŝaltita dum kelkaj minutoj, do ŝaltilo A estas la ĝusta.
- Se la ampolo estas nek luma nek varma, ŝaltilo C estas la ĝusta.
TatuLe (プロフィールを表示) 2013年3月4日 18:48:25
efilzeo:Perfekte! Ĉu vi havas alian enigmon? Alie mi skribos alion.Ne, mi ne havas proponon por sekva enigmo, do vi povas skribi alian.
efilzeo (プロフィールを表示) 2013年3月13日 16:39:14