Mesaĝoj: 20
Lingvo: Esperanto
JDnDorks (Montri la profilon) 2013-marto-27 17:05:59
Hodiaŭ, mi parolas pri la ludo, ke mi ludas per forumo. La titolo estas "Aventurulo Konkeranto Reĝo". Ĝi estas rolludo. Mi ŝatas la ludon, ĉar la libro estas tre funda, ankoraŭ simpla. Mi havas kvar ludantojn je mia ludo. Iliaj roluloj nomiĝas "Valdersono", "Josifo", "Sanĉalo", kaj "Ŝigo". Valdersono estas sorĉisto. Josifo estas nana keleggardisto. Sanĉalo estas kleriko. Ŝigo estas militisto.
Nun, ili esploras la "Mallumluna Valo"-n, por trovi kuracon kontraŭ terura malsano. Ili renkontis militkoboldan ĉasiston, kaj nun provas negoci por gvidado en la arbaro.
Samtempe, Ŝigo provas liberigi belan vunditan vulpon el kaptilo.
juanfran87 (Montri la profilon) 2013-marto-27 18:38:47
JDnDorks (Montri la profilon) 2013-marto-27 19:21:24
juanfran87:Mi volis fari tion ekde multa tempo. Ĉu mi povas ankaŭ ludi? Ĉu vi ludas per tiu forumo aŭ alia?Saluton, juanfran87!
Ho ve, la forumo estas en alia retpaĝaro, kaj en la angla. (Tamen, la ludanto de "Valdersono" estas hispano.)
Mi bonvenigus vin, se vi parolas la angla (sed mi devas zorgi, ke ni ne havu tro multajn ludantojn, ĉar la ludo facile povas malrapidiĝi per multaj ludantoj.)
Eble, mi komencu ludon ĉi tie, tamen mia Esperanto-n ne estas tre bona, kaj mi timas.
Ĉu vi konas "Aventurulo Konkeranto Reĝo"-n?
juanfran87 (Montri la profilon) 2013-marto-27 21:59:20
Mi ludi rol per tablo, komputilo kaj forumo, sed mi ne konas tiu rolludo. Mi konas "dungeons & dragons", "runequest" kaj aliaj hispanie.
Sed mi volis ekde multa tempo fari rolforuma ludo kun geesperantistoj.
Eblo baldaŭ ni povos ludi.
Mi aldonis al vi kiel amiko, mi skribos vin.
JDnDorks (Montri la profilon) 2013-marto-27 23:54:36
La ludo estos bona por praktiko de Esperanto. Mi trovas la ideon tre interesan.
"Aventurulo Konkeranto Reĝo" estas simpla, ĉar ĝi estas la "Dungeons & Dragons", tamen "malnovlerneja" Dungeons & Dragons. Mi ne scias, se tio tradukas. Ĝi estas inspirita per la malnova Dungeons & Dragons, sed kun pli moderna teksto.
Jen kelkaj eble gravaj diferencoj:
Trezoro valoras pli spertopunktojn ol morto de monstroj.
Sorĉistoj ne devas enmemorigi siajn ensorĉojn.
La subfortresoj estas tre danĝeraj! (Luu kelkajn luiĝistojn!)
(Mi devas krei tre multajn vortojn!)

Sahaquiel (Montri la profilon) 2013-marto-29 17:46:56
JDnDorks (Montri la profilon) 2013-marto-29 21:14:13
Sahaquiel:Mi ŝatas rolludojn. Mi nuntempe ludas Vampiron: La Maskeradon.Mojosa! Ne Rekviemon?
Mi ludis Maskeradon antaŭ multaj jaroj tiam, kiam estis nova. Mi ŝatas la regularon de Rekviemo pli ol Maskerado, sed mi ĝuas same ambaŭ de mondoj.
(Mi kredas, ke iu ŝtelis mian unuan presitan libron de Maskerado.)

JDnDorks (Montri la profilon) 2013-marto-29 21:52:05
Nun, mi atendas...
JDnDorks (Montri la profilon) 2013-aprilo-05 15:21:34
Nu, la aventurularo ja atakis la monstrajn korvojn kaj mortegigis ilin, kaj la militkoboldo nun provas forkuri, sed denove neniu skribas en la forumon.
Do, mi daŭras atendi...
Mi frustriĝas.

JDnDorks (Montri la profilon) 2013-aprilo-05 18:00:44
Judajo (la luiĝisto de Valdersono) sendas sagon al super la ŝultro de la militkoboldo, dum Junko (la alia luiĝisto de Valdersono) kuregas al la forkuranta bestviro kaj transiras la distancon kaj svingas sian klabon, per ambaŭ manoj, al la dorso de la monstro. Ŝi provas haltigi ĝin, sed ne mortigi ĝin. Ŝi trafas la bestviron, sed ne faligas ĝin.