前往目錄

Io konata de/al iu

貼文者: Francestral, 2013年4月3日

訊息: 6

語言: Esperanto

Francestral (顯示個人資料) 2013年4月3日上午10:27:06

En PMEG, Bertilo Wennergren skribis:
La difina artikolo la estas pli-malpli deviga, kiam temas pri io konata al la aŭskultanto.
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/difiniloj/aliaj...

Kial li skribis "al" anstataŭ "de"? Ĉu ĝi estas samsignifa?

Roberto12 (顯示個人資料) 2013年4月3日下午4:53:01

Mi mem scivolis ĉi tion antaŭ kelkaj tagoj. Mi kredas ke estas du kaŭzoj: unue, imiti naturajn lingvojn (angle "known to" ), kaj due, por eviti dusignifon inter "aparteni al" kaj "fare de".

Francestral (顯示個人資料) 2013年4月3日下午5:17:02

Ĉu la frazparto "io konata de la aŭskultanto" teorie povus signifi "io konata apartenanta al la aŭskultanto"?

Roberto12 (顯示個人資料) 2013年4月4日上午8:26:42

Laŭ mi, jes.

Helpa estus listo de la participoj kiuj uzas "al" anstataŭ "(fare) de". Mi kredas ke ŝtelita povas uzi ambaŭ.

sudanglo (顯示個人資料) 2013年4月4日上午9:33:15

En la Tekstaro la trafoj por konata(j)(n) al estas 48 - por konata(j)(n) de estas 31.

Do, kia ajn la nuanco inter 'de' kaj 'al' ĉi tie, la uzo de 'al' ŝajnas iom pli ofta.

Ĉu vi esta konata al la polico? Ĉu vi estas konata de la polico?

La dua ŝajnas implici pli da kono. Por la unua eble vi havas nur dosieron en la arĥivo.

Sed malfacile esti dogma pri la la diferenco.

Ondo (顯示個人資料) 2013年4月4日上午9:42:03

Francestral:En PMEG, Bertilo Wennergren skribis:
La difina artikolo la estas pli-malpli deviga, kiam temas pri io konata al la aŭskultanto.
Kial li skribis "al" anstataŭ "de"? Ĉu ĝi estas samsignifa?
Tio estas tute normala uzo de "al". La prepozicio "al" estas elasta vorto (lingvo bezonas tiajn), uzebla ekzemple ĉi tiel:

* Al mi estas malvarme.
* Li estas tre amika al mi.
* La vorto "tago" estas parenca al la germana "Tag".
* Al mi la afero estis konata jam antaŭ tri jaroj.

Vi okaze trovis frazon, kie eblas ambaŭ prepozicioj, kaj eĉ la senco de la frazo estas proksimume sama kun "al" kaj kun "de". Se vi diras "la afero estas konata al mi", vi diras kia la afero estas (al vi). Se vi diras "la afero estas konata de mi", vi uzas nur nenecese komplikan frazon anstataŭ la simpla "mi konas la aferon", t.e., vi diras ion unuavice pri vi mem. "Konata al" estas tre ofta esprimo, kaj ne indas tro cerbumi pri tio, ĉu estas pli bone diri "konata al" aŭ "konata de".

[Nur skribinte la ĉi-supran tekston mi rimarkas la respondon de Sudanglo. Mi samopinias kun li.]

回到上端