ไปยังสารบัญ

Kial la kristanoj sxatas kolonizi ĉiajn fadenojn?

จาก baibaibibi, 7 เมษายน 2013

ข้อความ 30

ภาษา: Esperanto

baibaibibi (แสดงโปรไฟล์) 7 เมษายน 2013, 20:43:06

Kial la kristanoj sxatas kolonizi ĉiajn fadenojn pri aliaj temoj, por paroli pri sia kredo?

swar0g (แสดงโปรไฟล์) 7 เมษายน 2013, 20:53:56

baibaibibi:Kial la kristanoj sxatas kolonizi ĉiajn fadenojn pri aliaj temoj, por paroli pri sia kredo?
Tial ke dio ne ekzistas kaj ili ne volas tion percepti. Anstataŭ ili trudmesaĝas ĉie. Bedaŭrinde tio estas pli facile ol pensi.

Paulinho (แสดงโปรไฟล์) 8 เมษายน 2013, 00:18:02

Mi estas kristano (katolika). Mi ne ŝatas koloniigi tiujn fadenojn. Nenio estas pli kontraŭ la kristana pensmaniero ol kolonii. Sed se demando ekaperas pri la homo, ni morale devigita respondi honeste. Fina punkto.

JDnDorks (แสดงโปรไฟล์) 8 เมษายน 2013, 02:32:12

Ankaŭ, ĉar estas la Interreto.

hebda999 (แสดงโปรไฟล์) 8 เมษายน 2013, 05:58:04

Ĉiujn fadenojn? Mi scias pri multaj kie kristanoj nenion kolonias, do vi mensogas. Anstataŭ tio mi scias pri multaj kristanaj fadenoj kie sendiulaj diabloj freneziĝas.

mihxil (แสดงโปรไฟล์) 8 เมษายน 2013, 07:10:47

Paulinho: Nenio estas pli kontraŭ la kristana pensmaniero ol kolonii.
Strange, ĉar la duona mondo estis koloniita de Eŭropanoj, kiuj tiuepoke centelcente estis kristanoj.

novatago (แสดงโปรไฟล์) 8 เมษายน 2013, 09:15:07

mihxil:
Paulinho: Nenio estas pli kontraŭ la kristana pensmaniero ol kolonii.
Strange, ĉar la duona mondo estis koloniita de Eŭropanoj, kiuj tiuepoke centelcente estis kristanoj.
Ĉu tio signifas ke ili estis koheraj al kristana pensmaniero? Pensu ke eĉ la vatikana papo (mi ne parolas pri konkreta papulo) ne estas kohera al tiu pensmaniero?

Ĝis, Novatago.

mihxil (แสดงโปรไฟล์) 8 เมษายน 2013, 17:33:54

novatago:
mihxil:
Paulinho: Nenio estas pli kontraŭ la kristana pensmaniero ol kolonii.
Strange, ĉar la duona mondo estis koloniita de Eŭropanoj, kiuj tiuepoke centelcente estis kristanoj.
Ĉu tio signifas ke ili estis koheraj al kristana pensmaniero? Pensu ke eĉ la vatikana papo (mi ne parolas pri konkreta papulo) ne estas kohera al tiu pensmaniero?
Mi ne scias, supozeble iuj (probable Paulinho) opinias ke ne. Aliflanke, de el etologia starpunkto, mi povus (se mi volus) nur fari konkludojn pri la 'kristana pensmaniero' per observo de la konduto de kristanoj.

Ĉiuokaze ŝajnis al mi sufiĉe ironie aserti ke kristanoj ne emus kolonii, kaj baze nur tion mi volis rimarkigi. Mi volis nenion konkludi pri kion tio signifus.

baibaibibi (แสดงโปรไฟล์) 8 เมษายน 2013, 18:31:46

hebda999:Ĉiujn fadenojn? Mi scias pri multaj kie kristanoj nenion kolonias, do vi mensogas. Anstataŭ tio mi scias pri multaj kristanaj fadenoj kie sendiulaj diabloj freneziĝas.
Ĉiaj ne signifas ĉiuj.
Mi preĝas por ke vi vidu la lumon, katolikismo ne estas ĉio en la mondo, eliru el tiu geto kaj spiru freŝan aeron. Peku iomete, vivu la vivon kaj estu feliĉa.

Belmiro (แสดงโปรไฟล์) 8 เมษายน 2013, 19:04:47

Ah! ili ankaŭ scias pri ĉiaj kaj ĉiuj!

กลับไปด้านบน