Al la enhavo

Kio okazis pri la interna ideo ?

de Smarties, 2013-marto-05

Mesaĝoj: 33

Lingvo: Esperanto

Francisko1 (Montri la profilon) 2013-marto-31 11:55:00

Francisko1:
Smarties:Saluton !
Dankon pri la respondoj !

robbkvasnak:Saluton, Smarties! Mi tutbone komprenas vian Esperanton. Ne pardonpetu pri ĝi!
Ankaŭ mi tre ŝatas la Internan Ideon aŭ homaranismon. Kiam mi skribis pri tio ĉi-tie, iu skribis ke oni ne bezonas novan religion. Eble. Sed la Interna Ideo nur ŝajnas esti religi al la religiemuloj. Al mi ĝi ŝajnas pli esti filozofio kaj mi tre amas ĝin.
Mi kredas ke la ideo de meti la homaron antaŭ ĉiujn naciecojn ne plaĉas al la plej multaj homoj ĉar ili tiom amegas sian propran naciecon. Mi ne. Mi estas usonano kiel me estas braŭnharulo - mi ne elektis naskiĝi ĉi-tie - mia patrino (kaj mia patro) elektis tion sed ili ne elektis MIN - ili volis naski filon aŭ filinon. La ŝanco sendis min al ili kiel filon tiam. Sed mi estus povinta naskiĝi en kiu ajn lando al kiuj ajn gepatroj. Do la homaro estas mia nacieco. Anakŭ via!
Vi miskompremis. Kiam mi parolas pri la interna ideo, mi pensas pri la "frateca sento". Kaj mi diras diras ke, eĉ kun esperantanoj, ĝi ne estas en la koro de ĉiu esperantano kiu mi konas.

tonymec:Kio okazis pri la interna ideo? Hm, interesa demando.

Laŭ mi la interna ideo ne malaperis, sed ĝi fariĝis pli realisma, eble pli pragmata.

Kiam mi estis nova esperantisto antaŭ kelke da jardekoj, unu mia samlandano sendadis leterojn ĉien ajn al politikistoj, parolante pri Esperanto per frenezaspekta lingvaĵo; li ankaŭ raportis pri tio en la loka esperantista gazeto kaj klopodis varbi ĉiujn esperantistojn, kaj specife novulojn kaj naivulojn, agi kiel li. Sed laŭ mi li tiel nur kontribuis al tio, ke potenculoj konsideras Esperanton malseriozaĵo.

Esperanto disvastigas sin inter egaluloj, ekster la kontrolo de la potenculoj, kaj tio laŭ mi estas unu el la kaŭzoj, kial ĝi ĉiam estis persekutata de totalismaj reĝimoj (vd. ekz-e la libron La Danĝera Lingvo, de Ulrich Lins) kaj priridata de aliaj; regantoj de ambaŭ specoj (totalismaj kaj ne) scie aŭ nescie ripetadas mensogojn kontraŭajn al Esperanto (vd. ekz-e la artikolon Malĝusta kompreno pri Esperanto ĉe iuj lingvistoj de Claude Piron).

Feliĉe estas ĉie homoj, kiuj kredos ion «ne ĉar majstro ĝin diris, sed nur pro esti spertintaj ĝin mem»: tiuj volos mem scii, kio estas vere Esperanto, ili mem konscios pri ĝiaj facileco, fleksebleco, belsoneco, ktp., ankaŭ pri ĝia esprimpovo, t.e. unuvorte pri ĝia uzebleco, kaj pro tio Esperanto ne mortos, kion ajn diru ĝiaj malamikoj.
Eble mi eraras, sed mi ne komprenas kiel "frateca sento" povas "fariĝis pli realisma, eble pli pragmata".
Ĉu vi povas klarigi ?
Eble mi eraras pri mia difino pri "interna ideo" ?

Francisko1:LA INTERNA IDEO ESTAS EN LA KORO DE ĈIU VERA ESPERANTISTO. MI PRELEGIS PRI LA INTERNA IDEO EN HISPANIO, ĈILIO, VENEZUELO, MEKSIKIO, POLLANDO KAJ ANGLUJO. KAJ ĈI TIO ESTAS NUR LA KOMENCO. ĜIS.
Ĉu vi povas transdoni iu al ni ? ^^

Ĝis !
Pardonu pro mia ne respondo dum kelkaj tagoj. Mi ne multe legas na lernu.net, sed nun mi vidis cian mesaĝon. Vere la Interna Ideo estas en ĉiuj veraj religioj kvankam kun alia nomo. Fakte Zamenhof estis tre spirituala persono. Pardonu, poste mi daŭrigos.
Sed Zamenhof aldonis ion kio estas propra de la spiritualeco de la lastaj jaroj, kiu ne estas en la antaŭaj religioj. Ĝi estas la tendenco al universalismo, kio antaŭe ne estis ebla ĉar ne ekzistis la teknologio por ĝi. Pri ĉi tio Esperanto kaj la spiritualaj bazoj de Esperanto estas en profunda rilato kun la spiritualeco de la nova erao amfora. Pri ĉio ĉi tio mi parolis en mia antaŭa prelego en Anglujo, titolata "Astrologio kaj Esperanto". Ĝis poste.

Francisko1 (Montri la profilon) 2013-aprilo-05 21:30:42

Kiam geesperantistoj rimarku ke la interna ideo restas en ĉiu vera religio, vera humanismo, vera arto, ktp... ni unuiĝos al tiaj movadoj kaj la spiritualeco de la tuta homaro estos nur unu. Ni faros nian helpon lingvan al Spiritualeco kaj ĉiu movado alportos ion bonan. Kaj nia izoleco finiĝos.

Smarties:Saluton !
(Bonvolu pardoni se mi faras misojn (erarojn) kaj bonvolu korekti min kiam mi faras lin por plibonigi min ^^ )

Kiam mi ekeklernis (ĵus kiam mi eklernis miajn unuajn vortojn), oni donis min libron pri la Esperanto kaj pri la interna ideo, ke mi trovis (mi pensis esti) genia, kiu kongruis (aŭ kongruas ĉar la ideo estas ĉiam la sama) kun miaj pensoj, ideoj, sonĝoj.
Ĵus poste, tiu plimotivis min ege(n?) por lerni la lingvon.

Tamen pli la tiempo fluas (pli mi trairas en la foromojn (sed tie ne estas ĝusta ĉar mi trairas iomete da foromoj kaj ne la bonegaj), pli mi kunparolas kun miaj lokaj esperantistoj, ktp.), pli mi konstatas (videcas) ke la interna ideo malaperas (ne aperas ? (mi ne povas diri la nuanceco per mia nivelo)) (aperas nenie krom aperas kiam oni parolas pri historio de Esperanto, sed neniam vere).

Kaj mi trovas (pensas) ke estas domaĝa, bedaûrinda.

Do mi demandas tiuj al vi :

Ĉu vi konstatas la saman (ke la interna ideo ne aperas vere) en via loko (ĉirkaŭ kie vi loĝas) ?
Kio vi pensas pri tiu ?

Per viaj respondoj, mi esperas povi respondi se la interna ideo malaperis je (el ?) la esperantismo (esperanta movado) aŭ se estis nur mia izola sperto (sperto ne kunpensa je (en ?) la ĉio de la esperantistoj (je ĉiuj esperantistoj) ).

Bonan tageron.
Ĝis.

tonymec (Montri la profilon) 2013-aprilo-07 15:34:42

Stariginte Esperanton kiel komune homan lingvon, Zamenhof ankaŭ klopodis starigi komune homan religion, kion li nomis (unue hilelismo kaj fine) homaranismo. Por ĝojo aŭ bedaŭro tiu nova religio estis multe malpli sukcesa ol Esperanto, sed Zamenhof ĉiam substrekis, ke tiuj du aferoj estas sendependaj unu de la alia: ellernado de Esperanto nek necesigas nek forbaras aliĝon al homaranismo, kaj ankaŭ inverse.

Esperanto estas simple lingvo (nu ja unu lingvo por la tuta homaro); ĝia interna ideo ja estas io pli krom la lingvo mem, sed ĝi ne estas religio; fakte ekzistas tre entuziasmaj esperantistoj el ĉiuj religioj, kaj ankaŭ ekzistas ne malmultoj, kiuj ne kredas je ia ajn dio aŭ superpovo.

Reen al la supro