Al la enhavo

Kial la kristanoj sxatas kolonizi ĉiajn fadenojn?

de baibaibibi, 2013-aprilo-07

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

baibaibibi (Montri la profilon) 2013-aprilo-07 20:43:06

Kial la kristanoj sxatas kolonizi ĉiajn fadenojn pri aliaj temoj, por paroli pri sia kredo?

swar0g (Montri la profilon) 2013-aprilo-07 20:53:56

baibaibibi:Kial la kristanoj sxatas kolonizi ĉiajn fadenojn pri aliaj temoj, por paroli pri sia kredo?
Tial ke dio ne ekzistas kaj ili ne volas tion percepti. Anstataŭ ili trudmesaĝas ĉie. Bedaŭrinde tio estas pli facile ol pensi.

Paulinho (Montri la profilon) 2013-aprilo-08 00:18:02

Mi estas kristano (katolika). Mi ne ŝatas koloniigi tiujn fadenojn. Nenio estas pli kontraŭ la kristana pensmaniero ol kolonii. Sed se demando ekaperas pri la homo, ni morale devigita respondi honeste. Fina punkto.

JDnDorks (Montri la profilon) 2013-aprilo-08 02:32:12

Ankaŭ, ĉar estas la Interreto.

hebda999 (Montri la profilon) 2013-aprilo-08 05:58:04

Ĉiujn fadenojn? Mi scias pri multaj kie kristanoj nenion kolonias, do vi mensogas. Anstataŭ tio mi scias pri multaj kristanaj fadenoj kie sendiulaj diabloj freneziĝas.

mihxil (Montri la profilon) 2013-aprilo-08 07:10:47

Paulinho: Nenio estas pli kontraŭ la kristana pensmaniero ol kolonii.
Strange, ĉar la duona mondo estis koloniita de Eŭropanoj, kiuj tiuepoke centelcente estis kristanoj.

novatago (Montri la profilon) 2013-aprilo-08 09:15:07

mihxil:
Paulinho: Nenio estas pli kontraŭ la kristana pensmaniero ol kolonii.
Strange, ĉar la duona mondo estis koloniita de Eŭropanoj, kiuj tiuepoke centelcente estis kristanoj.
Ĉu tio signifas ke ili estis koheraj al kristana pensmaniero? Pensu ke eĉ la vatikana papo (mi ne parolas pri konkreta papulo) ne estas kohera al tiu pensmaniero?

Ĝis, Novatago.

mihxil (Montri la profilon) 2013-aprilo-08 17:33:54

novatago:
mihxil:
Paulinho: Nenio estas pli kontraŭ la kristana pensmaniero ol kolonii.
Strange, ĉar la duona mondo estis koloniita de Eŭropanoj, kiuj tiuepoke centelcente estis kristanoj.
Ĉu tio signifas ke ili estis koheraj al kristana pensmaniero? Pensu ke eĉ la vatikana papo (mi ne parolas pri konkreta papulo) ne estas kohera al tiu pensmaniero?
Mi ne scias, supozeble iuj (probable Paulinho) opinias ke ne. Aliflanke, de el etologia starpunkto, mi povus (se mi volus) nur fari konkludojn pri la 'kristana pensmaniero' per observo de la konduto de kristanoj.

Ĉiuokaze ŝajnis al mi sufiĉe ironie aserti ke kristanoj ne emus kolonii, kaj baze nur tion mi volis rimarkigi. Mi volis nenion konkludi pri kion tio signifus.

baibaibibi (Montri la profilon) 2013-aprilo-08 18:31:46

hebda999:Ĉiujn fadenojn? Mi scias pri multaj kie kristanoj nenion kolonias, do vi mensogas. Anstataŭ tio mi scias pri multaj kristanaj fadenoj kie sendiulaj diabloj freneziĝas.
Ĉiaj ne signifas ĉiuj.
Mi preĝas por ke vi vidu la lumon, katolikismo ne estas ĉio en la mondo, eliru el tiu geto kaj spiru freŝan aeron. Peku iomete, vivu la vivon kaj estu feliĉa.

Belmiro (Montri la profilon) 2013-aprilo-08 19:04:47

Ah! ili ankaŭ scias pri ĉiaj kaj ĉiuj!

Reen al la supro