До змісту

Kial la kristanoj sxatas kolonizi ĉiajn fadenojn?

від baibaibibi, 7 квітня 2013 р.

Повідомлення: 30

Мова: Esperanto

baibaibibi (Переглянути профіль) 9 квітня 2013 р. 20:47:07

Belmiro:[quote=baibaibibi./quote]Vi ne bezonas ripeti al mi ion ajn, se mi ne respondas estas ĉar mi ne volas, ha kapito?
Ne! Verdire mi ne “kapitas”. Ŝajne ĉar mi estas stultulo laŭ la difinoj de kelkaj amikoj en la forumo. Aliflanke mi kredas kompreni la demandon de Maratonisto.[/quote]Mi nervoziĝis, mi ne parolas pri ĉiuj kristanoj nek pri ĉiuj mesaĝoj, mi havas bonan opinion pri vi, mi petas pardonon se mi ĝeneraligis. Ĉiu povas kredi kion ajn se li respektas la aliajn kaj ne mortminacas, ktp.
Vi kredas kompreni la demandon de m. do, rakontu al ni la religia mistero de lia demando.

maratonisto (Переглянути профіль) 9 квітня 2013 р. 21:09:08

baibaibibi:Mi nervoziĝis, mi ne parolas pri ĉiuj kristanoj nek pri ĉiuj mesaĝoj, mi havas bonan opinion pri vi, mi petas pardonon se mi ĝeneraligis. Ĉiu povas kredi kion ajn se li respektas la aliajn kaj ne mortminacas, ktp.
Vi kredas kompreni la demandon de m. do, rakontu al ni la religia mistero de lia demando.
Vi parolis pri ĉiaj fadenoj! Tio estas ja ĝeneraligo. Kaj Vi ne povas montri eĉ unu ekzemplon (krom tiun ĉi fadenon, laŭ Vi).
Senbaza kulpigo nomiĝas kalumnio.
Min mirigas, ke ankaŭ Utku, kiun mi tre respektas, konsentas kun Vi.

robbkvasnak (Переглянути профіль) 9 квітня 2013 р. 21:48:45

Persone, mi ne kredas ke la kristanoj volas estri ĉiun fadenon de lernu.net sed en mia hejmlando, Usono, ili volas estri la politikon kaj registaron. Ili kontraŭstaras samseksajn nuptojn, ili decidas kio decas aŭ ne, ili eĉ volas ke Usono havu ŝtatan religion (plejverŝajne sian). Novaj publikaj enketoj montras ke pli ol 30% de usonanoj volas ŝtatan regligion kaj el tiuj preskaŭ ĉiuj estas kristanoj - feliĉe ili dividiĝas en diversaj kultoj (romkatolikoj, grekkatolikoj, ruskatolikoj, luteranoj, baptistoj, kongregacionistoj, metodistoj, ktp) do ili blokas unu la alian. Kiam mi renkontas tre "piajn" religiemulojn, mi kuras en la malan direkton.

patrik (Переглянути профіль) 10 квітня 2013 р. 05:24:55

Mi reciproke demandu, malgraŭ mia nepartoprenado en tiuj aluditaj fadenoj: kial baibaibibi obsedas kontraŭ la kristanoj en Lernu? Ĉu vi planas rabi ilian rajton sinesprimi?

"Mi malaprobas tion, kion vi diris, sed mi defendos ĝismorte vian rajton diri tion." -- Voltaire

baibaibibi (Переглянути профіль) 11 квітня 2013 р. 10:02:56

patrik:Mi reciproke demandu, malgraŭ mia nepartoprenado en tiuj aluditaj fadenoj: kial baibaibibi obsedas kontraŭ la kristanoj en Lernu? Ĉu vi planas rabi ilian rajton sinesprimi?

"Mi malaprobas tion, kion vi diris, sed mi defendos ĝismorte vian rajton diri tion." -- Voltaire
La kristanoj povas fermi buŝojn, elimini mesaĝojn kaj fadenojn kiuj ne plaĉas al ili, kaj aldone moki pri liberesprimo.
Sed ni devas savi la malmultajn aferojn en ĉi tiu mondo kiujn la kristanoj ankoraŭ ne detruis. Mi petas al ĉiuj bonvolaj homoj ke ili helpu halti ĉi tiun detruan sekton kiu volas regi la mondon denove.

Paulinho (Переглянути профіль) 14 квітня 2013 р. 22:37:19

Kompreneble, ni kristanoj havas tiun problemon pri kohereco. En historio, kiel Mihxil diras kaj ankaŭ private, kiel diras Robbkavasnak. Sed se nia unua kaj sola leĝo estas amo, koloniigi ne estas permesitaj. Kiam mi skribas ĉi tie, mi neniam intencas diri ke ni kristanoj ne maltrafas. Kion mi ĉiam petas estas ke nia pozitivaj kontribuoj devus esti prenita serioze ankaŭ. Bonvolu legi la mesaĝon de Utku. Dankon Utku.

robbkvasnak (Переглянути профіль) 15 квітня 2013 р. 02:10:12

Bedaŭrinde ne estas nur kristanoj. Multaj piuloj de diversaj religioj ne sinportas laŭ siaj kredoj. Tial mi forigis min de organizitaj religioj. Mia edzo volas ekigi grupon "Klubo Voltaire" kaj mi komprenas lian sintenon ĉiam pli bone. Ni estas du viroj kiuj amas un la alian ekde preskaŭ 20 jaroj. Kune ni povis ricevi doktortitolojn kaj supervenki multajn malbonaĵojn. Tiuj kiuj kondemnas nin ĉar ni ambaŭ estas viroj kaj amas unu alian povas kredi kion ili volas sed ni petas ilin lasu nin en paco kaj ne tratu ruinigi niajn vivojn. Certe se estas iu dio/diino aŭ gedio tiu estulo ne malamus nian amon. Malami amon estus la lasta kontraŭdiro.

swalf (Переглянути профіль) 11 червня 2013 р. 08:47:54

Vi tre pravas robbkvasnac.
Mi volas ĉiam distingi inter homoj, ne inter samspeca aro de uloj. Estas kristanoj trudemaj, estas kristanoj netrudemaj, estas nekristanoj trudemaj, estas nekristanoj netrudemaj.
Ĉiu ulo povas esprimi ĝiajn pensaĵojn sed ĝi ne devas perforte igi la aliajn akceptantajn.
Laŭ mi amo estas amo kaj la sekso ne povas gravi nek pri la amo nek pri la amoro.

Bonvolu ankaŭ ne parolu pri katolikanoj kiel kristanoj, estas multa malsameco inter la kristana mondo kaj ne nur katolikanoj identigi sin kiel kristanoj. Estas malpravaĵo kiel identigi Amerikujon same kiel nur Usonujon.

Benjamino (Переглянути профіль) 12 червня 2013 р. 11:22:47

Eble la temojn, kiujn oni diskutas ĉi tie, volas disputadi paĝon post paĝo nur konvertemaj kristanoj kaj konvertemaj materiistoj. Tio tre ofte okazas en "polemika" diskutado- nur partoprenas homoj kiuj emas daŭre klopodi por pravigi sin (kvazaŭ interretaj forumoj estas tre gravaj kaj ili estas "defendantoj de la Vero" en iaspeca informa milito).

Kristanoj kredas ke ili devas savi la animojn de nekredantoj, do eble pli bona demando estus kial iu ajn KROM kristanoj malŝparas sian tempon en tiaj fadenoj (por mi estas ĉar mankas farendaĵoj).

belalugosi (Переглянути профіль) 12 червня 2013 р. 14:03:22

Neniu el vi scias kiel skribi esperanton sed vi opinas. La kristanoj ne estas via afero!

Назад до початку