Till sidans innehåll

Pingvenoj de Sinjoro Popper

av bluephoenix, 23 mars 2013

Meddelanden: 4

Språk: Esperanto

bluephoenix (Visa profilen) 23 mars 2013 04:15:33

Kiel mi diris antaŭe, mi tradukas kelkajn diversaĵon. Mi tradukis la unuan ĉapitron de la libro "Mr. Popper's Penguins". Se iu povas legi kaj kontroli ĝin por eraroj, Mi dankos.

HaleBopp (Visa profilen) 23 mars 2013 13:32:48

Saluton!

Ne tro fidu Guglan tradukilon... okulumo.gif
Mi ne perfekte parolas la anglan, sed mi povus helpi.
En la du unuaj paragrafoj :
en la agrabla urbeto de Stillwater
Vi ne bezonas "de", krom se "Stillwater" ne estas la nomo de la urbo.
la dom-pentristo Sinjoro Popper
Preferu "farbisto", ĉar pentristo estas artisto.
, kaj ĉar tiuj, li moviĝis
pro tiuj (aŭ pro tio). Mi dirus simple "tial".
li estis punktita per farbo
Mi pli bone komprenus "ŝprucmakulita".
pecoj de tapedo pendis el la hararo kaj vangoharoj
tapeto ; lipharoj
ĉar li estis ĝuste senorda viro
"Li estis iom senorda viro" esprimus pli bone "rather". Mi dirus "malordemulo".

Pardonon, mi ne kuraĝas legi plie. Estas multaj eraroj kaj mi ne lertas kun la angla versio.

bluephoenix (Visa profilen) 23 mars 2013 18:41:03

Dankon, HaleBopp. Viaj kelkaj korektadoj helpas min.

Jes, mi ne fidas Google tradukilon - mi uzas ĝin kiam mi ne scias vorton aŭ vortgrupon. Sed poste, mi ciam relegas meme kaj penas korekti erarojn antaŭ mi demandi al aliaj. La eraroj vere estas la miaj.

Traduko estas malfacila afero; oni devas ne nur traduki vortojn, sed ankaŭ la esencon. Unu problemo, kiun mi havas, estas, ke mi ofte tradukas tro laŭvorte. Ekz, "urbeto de Stillwater" anstataŭ "urbeto Stillwater".

Mi ĉiam pensis ke estas stranĝe, ke "farbo" signifas "paint" kaj "pentristo" "painter." Mi ne sciis la malsamecon inter ilin. Dankon.

Se "pentristo" rilatas al arto, kaj "farbisto" al laboro, ĉu mi ĝuste diras "li farbigis la domon"? Tiu signifas ke li kolorigas domon per farbo, kaj "li pentras la domon" signifas ke li pentras bildon de domo, ĉu ne?

Ankaŭ, Mi ne sciis la vorton "spattered". Dankon.

Sed koncerne "vangoharoj" kaj "lipharoj": ĉu lipharoj ne signifas "mustache" (haroj supre la lipo, kaj sube la nazo)? Mi komprenas "whiskers" kiel haroj sur vizaĝon (mentone kaj vange), sed ne estas vera barbo. Oni ne portas barbon, sed on ja devas razi ridulo.gif Eble, me simple skribu "barbeto"; tiu verŝajne ne estas vere grava.

Dankon denove pro via helpo!

HaleBopp (Visa profilen) 24 mars 2013 11:03:09

bluephoenix:Se "pentristo" rilatas al arto, kaj "farbisto" al laboro, ĉu mi ĝuste diras "li farbigis la domon"? Tiu signifas ke li kolorigas domon per farbo, kaj "li pentras la domon" signifas ke li pentras bildon de domo, ĉu ne?
Ekzakte. Oni farbas domon. Oni pentras artaĵon. Sed oni povas pentri sur domon se oni havas talenton (fresko). Ankaŭ mi (kiu havas neniun talenton) povus farbi sur pentraĵon, sed la pentristo ne feliĉus! okulumo.gif

bluephoenix:Sed koncerne "vangoharoj" kaj "lipharoj": ĉu lipharoj ne signifas "mustache" (haroj supre la lipo, kaj sube la nazo)? Mi komprenas "whiskers" kiel haroj sur vizaĝon (mentone kaj vange), sed ne estas vera barbo. Oni ne portas barbon, sed on ja devas razi ridulo.gif Eble, me simple skribu "barbeto"; tiu verŝajne ne estas vere grava.
Pardonon ! Vi pravas.
Tion mi ĉiam pensis :
vangharoj (Eo) = favoris (Fr) = side whiskers (En)
lipharoj (Eo) = moustache (Fr) = whiskers (En)
barbo (Eo) = barbe (Fr) = beard (En)
Sed mi konstatas ke la vorto moustache aŭ mustache ankaŭ ekzistas en mia angla vortaro... Kiel mi antaŭe diris, mi ne tro lertas kun la angla.
Ĉiuokaze, la esperantaj terminoj estas la malplej konfuzemaj, tion mi feliĉe konstatas.

Tillbaka till toppen