Kiel oni elparolu "Vaŝington"?
Francestral, 2013 m. kovas 30 d.
Žinutės: 15
Kalba: Esperanto
Francestral (Rodyti profilį) 2013 m. kovas 30 d. 00:35:10
Oni povas elparoli [vaʃib]n[/b]gtɔn], sed ĝi estas malfacila.
Do mi emas elparoli [vaʃib]ɳ[/b]gtɔn]. Ĉu ĝi estas korekta?
fstphane (Rodyti profilį) 2013 m. kovas 30 d. 01:10:33
Francestral:Kiel oni elparolu "Vaŝington"?Same kiel, ring-o, ing-o, va-shinng-tonn
Oni povas elparoli [vaʃib]n[/b]gtɔn], sed ĝi estas malfacila.
Do mi emas elparoli [vaʃib]ɳ[/b]gtɔn]. Ĉu ĝi estas korekta?
Pri la elparolo, provu aŭskulti kiom eble Radio Verda, legante la tekstojn samtempe.
le_chaz (Rodyti profilį) 2013 m. kovas 30 d. 04:09:18
Francestral:Do mi emas elparoli [vaʃib]ɳ[/b]gtɔn]. Ĉu ĝi estas korekta?Tio ne estas rigardata kiel eraro.
Dakila_Sidhi (Rodyti profilį) 2013 m. kovas 30 d. 04:59:02
sudanglo (Rodyti profilį) 2013 m. kovas 30 d. 09:36:07
Tiel estus 'eraro' prononci 'ekzemple' kvazaŭ ĝi estus eg-zemple. Tamen ĉar nun ne ekzistas radiko 'zempl' oni ne miskomprenus.
Same, principe, oni ne prononcu Kial kvazaŭ ĝi estus Kjal. Sed denove la risko de miskompreno estas minimuma ĉar ne ezistas radiko 'k', nek 'jal'
Se oni prononcas n kiel ɳ en Vasingtono, ŝajne neniu miskomprenus, eble eĉ ne rimarkus.
Olsho (Rodyti profilį) 2013 m. balandis 4 d. 16:47:34
kaj bv. pardonu la stultan demandon, sed kial estas „Vaŝingtono“?
Se mi elparolas tiun, sonas al mi kiel germano, kiu dirus „Waschington(n)“, sed ne kiel uzus ĝin parolantoj de la angla lingvo.
Do, ĉu ne devas esti „Ŭoŝingtono“ – laŭ la (angla) elparolado? – Aŭ ĉu ne eblas, ĉar majuskula „ŭ“ ne ekzistas? Alikaze, kiu diras, ke ĝi ne ekzistas?
Francestral (Rodyti profilį) 2013 m. balandis 4 d. 20:38:28
Olsho:pardonu la stultan demandon, sed kial estas „Vaŝingtono“?Saluton. Tiu demando ne estas stulta. La respondo estas en PMEG:
"PMEG":La duonvokalo Ŭ aperas normale nur en la sinsekvoj AŬ kaj EŬ. La sinsekvoj OŬ, IŬ kaj UŬ estas fremdaj al Esperanto. Okaze oni vidas vortojn kun OŬ, sed por preskaŭ ĉiu OŬ-vorto ekzistas preferinda alternativo sen OŬ: poŭpo (prefere pobo), toŭfuo (prefere tofuo° aŭ tohuo°). IŬ kaj UŬ neniam aperas.http://bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/elparolo/...
La Fundamento diras, ke “Ŭ estas uzata nur post vokaloj”. Escepto estas la Fundamenta liternomo ŭo. Ekzistas ankaŭ sonimitoj kiel kŭaks kaj ŭa, sed ili ne estas veraj vortoj. Vortoj, kiuj en iuj aliaj lingvoj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ-sonon, havas en normala Esperanto la sonon V: akvo, kvar, lingvo, Gvatemalo, Vaŝingtono, sandviĉo, visto k.t.p. Iafoje Esperanto havas U: Eduardo, Ruando, tualeto, trotuaro.
Iuj volas uzi Ŭ en ĉiaj pozicioj. Ili kreas vortojn, kiuj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ: *Gŭatemalo*, *ŭato*, *ŭesto* k.s. Tiaj vortoj estas eraraj, oni uzu Gvatemalo, vato kaj okcidento.
Se oni uzas Esperantajn literojn por proksimume transskribi la sonon de alilingvaj vortoj (ekz. propraj nomoj), oni povas uzi Ŭ pli libere: Ŭakajama (Wakayama, Japana urbo), Ŭinĉestr (Winchester, Angla urbo), Ŭoŝingtn (Washington). Tiam tute ne temas pri Esperantaj vortoj, kaj neniuj Esperantaj limigoj de literuzado validas. Sed se oni plene Esperantigas, oni ne povas tiel uzi Ŭ: Vakajamo°, Vinĉestro°, Vaŝingtono.
Olsho (Rodyti profilį) 2013 m. balandis 5 d. 11:21:14
Francestral:Bedaŭrinde, en mia lasta mesaĝo, mi forgesis la lastan literon de "Vaŝingtono".Merci beaucoup, Francestral, kaj pardonu la krokodiladon! ;=)
Olsho:pardonu la stultan demandon, sed kial estas „Vaŝingtono“?Saluton. Tiu demando ne estas stulta. La respondo estas en PMEG:
"PMEG":La duonvokalo Ŭ aperas normale nur en la sinsekvoj AŬ kaj EŬ. La sinsekvoj OŬ, IŬ kaj UŬ estas fremdaj al Esperanto. Okaze oni vidas vortojn kun OŬ, sed por preskaŭ ĉiu OŬ-vorto ekzistas preferinda alternativo sen OŬ: poŭpo (prefere pobo), toŭfuo (prefere tofuo° aŭ tohuo°). IŬ kaj UŬ neniam aperas.http://bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/elparolo/...
La Fundamento diras, ke “Ŭ estas uzata nur post vokaloj”. Escepto estas la Fundamenta liternomo ŭo. Ekzistas ankaŭ sonimitoj kiel kŭaks kaj ŭa, sed ili ne estas veraj vortoj. Vortoj, kiuj en iuj aliaj lingvoj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ-sonon, havas en normala Esperanto la sonon V: akvo, kvar, lingvo, Gvatemalo, Vaŝingtono, sandviĉo, visto k.t.p. Iafoje Esperanto havas U: Eduardo, Ruando, tualeto, trotuaro.
Iuj volas uzi Ŭ en ĉiaj pozicioj. Ili kreas vortojn, kiuj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ: *Gŭatemalo*, *ŭato*, *ŭesto* k.s. Tiaj vortoj estas eraraj, oni uzu Gvatemalo, vato kaj okcidento.
Se oni uzas Esperantajn literojn por proksimume transskribi la sonon de alilingvaj vortoj (ekz. propraj nomoj), oni povas uzi Ŭ pli libere: Ŭakajama (Wakayama, Japana urbo), Ŭinĉestr (Winchester, Angla urbo), Ŭoŝingtn (Washington). Tiam tute ne temas pri Esperantaj vortoj, kaj neniuj Esperantaj limigoj de literuzado validas. Sed se oni plene Esperantigas, oni ne povas tiel uzi Ŭ: Vakajamo°, Vinĉestro°, Vaŝingtono.
Estas vere helpa informo kaj mi jesas al la lastaj ekzemploj: Ŭakajama / Vakajamo kaj Ŭinĉestr / Vinĉestro sonas simile, do mi preferus la esperantigitan formon. Sed rilate al Ŭoŝingtn / Vaŝingtono - tie mankas al mi la "o"; do Voŝingtono sonus pli bone por mi. Estas simile al la angla "to wash", kiu, laŭ mia fonetiko estus "voŝ" kaj ne "vaŝ", ĉu?
Ĝis la!
Kirilo81 (Rodyti profilį) 2013 m. balandis 5 d. 12:21:23
Olsho:Estas vere helpa informo kaj mi jesas al la lastaj ekzemploj: Ŭakajama / Vakajamo kaj Ŭinĉestr / Vinĉestro sonas simile, do mi preferus la esperantigitan formon. Sed rilate al Ŭoŝingtn / Vaŝingtono - tie mankas al mi la "o"; do Voŝingtono sonus pli bone por mi. Estas simile al la angla "to wash", kiu, laŭ mia fonetiko estus "voŝ" kaj ne "vaŝ", ĉu?Esperanto ĉiam strebis (precipe en siaj fruaj jaroj) al kompromiso inter elparolo kaj la originala skribo, kiu ofte estas pli internacia ol la elparolo. Ĝuste por tio ja ekzistas la supersignoj, aliokaze oni ja povus konstrui fonetikan alfabeton sen ^, sed kiom rekoneblaj estus "awto", "xipo", "qielo"...?
Ĝis la!
Altebrilas (Rodyti profilį) 2013 m. balandis 6 d. 13:38:04
Vaŝingtono / Ŭoŝingtono/ Voŝingtono, ktp.Mi opinias, ke por eviti tiajn konfuzaĵojn kaj disputojn, internaciaj organizoj JAM decidis uzi lokan ortografion por propraj nomoj, kiam tio eblas.