До змісту

Diferencoj inter ReVo kaj PIV

від Francestral, 26 березня 2013 р.

Повідомлення: 15

Мова: Esperanto

Francestral (Переглянути профіль) 26 березня 2013 р. 11:54:31

Kelkfoje, estas malakordaj diferencoj inter ReVo kaj PIV.

Ekzemple :
Laŭ PIV : varmeta = Iom varma; apenaŭ pli varma, ol nia korpo
Laŭ ReVo : varmeta = Neŭtrale varma, kiu nek varmigas, nek malvarmigas

Kiu vortaro estas la plej rekomendinda?

MoutOp (Переглянути профіль) 26 березня 2013 р. 12:12:15

Francestral:Kelkfoje, estas malakordaj diferencoj inter ReVo kaj PIV.

Ekzemple :
Laŭ PIV : varmeta = Iom varma; apenaŭ pli varma, ol nia korpo
Laŭ ReVo : varmeta = Neŭtrale varma, kiu nek varmigas, nek malvarmigas

Kiu vortaro estas la plej rekomendinda?
Mi ne scias se ReVo estas pli bona ol PIV aŭ la malo, sed en tiu ĉi kazo, mi pensas, ke PIV estas la plej korekta. Ete varma = iom varma, ete varma = varmeta, do varmeta = iom varma. Por diri «neŭtrale varma», mi dirus «nevarma».

Fakte, PIV estis kreita per fakuloj, do mi pensas ke ĝenerale PIV estas pli fidinda. Sed oni devas vidi vorton post vorto.

Francestral (Переглянути профіль) 26 березня 2013 р. 12:52:02

MoutOp:Por diri «neŭtrale varma», mi dirus «nevarma».
Sed io nevarma povas esti malvarma, ĉu ne?

MoutOp:Sed oni devas vidi vorton post vorto.
Jen alia ekzemplo.

Laŭ PIV:
"PIV":vir/o
1 Homo, apartenanta al la sekso organizita por demeti en inon la semon de ido
2 Tia homo, rigardata en la matura aĝo kontraste kun la infano
virino
1 Homo, apartenanta al la sekso organizita por naski idojn
2 Tia homo, rigardata en siaj rilatoj kun viroj
3 La tipa karaktero de la virino
Laŭ ReVo:
"ReVo":viro
1. Animalo de la sekso organizita por demeti en aliseksan animalon la semon de ido (kontraste kun ino)
2. Virhomo (kontraste kun homino)
3. Maturaĝa virhomo (kontraste kun infano)
virino
1. Homino, kontraste kun virhomo
2. Maturaĝa homino, kontraste kun infano
La unua ReVo-a difino de viro kaj la dua ReVo-a difino de virino forestas en PIV.

Mi pensas, ke stranga estas, ke laŭ ReVo, viro povas ne esti homo. Sed mi ankaŭ pensas, ke stanga estas, ke la dua ReVo-a difino de virino forestas en PIV.

Chainy (Переглянути профіль) 26 березня 2013 р. 13:47:54

Nek ReVo nek NPIV (vortaro.net) estas perfektaj, sed ambaŭ estas tre bonaj. Do, laŭ mi, indas uzi ambaŭ.

Dakila_Sidhi (Переглянути профіль) 26 березня 2013 р. 14:03:44

Nu tiel en ĉiuj lingvoj ke unu vorto havas multe da signifoj kaj definoj. La signifo de la vorto dependas laŭ la uzo de la persono en la frazo.

..........

Kaj laŭ mia opinio, la vortoj "viro" kaj "virino" devas ne aludi al la aĝo sed nur la sekso. Miaopinie, ili estas angle "male" kaj "female" kaj ne ekzakte "man" kaj "woman" sed ni uzas ilin por tiuj ĉar ili estas niaj plej bonaj vortoj por "man" kaj "woman". Ni havas vortojn "plenkreskulo" kaj "adolto" se oni volas diri aludante la aĝon. Nur diru "plenkreskulino", "vira plenkreskulo", "virplenkreskulo", ktp se vi volas aludi la sekson de la adolto.

Kirilo81 (Переглянути профіль) 26 березня 2013 р. 14:11:20

ReVo origine baziĝas sur enretigo de la Plena Vortaro de 1930, kiun oni de tiam pliampleksigas. Kvankam tiel ĝi daŭre pliboniĝas, ĝi estas baze malpli aktuala kaj fidinda ol PIV, ĉe kiu kunlaboris ankaŭ pli da fakuloj.
Estas rekomendinde rigardi en ambaŭ vortaroj, sed en okazo de dubo mi pli fidus al PIV.

Miland (Переглянути профіль) 26 березня 2013 р. 15:39:52

Francestral:Kiu vortaro estas la plej rekomendinda?
Kompreneble la PIV. Mi elspezis monon por ĝi! ridulo.gif

novatago (Переглянути профіль) 3 квітня 2013 р. 09:17:47

Francestral:
MoutOp:Por diri «neŭtrale varma», mi dirus «nevarma».
Sed io nevarma povas esti malvarma, ĉu ne?
Jes ĝi povas esti, sed ne nepre. Mi supozas ke vi jam scias ke "ne" neas sed ne kontraŭas, kaj "mal" rekte kontraŭas. Mi kutime ne uzus la vorton "nevarma", se mi celus diri malvarman ĉar mi sendube pensigus pri nek varma, nek malvarma. Io, kio povas esti grava afero por iuj ĉiam, kaj por ĉiuj iam.

Ĝis, Novatago.

Francestral (Переглянути профіль) 6 квітня 2013 р. 12:43:14

Jen alia ekzemplo:

Laŭ PIV:
hospitalo = Kuracejo
kuracejo = Loko, precipe de banurbo, kie oni kuracadas.
banurbo = Urbo, organizita por la kuracado de diversaj malsanoj per mineralaj akvoj aŭ ŝlimoj. O_o
malsanulejo = Ĉia domo, kie oni kuracas malsanulojn

Laŭ ReVo:
hospitalo =
1.Malsanulejo, kie oni kuracas, ordinare senpage, malriĉajn malsanulojn.
2.(evitinde) =malsanulejo
malsanulejo = Granda, ordinare publika kuracejo kun ekipaĵoj kaj oficantaj medicinistoj
kuracejo = Loko aranĝita por kuraci malsanulojn

Mi preferas la laŭ-ReVo-aj difinoj de hospitalo kaj de kuracejo ol la laŭ-PIV-aj.

Sahaquiel (Переглянути профіль) 6 квітня 2013 р. 17:05:51

Ni pridiskutis tion en la Vikipedio. Ĉar ĉe PIV oni povas vidi francaĵojn kaj anglaĵojn, pro tio oni devas esti atenta, kaj kontroli la enhavo kun aliaj vortaroj. Bone uzite PIV estas bona. Mi ŝatas la plurlingveco de ReVo.

Назад до початку