До змісту

Kiel oni elparolu "Vaŝington"?

від Francestral, 30 березня 2013 р.

Повідомлення: 16

Мова: Esperanto

Francestral (Переглянути профіль) 30 березня 2013 р. 00:35:10

Kiel oni elparolu "Vaŝington"?

Oni povas elparoli [vaʃib]n[/b]gtɔn], sed ĝi estas malfacila.
Do mi emas elparoli [vaʃib]ɳ[/b]gtɔn]. Ĉu ĝi estas korekta?

fstphane (Переглянути профіль) 30 березня 2013 р. 01:10:33

Francestral:Kiel oni elparolu "Vaŝington"?

Oni povas elparoli [vaʃib]n[/b]gtɔn], sed ĝi estas malfacila.
Do mi emas elparoli [vaʃib]ɳ[/b]gtɔn]. Ĉu ĝi estas korekta?
Same kiel, ring-o, ing-o, va-shinng-tonn
Pri la elparolo, provu aŭskulti kiom eble Radio Verda, legante la tekstojn samtempe.

le_chaz (Переглянути профіль) 30 березня 2013 р. 04:09:18

Francestral:Do mi emas elparoli [vaʃib]ɳ[/b]gtɔn]. Ĉu ĝi estas korekta?
Tio ne estas rigardata kiel eraro.

Dakila_Sidhi (Переглянути профіль) 30 березня 2013 р. 04:59:02

lingvo

sudanglo (Переглянути профіль) 30 березня 2013 р. 09:36:07

La principo estas ke ĉu litero estu prononcata kaj ĝi ne estu prononcata kiel alia litero - mallonge, oni respektu la fonemajn limojn.

Tiel estus 'eraro' prononci 'ekzemple' kvazaŭ ĝi estus eg-zemple. Tamen ĉar nun ne ekzistas radiko 'zempl' oni ne miskomprenus.

Same, principe, oni ne prononcu Kial kvazaŭ ĝi estus Kjal. Sed denove la risko de miskompreno estas minimuma ĉar ne ezistas radiko 'k', nek 'jal'

Se oni prononcas n kiel ɳ en Vasingtono, ŝajne neniu miskomprenus, eble eĉ ne rimarkus.

Olsho (Переглянути профіль) 4 квітня 2013 р. 16:47:34

Saluton,
kaj bv. pardonu la stultan demandon, sed kial estas „Vaŝingtono“?
Se mi elparolas tiun, sonas al mi kiel germano, kiu dirus „Waschington(n)“, sed ne kiel uzus ĝin parolantoj de la angla lingvo.
Do, ĉu ne devas esti „Ŭoŝingtono“ – laŭ la (angla) elparolado? – Aŭ ĉu ne eblas, ĉar majuskula „ŭ“ ne ekzistas? Alikaze, kiu diras, ke ĝi ne ekzistas?

Francestral (Переглянути профіль) 4 квітня 2013 р. 20:38:28

Bedaŭrinde, en mia lasta mesaĝo, mi forgesis la lastan literon de "Vaŝingtono".

Olsho:pardonu la stultan demandon, sed kial estas „Vaŝingtono“?
Saluton. Tiu demando ne estas stulta. La respondo estas en PMEG:
"PMEG":La duonvokalo Ŭ aperas normale nur en la sinsekvoj AŬ kaj EŬ. La sinsekvoj OŬ, IŬ kaj UŬ estas fremdaj al Esperanto. Okaze oni vidas vortojn kun OŬ, sed por preskaŭ ĉiu OŬ-vorto ekzistas preferinda alternativo sen OŬ: poŭpo (prefere pobo), toŭfuo (prefere tofuo° aŭ tohuo°). IŬ kaj UŬ neniam aperas.

La Fundamento diras, ke “Ŭ estas uzata nur post vokaloj”. Escepto estas la Fundamenta liternomo ŭo. Ekzistas ankaŭ sonimitoj kiel kŭaks kaj ŭa, sed ili ne estas veraj vortoj. Vortoj, kiuj en iuj aliaj lingvoj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ-sonon, havas en normala Esperanto la sonon V: akvo, kvar, lingvo, Gvatemalo, Vaŝingtono, sandviĉo, visto k.t.p. Iafoje Esperanto havas U: Eduardo, Ruando, tualeto, trotuaro.

Iuj volas uzi Ŭ en ĉiaj pozicioj. Ili kreas vortojn, kiuj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ: *Gŭatemalo*, *ŭato*, *ŭesto* k.s. Tiaj vortoj estas eraraj, oni uzu Gvatemalo, vato kaj okcidento.

Se oni uzas Esperantajn literojn por proksimume transskribi la sonon de alilingvaj vortoj (ekz. propraj nomoj), oni povas uzi Ŭ pli libere: Ŭakajama (Wakayama, Japana urbo), Ŭinĉestr (Winchester, Angla urbo), Ŭoŝingtn (Washington). Tiam tute ne temas pri Esperantaj vortoj, kaj neniuj Esperantaj limigoj de literuzado validas. Sed se oni plene Esperantigas, oni ne povas tiel uzi Ŭ: Vakajamo°, Vinĉestro°, Vaŝingtono.
http://bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/elparolo/...

Olsho (Переглянути профіль) 5 квітня 2013 р. 11:21:14

Francestral:Bedaŭrinde, en mia lasta mesaĝo, mi forgesis la lastan literon de "Vaŝingtono".

Merci beaucoup, Francestral, kaj pardonu la krokodiladon! ;=)
Estas vere helpa informo kaj mi jesas al la lastaj ekzemploj: Ŭakajama / Vakajamo kaj Ŭinĉestr / Vinĉestro sonas simile, do mi preferus la esperantigitan formon. Sed rilate al Ŭoŝingtn / Vaŝingtono - tie mankas al mi la "o"; do Voŝingtono sonus pli bone por mi. Estas simile al la angla "to wash", kiu, laŭ mia fonetiko estus "voŝ" kaj ne "vaŝ", ĉu?
Ĝis la!

Kirilo81 (Переглянути профіль) 5 квітня 2013 р. 12:21:23

Olsho:Estas vere helpa informo kaj mi jesas al la lastaj ekzemploj: Ŭakajama / Vakajamo kaj Ŭinĉestr / Vinĉestro sonas simile, do mi preferus la esperantigitan formon. Sed rilate al Ŭoŝingtn / Vaŝingtono - tie mankas al mi la "o"; do Voŝingtono sonus pli bone por mi. Estas simile al la angla "to wash", kiu, laŭ mia fonetiko estus "voŝ" kaj ne "vaŝ", ĉu?
Ĝis la!
Esperanto ĉiam strebis (precipe en siaj fruaj jaroj) al kompromiso inter elparolo kaj la originala skribo, kiu ofte estas pli internacia ol la elparolo. Ĝuste por tio ja ekzistas la supersignoj, aliokaze oni ja povus konstrui fonetikan alfabeton sen ^, sed kiom rekoneblaj estus "awto", "xipo", "qielo"...?

Altebrilas (Переглянути профіль) 6 квітня 2013 р. 13:38:04

Vaŝingtono / Ŭoŝingtono/ Voŝingtono, ktp.
Mi opinias, ke por eviti tiajn konfuzaĵojn kaj disputojn, internaciaj organizoj JAM decidis uzi lokan ortografion por propraj nomoj, kiam tio eblas.

Назад до початку