Mesaĝoj: 17
Lingvo: Esperanto
Matthieu (Montri la profilon) 2013-marto-22 10:36:14
mihxil (Montri la profilon) 2013-marto-22 11:36:49
Mutusen:Mi neniam vere komprenis, por kio la vorto “degeli” estas bezonata. Ĝi ja venas de la franca vorto dégeler, sed tiu vorto estas la malo (dé-) de geler, kiu signifas “frostiĝi” aŭ “glaciiĝi”, do en Esperanto mi vortigus tiun koncepton simple per “malfrostiĝi” aŭ eĉ “fandiĝi”. Do ĉu “degeli” estas nenecesa, aŭ ĉu ĝi enhavas nuancon, kiun mi ne kaptas?Ne, vi estas prava. Esperanto estas ŝajne ia klono de la franca, kaj 'degeli' certe ne estas la sola ekzemplo de vorto kies utilo estas sufiĉe dubinda. Degeli estas precize sama afero kiel fandiĝi, kaj uzi alian vorton nur pro tio ke temas pri alia materialo en miaj okuloj ne estas 'riĉeco', sed precipe baroko.
Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-marto-22 12:58:19
Francestral (Montri la profilon) 2013-marto-22 15:10:13
Mutusen:Mi neniam vere komprenis, por kio la vorto “degeli” estas bezonata.Laŭ PIV :
"PIV":*degel/i (ntr) Likviĝi fare de la varmo, fandiĝi (pp glacio): sur altaj montoj la neĝo neniam degelas; (sensubjekte) surmetu botojn, ĉar degelas.Mi pensas ke la verboj "degeli" kaj "degeligi" estas senutilaj, ĉar oni povas diri :
degelo
1 Stato de tio, kio degelas: la vojoj estas baritaj pro la degelo; printempa riveraltiĝo, kaŭzita de degelo.
2 Pli varma vetero post frosto: dum degelo koto kovras la stratojn; (f) ni esperas degelon en la internaciaj rilatoj.
degelaĵo. Neĝo (ofte kota) likviĝanta.
degeligi. Fari, ke io degelu: (f) degeligi (blokitan) konton, (frostintajn) kreditojn.
-"fandiĝi" anstataŭ "degeli", kaj
-"fandigi" anstataŭ "degeligi".
Sed mi ankaŭ pensas ke la vortoj "degelo" kaj "degelaĵo" estas utilaj, ĉar mi ne konas aliajn vortojn, kiuj signifas "degelo" aŭ "degelaĵo".
Rugxdoma (Montri la profilon) 2013-marto-22 19:06:56
Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-marto-22 19:24:41
Post kiam mi plikonsciiĝis pri ĝi, mi tuj ekuzis la vorton pro prikomenti la degelon (vere utila vorto, male al "fandiĝo" ĉi-kuntekste), kiun ni havas nun en Berlino (alterne kun nova neĝo).
Rugxdoma (Montri la profilon) 2013-marto-22 21:04:35
Kirilo81:Nek "de-ge-lig-o" nek "de-ge-lad-o" havas ajnan sencon, tio ne povas esti argumento.Ankaŭ sensencaj vortalternativoj povas malfaciligi la legaĵon. Ni devas labori plie antaŭ ol la sensencaĵoj evidentiĝas.
efilzeo (Montri la profilon) 2013-marto-26 21:55:38
sudanglo (Montri la profilon) 2013-marto-27 13:14:28
Ofte la ĝusta respondo estas surpriza kaj tute ne rilatas al la ofteco en la nuna uzado.
Ondo (Montri la profilon) 2013-marto-27 14:55:33
Unuavice, "degeli" temas pri fenomeno en la naturo, pri glacio, neĝo, frosto kaj tute ĝenerale pri vetero. Se vi loĝas en lando, kie malgravas, ĉu neĝo estas frosta, ĉu degela (nur el tia eblas fari neĝbulojn kaj neĝulojn), kaj vi ne povas imagi, ke printempe la tero, riveroj kaj lagoj degelas, bonvolu tamen lasi al aliaj ĝui tiun plezuron.
Krome, se vi volas trovi Fundamentan vorton por "degeli", la plej proksima estas "fluidiĝi", ne "fandiĝi". En la F eĉ estas ekzemplo "En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas." Sed "fluidiĝi" ne estas plena sinonimo de "degeli", kiu enhavas la ideon pri malrapida moliĝo kaj malsekiĝo, liberiĝo. Ankaŭ ekmoviĝo estas unu aspekto de "degeli", kaj ne nur pri la ĝise senmovaj frostaj glacio kaj neĝo, sed ankaŭ figure, kiel pruvas la PIV-aj ekzemploj "degeligi konton, degeligi kreditojn".
Nun, en Marto, mi spertas ĉiutage degelan posttagmezon kaj frostajn noktojn.
Se vi serĉas absolute minimuman vortprovizon, eĉ "fandiĝi" kaj "fluidiĝi" ne kontentigu vin. Vi ja povas simple uzi la radikon "akv": glacio akviĝas. Sed dubu ankaŭ tion, pro etaj etaj problemoj: fakte ankaŭ glacio estas akvo kaj neĝo estas akvo kaj nuboj estas akvo...
Ne provu esti tro logikaj.