Til indholdet

Utileco de la vorto “degeli”

af Matthieu, 22. mar. 2013

Meddelelser: 18

Sprog: Esperanto

Ondo (Vise profilen) 27. mar. 2013 14.55.33

Mi neniom komprenas la asertojn, ke "degeli" estas superflua vorto, kaj mi tute ne samopinias ke "degeli estas precize sama afero kiel "fandiĝi".

Unuavice, "degeli" temas pri fenomeno en la naturo, pri glacio, neĝo, frosto kaj tute ĝenerale pri vetero. Se vi loĝas en lando, kie malgravas, ĉu neĝo estas frosta, ĉu degela (nur el tia eblas fari neĝbulojn kaj neĝulojn), kaj vi ne povas imagi, ke printempe la tero, riveroj kaj lagoj degelas, bonvolu tamen lasi al aliaj ĝui tiun plezuron.

Krome, se vi volas trovi Fundamentan vorton por "degeli", la plej proksima estas "fluidiĝi", ne "fandiĝi". En la F eĉ estas ekzemplo "En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas." Sed "fluidiĝi" ne estas plena sinonimo de "degeli", kiu enhavas la ideon pri malrapida moliĝo kaj malsekiĝo, liberiĝo. Ankaŭ ekmoviĝo estas unu aspekto de "degeli", kaj ne nur pri la ĝise senmovaj frostaj glacio kaj neĝo, sed ankaŭ figure, kiel pruvas la PIV-aj ekzemploj "degeligi konton, degeligi kreditojn".

Nun, en Marto, mi spertas ĉiutage degelan posttagmezon kaj frostajn noktojn.

Se vi serĉas absolute minimuman vortprovizon, eĉ "fandiĝi" kaj "fluidiĝi" ne kontentigu vin. Vi ja povas simple uzi la radikon "akv": glacio akviĝas. Sed dubu ankaŭ tion, pro etaj etaj problemoj: fakte ankaŭ glacio estas akvo kaj neĝo estas akvo kaj nuboj estas akvo...

Ne provu esti tro logikaj.

Francestral (Vise profilen) 27. mar. 2013 18.40.02

Ondo:Krome, se vi volas trovi Fundamentan vorton por "degeli", la plej proksima estas "fluidiĝi", ne "fandiĝi".
Ne. "Fandiĝi" estas pli proksima.

fluidiĝi = iĝi fluido = iĝi likvo aŭ gaso.
fandiĝi = Likviĝi pro varmo.
sublimiĝi = Pasi de la solida stato rekte en la vaporan.

Por solidoj, fluidiĝi = fandiĝi aŭ sublimiĝi.
Do "fandiĝi" kaj "degeli" estas pli precizaj ol "fluidiĝi".

Ondo:Se vi serĉas absolute minimuman vortprovizon, eĉ "fandiĝi" kaj "fluidiĝi" ne kontentigu vin. Vi ja povas simple uzi la radikon "akv": glacio akviĝas.
Oni ne povas igi la vorton "likviĝi" arkaa, ĉar "akviĝi" estas tre malsama ol "likviĝi".
Azoto povas likviĝi, sed ĝi ne povas akviĝi.

Rugxdoma (Vise profilen) 27. mar. 2013 20.17.41

Ondo:Nun, en Marto, mi spertas ĉiutage degelan posttagmezon kaj frostajn noktojn.

Se vi serĉas absolute minimuman vortprovizon, eĉ "fandiĝi" kaj "fluidiĝi" ne kontentigu vin.
Malfrosta, malfrosti?

antoniomoya (Vise profilen) 27. mar. 2013 21.18.51

Glacio.
Glaciiĝi.
Malglaciiĝi.

La Reta Vortaro diras: Degeli = malglaciiĝi.

Se la du vortoj signifas la samon, kial enkonduki novan vorton, kiun oni devos plu lerni, anstataŭ uzi la esperantan rimedon de kunmetaĵoj? Ĉu ĉar "malglaciiĝi" estas tro longa?

Amike.

Kirilo81 (Vise profilen) 28. mar. 2013 08.59.58

antoniomoya:Se la du vortoj signifas la samon, kial enkonduki novan vorton, kiun oni devos plu lerni, anstataŭ uzi la esperantan rimedon de kunmetaĵoj? Ĉu ĉar "malglaciiĝi" estas tro longa?
Ja ne temas pri enkonduko, kaj fand' kaj degel' estas samaĝaj.
Kaj por mia kompreno "neĝo" kaj "glacio" ne estas la sama afero, mi lasas mian filon iri sur neĝo, sed ne sur glacio.

Forigi kiel eble plej da radikoj ne nepre ekonomiigas la lingvon, se vi forstrekas pli specialan vorton kaj ekuzas pli ĝeneralan, vi devas aŭ paroli pli eksplice aŭ riski konfuzon (Aĥ, kiam finfine degelos? estas senkuntekste komprenebla, sed ĉu likviĝos taŭgus sen klarigo?).

sudanglo (Vise profilen) 28. mar. 2013 11.48.12

Tiu batalo inter la radik-voli-havaj kaj la minimumistoj havas jam longegan historion en la movado. Kurioze kiel ĝi ankoraŭ persistas.

Sed tamen se oni komparas epokon kun epoko, oni vidas kiu kampo ĉiam venkas. La deziro por ekonomia, preciza kaj rafinita esprimo ĉiam triumfas super la kotentiĝo je maleleganta peza kunmetado.

Ondo (Vise profilen) 28. mar. 2013 12.31.42

sudanglo:La deziro por ekonomia, preciza kaj rafinita esprimo ĉiam triumfas super la kotentiĝo je maleleganta peza kunmetado.
Prave! Kaj la eleganta, facilmova, pensoklariga kunmetado daŭras brile flugi super la batalkampoj, kie haladze putras generacioj da kadavroj de enigmaj novradikoj.

Francestral (Vise profilen) 28. mar. 2013 13.22.00

antoniomoya:La Reta Vortaro diras: Degeli = malglaciiĝi.

Se la du vortoj signifas la samon, kial enkonduki novan vorton, kiun oni devos plu lerni, anstataŭ uzi la esperantan rimedon de kunmetaĵoj? Ĉu ĉar "malglaciiĝi" estas tro longa?
La Reta Vortaro diras:
degeli = Malglaciiĝi, malfrostiĝi, fluidiĝi de varmo, fandiĝi
fandi = Likvigi per varmo solidajn korpojn

Tiu difino de "degeli" estas malklara.

Kiam premo estas malpli ol 611 Pa (paskaloj), per varmo glacio rekte iĝas gaso. Tiam,
-oni povas diri, ke tiu glacio malglaciiĝas kaj fluidiĝas, sed
-oni ne povas diri, ke tiu glacio fandiĝas, ĉar ĝi ne iĝas likvo.

Tial mi preferas la difino de "degeli" laŭ PIV, ĉar tiu difino estas pli klara:
degel/i (ntr) Likviĝi fare de la varmo, fandiĝi (pp glacio)

Tilbage til start