ไปยังสารบัญ

ENIGMOJ

จาก efilzeo, 2 มีนาคม 2013

ข้อความ 5

ภาษา: Esperanto

efilzeo (แสดงโปรไฟล์) 2 มีนาคม 2013, 21:29:32

Ankaŭ se jam ĉeestas du fadenoj pri enigmoj, mi malfermas ĉi tiun novan ĉar aliaj dividas la enigmojn el iliajn solvojn (ne komforta laŭ mi), do ĉi tie kune la enigmoj kaj iliaj solvoj.

Regulo: ne skribu novajn enigmojn ĝis la antaŭa estas solvita.

ENIGMO 1

Vi estas antaŭ fermita pordo, kaj ĉeestas 3 ŝaltiloj kiuj enŝaltas ampolon malantaŭ la pordo. Nur unu ŝaltilo enŝaltas la ampolon.

Vi povas malfermi la pordon nur unufoje. Vi ne povas uzi ŝaltilojn kiam la pordo estas malfermita.

Kiel vi komprenas kiun ŝaltilon enŝaltas la ampolon?

TatuLe (แสดงโปรไฟล์) 3 มีนาคม 2013, 02:30:24

Ĉu ĉiuj ŝaltiloj estas malŝaltitaj en la komenco (t.e. ĉu la ampolo estas malluma en la komenco)? Se jes, ĉi tiu solvo devus funkcii:

(Mi nomas la ŝaltilojn ŝaltilo A, ŝaltilo B kaj ŝaltilo C)
- Ŝaltu ŝaltilon A.
- Atendu kelkajn minutojn.
- Malŝaltu ŝaltilon A.
- Ŝaltu ŝaltilon B.
- Malfermu la pordon.
- Se la ampolo nun lumas, ŝaltilo B estas la ĝusta ŝaltilo.
- Se la ampolo estas malluma, palpu ĝin.
- Se ĝi estas varma, tio signifas ke ĝi estis ŝaltita dum kelkaj minutoj, do ŝaltilo A estas la ĝusta.
- Se la ampolo estas nek luma nek varma, ŝaltilo C estas la ĝusta.

efilzeo (แสดงโปรไฟล์) 3 มีนาคม 2013, 07:48:15

TatuLe:Ĉu ĉiuj ŝaltiloj estas malŝaltitaj en la komenco (t.e. ĉu la ampolo estas malluma en la komenco)? Se jes, ĉi tiu solvo devus funkcii:

(Mi nomas la ŝaltilojn ŝaltilo A, ŝaltilo B kaj ŝaltilo C)
- Ŝaltu ŝaltilon A.
- Atendu kelkajn minutojn.
- Malŝaltu ŝaltilon A.
- Ŝaltu ŝaltilon B.
- Malfermu la pordon.
- Se la ampolo nun lumas/lumas, ŝaltilo B estas la ĝusta ŝaltilo.
- Se la ampolo estas malluma, palpu ĝin.
- Se ĝi estas varma, tio signifas ke ĝi estis ŝaltita dum kelkaj minutoj, do ŝaltilo A estas la ĝusta.
- Se la ampolo estas nek luma nek varma, ŝaltilo C estas la ĝusta.
Perfekte! Ĉu vi havas alian enigmon? Alie mi skribos alion.

TatuLe (แสดงโปรไฟล์) 4 มีนาคม 2013, 18:48:25

efilzeo:Perfekte! Ĉu vi havas alian enigmon? Alie mi skribos alion.
Ne, mi ne havas proponon por sekva enigmo, do vi povas skribi alian.

efilzeo (แสดงโปรไฟล์) 13 มีนาคม 2013, 16:39:14

8? 14?

กลับไปด้านบน