K vsebini

patrinpatro

od Francestral, 25. marec 2013

Sporočila: 5

Jezik: Esperanto

Francestral (Prikaži profil) 25. marec 2013 23:54:37

Laŭ PIV: patrinpatro estas patro de la patrino.
Mi konkludas, ke patrinpatrino estas patrino de la patrino.

Kiel oni mallongigas "patro de la patro"? patrpatro aŭ patropatro?
Kiel oni mallongigas "patrino de la patro"? patrpatrino aŭ patropatrino?

Dakila_Sidhi (Prikaži profil) 26. marec 2013 01:25:22

Francestral:Laŭ PIV: patrinpatro estas patro de la patrino.
Mi konkludas, ke patrinpatrino estas patrino de la patrino.

Kiel oni mallongigas "patro de la patro"? patrpatro aŭ patropatro?
Kiel oni mallongigas "patrino de la patro"? patrpatrino aŭ patropatrino?
Do kial ne uzi "avo" kaj "avino"?

Redaktaĵo: Ha mi komprenas nun. Por aludi la sekso de la parencoj.
Do mi supozas al viaj duaj. "Patropatro" ĉar ĝi estas pli elparolebla.

Tjeri (Prikaži profil) 26. marec 2013 06:07:09

kial ne uzi "avo" kaj "avino"?
Ĉar ni havas po du. Kiel precizigi, ke vi volas paroli pri la patro de via patrino? Se vi dirus "patrina avo", mi komprenus, ke temas pri la avo de via patrino. Do vi pli devas precizigi: patrinflanka avo. Patrina patro estas pli simpla, ĉu ne?

Dakila_Sidhi (Prikaži profil) 26. marec 2013 08:33:47

Tjeri:
kial ne uzi "avo" kaj "avino"?
Ĉar ni havas po du. Kiel precizigi, ke vi volas paroli pri la patro de via patrino? Se vi dirus "patrina avo", mi komprenus, ke temas pri la avo de via patrino. Do vi pli devas precizigi: patrinflanka avo. Patrina patro estas pli simpla, ĉu ne?
Mi jam rimarkis kiel montrata en mia afiŝo.

Nu "patrina avo" signifus avo kiu estas patrina (angle motherly aŭ maternal). Mi pensas ke la plej simpla estas "patro de patrino", parenteze "patrinpatro" bonas se vi volas mallongigi la vortgrupon "patro de patrino".

vidas vandenis (Prikaži profil) 26. marec 2013 12:40:15

Mi ankaŭ terurege maltrankviliĝas. Vi tuj komprenos pri kio, kaj kontentigos min. Jen:
panjopaĉjo, paĉjopanjo, panjpanjo, paĉjpaĉjo, panjapaĉjo, k.t.p.
Ankoraŭ filinfilo, filfilino,filfilo , eĉ filinfilfilinfilo...

Nazaj na začetek