Zum Inhalt

Kial la kristanoj sxatas kolonizi ĉiajn fadenojn?

von baibaibibi, 7. April 2013

Beiträge: 30

Sprache: Esperanto

utku (Profil anzeigen) 8. April 2013 19:06:26

baibaibibi:Kial la kristanoj sxatas kolonizi ĉiajn fadenojn pri aliaj temoj, por paroli pri sia kredo?
Kiel islamano, mi pensas, ke tio estas, ĉar ili volas, almenaŭ provas, persvadi aliajn je ekzisto de Dio, kaj ŝajne ili uzas ĉiujn, eĉ etajn, okazaĵojn por atingi tiun celon. Eblaj kialoj motivantaj ilin:

1) Ili estas kontentaj je siaj vivmanieroj. Ili ĉiam sentas gvidon de Dio, pro tio ili estas feliĉaj kaj volas, ke ĉiu ĝuu tiujn bonojn.

2) Ili kredas, ke kredi je Dio estas prekondiĉo por esti en ĝojiga stato en postmorta vivo. Pro tio, ili kompatas nekredantojn kaj do volas preventi ilin havi malbonan estontecon.

3) Ili simple celas gajni malpekajn bonusojn, necesajn laŭ siaj kredoj.

4) Ili deziras pli bonan mondon. Ili pensas, ke se ĉiu kredus, tiam ĉiu agus bone kontraŭ alia, ĉiu amus kaj senhezite kredus kaj volonte helpus alian, ne malriĉeco nek milito ekzistus en la mondo, ktp.. Ekkredigo de eĉ unusola homo estas proksimaĵo al tiu utopio.

5) Ili pensas ke sendiismo ne havas validajn argumentojn, ekz. pri praekzisto, kaj vidanta la ekziston de Dio neeviteblan de logika kaŭ scienca vidpunkto, ili provas ĝustigi miskredojn.

6) Ili nur volas ekziston de pli multaj homoj, kiuj pensas, kredas kaj vivas same kiel si.

7) Ili estas konataj pri siaj religiemulecoj, kaj celas misuzi ilian aŭtoritaton pli vaste.

... kaj eblas aldoni plu.

mihxil (Profil anzeigen) 9. April 2013 05:44:10

utku:
baibaibibi:Kial la kristanoj sxatas kolonizi ĉiajn fadenojn pri aliaj temoj, por paroli pri sia kredo?
Kiel islamano, mi pensas, ke tio estas, ĉar ...
Mi ne multe komprenas kiel vi esti islamano rilatas al viaj pensoj pri la konduto de kristanoj. Mi, kiel ateisto, cetere supozas ke viaj supozoj povus esti ĝustaj.

utku:2) Ili kredas, ke kredi je Dio estas prekondiĉo por esti en ĝojiga stato en postmorta vivo. Pro tio, ili kompatas nekredantojn kaj do volas preventi ilin havi malbonan estontecon.
Io ĉi tia eĉ igus ilin fiaj se ili ne daŭre ektranĉus la temon. Ĉar ne estus tre simpatie lasi aliajn bruli en infero.

baibaibibi (Profil anzeigen) 9. April 2013 15:10:46

utku:
baibaibibi:Kial la kristanoj sxatas kolonizi ĉiajn fadenojn pri aliaj temoj, por paroli pri sia kredo?
Kiel islamano, mi pensas, ke tio estas, ĉar ili volas, almenaŭ provas, persvadi aliajn je ekzisto de Dio, kaj ŝajne ili uzas ĉiujn, eĉ etajn, okazaĵojn por atingi tiun celon. Eblaj kialoj motivantaj ilin:

1) Ili estas kontentaj je siaj vivmanieroj. Ili ĉiam sentas gvidon de Dio, pro tio ili estas feliĉaj kaj volas, ke ĉiu ĝuu tiujn bonojn.

2) Ili kredas, ke kredi je Dio estas prekondiĉo por esti en ĝojiga stato en postmorta vivo. Pro tio, ili kompatas nekredantojn kaj do volas preventi ilin havi malbonan estontecon.

3) Ili simple celas gajni malpekajn bonusojn, necesajn laŭ siaj kredoj.

4) Ili deziras pli bonan mondon. Ili pensas, ke se ĉiu kredus, tiam ĉiu agus bone kontraŭ alia, ĉiu amus kaj senhezite kredus kaj volonte helpus alian, ne malriĉeco nek milito ekzistus en la mondo, ktp.. Ekkredigo de eĉ unusola homo estas proksimaĵo al tiu utopio.

5) Ili pensas ke sendiismo ne havas validajn argumentojn, ekz. pri praekzisto, kaj vidanta la ekziston de Dio neeviteblan de logika kaŭ scienca vidpunkto, ili provas ĝustigi miskredojn.

6) Ili nur volas ekziston de pli multaj homoj, kiuj pensas, kredas kaj vivas same kiel si.

7) Ili estas konataj pri siaj religiemulecoj, kaj celas misuzi ilian aŭtoritaton pli vaste.

... kaj eblas aldoni plu.
Bonega respondo utku, dankon.
Mi esperas nun ke la islamanoj ne unuiĝos ekumene al la kristanoj, aliel la teamo de la ne-kredantoj havos gravajn problemojn.

maratonisto (Profil anzeigen) 9. April 2013 16:21:02

baibaibibi:Kial la kristanoj sxatas kolonizi ĉiajn fadenojn pri aliaj temoj, por paroli pri sia kredo?
Via demando estus komprenebla, se Vi informus nin, al kiu religio Vi apartenas.
Vi rajtas ne ŝati kristanojn, sed ne rajtas provoki religiajn kverelojn.
Interalie mi ne rememoras, kie en Lernu! la kristanoj kolonias fadenojn por altrudi sin. Eble mi ne rimarkis ĉar mi estas ateisto. Ĉu Vi povus montri ekzemplojn?

robbkvasnak (Profil anzeigen) 9. April 2013 16:32:12

Mi bedaŭrinde devis sperti ke tiuj kristanoj kiuj plej laŭte trompetas sian relgion ĝenerale estas tre malbonaj homoj. Ĵus nun oni maldungas min post 9 jaroj subite ĉar la portempa ĉefino de mia oficejo estas "kristema" kaj pastorino en protestanta preĝejo kaj mi estas geja homo. Mi demandis al la estraro de la universitato ke oni diris al mi kaj oni neniam havis plendojn pri mi kaj la plej multaj studentoj ŝatas mian instruadon sed ke tiu portempa ĉefino havas la rajton maldungi mi se ŝi volas. En mia ŝtato, Florida, oni eĉ ne bezonas kialon por maldungi iun. Aŭ eĉ se ŝi franke dirus ke ŝi malŝatas min pro mia gejeco ŝi rajtas maldungi min. Por tiuj kiuj admiras Usonon tio eble maltrankvilos vian ideon pri nia lando. Se jes, vi ja pravas.

mihxil (Profil anzeigen) 9. April 2013 17:14:22

robbkvasnak:Ĵus nun oni maldungas min post 9 jaroj subite ĉar la portempa ĉefino de mia oficejo estas "kristema" kaj pastorino en protestanta preĝejo kaj mi estas geja homo.
Mi bedaŭras. Sed ĉu vere tio estis la raportita kialo? Ĉar tio estus efektive apenaŭ kredebla.

baibaibibi (Profil anzeigen) 9. April 2013 18:36:30

maratonisto:
baibaibibi:Kial la kristanoj sxatas kolonizi ĉiajn fadenojn pri aliaj temoj, por paroli pri sia kredo?
Via demando estus komprenebla, se Vi informus nin, al kiu religio Vi apartenas.
Vi rajtas ne ŝati kristanojn, sed ne rajtas provoki religiajn kverelojn.
Interalie mi ne rememoras, kie en Lernu! la kristanoj kolonias fadenojn por altrudi sin. Eble mi ne rimarkis ĉar mi estas ateisto. Ĉu Vi povus montri ekzemplojn?
Mi nervoziĝis pri la kristanoj, ili rajtas paroli respekteme kie ajn. Tamen mi ne ŝatas ilian mokemon kaj stultecon, ili ja lacigis min.
Por mi dio estas la naturo.

maratonisto (Profil anzeigen) 9. April 2013 19:03:00

baibaibibi:Mi nervoziĝis pri la kristanoj, ili rajtas paroli respekteme kie ajn. Tamen mi ne ŝatas ilian mokemon kaj stultecon, ili ja lacigis min.
Por mi dio estas la naturo.
Mi ripetas, bonvolu montri ekzemplojn, kie kristanoj nervozigas Vin. Montru ilian "mokemon kaj stultecon" en la forumo.

baibaibibi (Profil anzeigen) 9. April 2013 19:24:16

maratonisto:
baibaibibi:Mi nervoziĝis pri la kristanoj, ili rajtas paroli respekteme kie ajn. Tamen mi ne ŝatas ilian mokemon kaj stultecon, ili ja lacigis min.
Por mi dio estas la naturo.
Mi ripetas, bonvolu montri ekzemplojn, kie kristanoj nervozigas Vin. Montru ilian "mokemon kaj stultecon" en la forumo.
Nur legu kelkaj mesaĝoj supre.
Vi ne bezonas ripeti al mi ion ajn, se mi ne respondas estas ĉar mi ne volas, ha kapito?

Belmiro (Profil anzeigen) 9. April 2013 20:18:43

[quote=baibaibibi./quote]Vi ne bezonas ripeti al mi ion ajn, se mi ne respondas estas ĉar mi ne volas, ha kapito?[/quote]Ne! Verdire mi ne “kapitas”. Ŝajne ĉar mi estas stultulo laŭ la difinoj de kelkaj amikoj en la forumo. Aliflanke mi kredas kompreni la demandon de Maratonisto.

Zurück nach oben