본문으로

Utileco de la vorto “degeli”

글쓴이: Matthieu, 2013년 3월 22일

글: 18

언어: Esperanto

Matthieu (프로필 보기) 2013년 3월 22일 오전 10:36:14

Mi neniam vere komprenis, por kio la vorto “degeli” estas bezonata. Ĝi ja venas de la franca vorto dégeler, sed tiu vorto estas la malo (dé-) de geler, kiu signifas “frostiĝi” aŭ “glaciiĝi”, do en Esperanto mi vortigus tiun koncepton simple per “malfrostiĝi” aŭ eĉ “fandiĝi”. Do ĉu “degeli” estas nenecesa, aŭ ĉu ĝi enhavas nuancon, kiun mi ne kaptas?

vidas vandenis (프로필 보기) 2013년 3월 22일 오전 11:22:12

Al mi ŝajnas, ke fero fandiĝas, sed glacio, neĝo degelas. Ambaŭ vortoj estas bonaj kaj necesaj por riĉeco de Esperanto.

mihxil (프로필 보기) 2013년 3월 22일 오전 11:36:49

Mutusen:Mi neniam vere komprenis, por kio la vorto “degeli” estas bezonata. Ĝi ja venas de la franca vorto dégeler, sed tiu vorto estas la malo (dé-) de geler, kiu signifas “frostiĝi” aŭ “glaciiĝi”, do en Esperanto mi vortigus tiun koncepton simple per “malfrostiĝi” aŭ eĉ “fandiĝi”. Do ĉu “degeli” estas nenecesa, aŭ ĉu ĝi enhavas nuancon, kiun mi ne kaptas?
Ne, vi estas prava. Esperanto estas ŝajne ia klono de la franca, kaj 'degeli' certe ne estas la sola ekzemplo de vorto kies utilo estas sufiĉe dubinda. Degeli estas precize sama afero kiel fandiĝi, kaj uzi alian vorton nur pro tio ke temas pri alia materialo en miaj okuloj ne estas 'riĉeco', sed precipe baroko.

Kirilo81 (프로필 보기) 2013년 3월 22일 오후 12:58:19

Ambaŭ vortoj estas Fundamentaj. degeli estas sinonimo de fandiĝi, kiam temas pri neĝo/glacio. Estante pli malvastsenca kaj unumorfema, degeli miaopinie estas tute en ordo, kvankam mi devas konfesi, ke ĝi ne apartenas al mia aktiva vortprovizo kaj mi ĝis nun uzis nur fandiĝi.

Francestral (프로필 보기) 2013년 3월 22일 오후 3:10:13

Mutusen:Mi neniam vere komprenis, por kio la vorto “degeli” estas bezonata.
Laŭ PIV :
"PIV":*degel/i (ntr) Likviĝi fare de la varmo, fandiĝi (pp glacio): sur altaj montoj la neĝo neniam degelas; (sensubjekte) surmetu botojn, ĉar degelas.
degelo
1 Stato de tio, kio degelas: la vojoj estas baritaj pro la degelo; printempa riveraltiĝo, kaŭzita de degelo.
2 Pli varma vetero post frosto: dum degelo koto kovras la stratojn; (f) ni esperas degelon en la internaciaj rilatoj.
degelaĵo. Neĝo (ofte kota) likviĝanta.
degeligi. Fari, ke io degelu: (f) degeligi (blokitan) konton, (frostintajn) kreditojn.
Mi pensas ke la verboj "degeli" kaj "degeligi" estas senutilaj, ĉar oni povas diri :
-"fandiĝi" anstataŭ "degeli", kaj
-"fandigi" anstataŭ "degeligi".

Sed mi ankaŭ pensas ke la vortoj "degelo" kaj "degelaĵo" estas utilaj, ĉar mi ne konas aliajn vortojn, kiuj signifas "degelo" aŭ "degelaĵo".

Rugxdoma (프로필 보기) 2013년 3월 22일 오후 7:06:56

La vorto "degeli" ankaŭ igas alian problemon. Ĉar "de-" kaj "ge-" ambaŭ estas komunaj prefiksoj, oni facile ricevas la malveran inpreson ke "degel-" estas kunmetita. Ekzemple :"de-ge-lig-o, de-ge-lad-o.

Kirilo81 (프로필 보기) 2013년 3월 22일 오후 7:24:41

Nek "de-ge-lig-o" nek "de-ge-lad-o" havas ajnan sencon, tio ne povas esti argumento.

Post kiam mi plikonsciiĝis pri ĝi, mi tuj ekuzis la vorton pro prikomenti la degelon (vere utila vorto, male al "fandiĝo" ĉi-kuntekste), kiun ni havas nun en Berlino (alterne kun nova neĝo).

Rugxdoma (프로필 보기) 2013년 3월 22일 오후 9:04:35

Kirilo81:Nek "de-ge-lig-o" nek "de-ge-lad-o" havas ajnan sencon, tio ne povas esti argumento.
Ankaŭ sensencaj vortalternativoj povas malfaciligi la legaĵon. Ni devas labori plie antaŭ ol la sensencaĵoj evidentiĝas.

efilzeo (프로필 보기) 2013년 3월 26일 오후 9:55:38

"La fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj. La erareco de la nacia traduko de tiu aŭ alia vorto ne prezentas grandan malfeliĉon, ĉar, komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de ĉiu vorto; sed senkompare pli grandan danĝeron prezentus la ŝanĝado de la traduko de ia vorto, ĉar perdinte la severan netuŝeblecon, la verko perdus sian eksterordinaran necesan karakteron de dogma fundamenteco ..." (Fundamento de Esperanto - Zamenhof, paĝo 5)

sudanglo (프로필 보기) 2013년 3월 27일 오후 1:14:28

Amuza ludo estas diveni (sen konsulti vortaron) kiuj vortoj estas Fundamentaj kaj kiuj ne.

Ofte la ĝusta respondo estas surpriza kaj tute ne rilatas al la ofteco en la nuna uzado.

다시 위로