შეტყობინებები: 18
ენა: Esperanto
Matthieu (მომხმარებლის პროფილი) 22 მარტი, 2013 10:36:14
vidas vandenis (მომხმარებლის პროფილი) 22 მარტი, 2013 11:22:12
mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 22 მარტი, 2013 11:36:49
Mutusen:Mi neniam vere komprenis, por kio la vorto “degeli” estas bezonata. Ĝi ja venas de la franca vorto dégeler, sed tiu vorto estas la malo (dé-) de geler, kiu signifas “frostiĝi” aŭ “glaciiĝi”, do en Esperanto mi vortigus tiun koncepton simple per “malfrostiĝi” aŭ eĉ “fandiĝi”. Do ĉu “degeli” estas nenecesa, aŭ ĉu ĝi enhavas nuancon, kiun mi ne kaptas?Ne, vi estas prava. Esperanto estas ŝajne ia klono de la franca, kaj 'degeli' certe ne estas la sola ekzemplo de vorto kies utilo estas sufiĉe dubinda. Degeli estas precize sama afero kiel fandiĝi, kaj uzi alian vorton nur pro tio ke temas pri alia materialo en miaj okuloj ne estas 'riĉeco', sed precipe baroko.
Kirilo81 (მომხმარებლის პროფილი) 22 მარტი, 2013 12:58:19
Francestral (მომხმარებლის პროფილი) 22 მარტი, 2013 15:10:13
Mutusen:Mi neniam vere komprenis, por kio la vorto “degeli” estas bezonata.Laŭ PIV :
"PIV":*degel/i (ntr) Likviĝi fare de la varmo, fandiĝi (pp glacio): sur altaj montoj la neĝo neniam degelas; (sensubjekte) surmetu botojn, ĉar degelas.Mi pensas ke la verboj "degeli" kaj "degeligi" estas senutilaj, ĉar oni povas diri :
degelo
1 Stato de tio, kio degelas: la vojoj estas baritaj pro la degelo; printempa riveraltiĝo, kaŭzita de degelo.
2 Pli varma vetero post frosto: dum degelo koto kovras la stratojn; (f) ni esperas degelon en la internaciaj rilatoj.
degelaĵo. Neĝo (ofte kota) likviĝanta.
degeligi. Fari, ke io degelu: (f) degeligi (blokitan) konton, (frostintajn) kreditojn.
-"fandiĝi" anstataŭ "degeli", kaj
-"fandigi" anstataŭ "degeligi".
Sed mi ankaŭ pensas ke la vortoj "degelo" kaj "degelaĵo" estas utilaj, ĉar mi ne konas aliajn vortojn, kiuj signifas "degelo" aŭ "degelaĵo".
Rugxdoma (მომხმარებლის პროფილი) 22 მარტი, 2013 19:06:56
Kirilo81 (მომხმარებლის პროფილი) 22 მარტი, 2013 19:24:41
Post kiam mi plikonsciiĝis pri ĝi, mi tuj ekuzis la vorton pro prikomenti la degelon (vere utila vorto, male al "fandiĝo" ĉi-kuntekste), kiun ni havas nun en Berlino (alterne kun nova neĝo).
Rugxdoma (მომხმარებლის პროფილი) 22 მარტი, 2013 21:04:35
Kirilo81:Nek "de-ge-lig-o" nek "de-ge-lad-o" havas ajnan sencon, tio ne povas esti argumento.Ankaŭ sensencaj vortalternativoj povas malfaciligi la legaĵon. Ni devas labori plie antaŭ ol la sensencaĵoj evidentiĝas.
efilzeo (მომხმარებლის პროფილი) 26 მარტი, 2013 21:55:38
sudanglo (მომხმარებლის პროფილი) 27 მარტი, 2013 13:14:28
Ofte la ĝusta respondo estas surpriza kaj tute ne rilatas al la ofteco en la nuna uzado.