Aller au contenu

Kial vi eliminis mian fadenon pri la falseco de Jesuo kaj la evangelioj?

de baibaibibi, 11 avril 2013

Messages : 33

Langue: Esperanto

baibaibibi (Voir le profil) 11 avril 2013 10:57:00

Kial vi eliminis mian fadenon pri la falseco de Jesuo kaj la evangelioj?

hebda999 (Voir le profil) 11 avril 2013 12:18:28

baibaibibi:Kial vi eliminis mian fadenon pri la falseco de Jesuo kaj la evangelioj?
Skribu pri aliaj aferoj, tiam viaj mesaĝoj ne estos forigataj.

mihxil (Voir le profil) 18 avril 2013 17:00:32

hebda999: Skribu pri aliaj aferoj, tiam viaj mesaĝoj ne estos forigataj.
Mi ne pensas ke la temo povu esti la kialo.

erinja (Voir le profil) 19 avril 2013 22:32:59

Oni povas en la forumoj diskuti plej diversajn temojn. Sed se oni, ekzemple, uzas fivortojn, aŭ skribas malĝentile al aliaj uzantoj, kaj se sufiĉe da homoj plendos pri viaj mesaĝoj, administranto povus forigi vian fadenon.

mihxil (Voir le profil) 21 avril 2013 07:34:43

erinja:Oni povas en la forumoj diskuti plej diversajn temojn. Sed se oni, ekzemple, uzas fivortojn, aŭ skribas malĝentile al aliaj uzantoj, kaj se sufiĉe da homoj plendos pri viaj mesaĝoj, administranto povus forigi vian fadenon.
En tiu fadeno ankaŭ estis mesaĝoj kiuj ne estas tiaj, kiuj nun ankaŭ estas forigitaj.

Fivortojn mi entute ne legis, kaj malĝentilo apenaŭ, des malpli al aliaj uzantoj. Do 'sufiĉe da homoj' plendis, kaj mi scivolus do kiom estas 'sufiĉe da' kaj kiaj ekzakte estis ties argumentoj kaj ekzemploj por forigi la tutan fadenon kun pli ol 20 mesaĝoj.

Persone mi cetere apenaŭ partoprenis la fadenon, ĉar mi ne trovis ĝin tre interesa, kaj mi ja opinias ke baibaibibi emas skribi tro malnuance kaj iom tro provokeme. Sed mi ne tiel facile akceptus atencon de la libera parolo.

Aldona suspekto povus esti ke ankaŭ temis (ne tre positive) pri islamo, kaj ke ankaŭ tio povus esti kialo pli emi forigi la tuton.

erinja (Voir le profil) 22 avril 2013 14:48:45

Mi ne scias la detalojn pri tiu fadeno, do mi parolis pri ĝeneralaj aferoj. Malĝentila/insulta skribado al uzantoj, aŭ malĝentila/insulta skribado pri tutaj etnaj aŭ religiaj grupoj estas, laŭ mia sperto, la plej ofta situacio en kiu fadenoj nuliĝas. Povas esti sufiĉe temporabe trairi kaj nuligi nur la insultajn mesaĝojn, do foje administranto simple nuligas la tuton. Sed denove, pri tiu preciza okazo, mi ne scias. Kutime la administrantoj ricevas la plendo(j)n kaj rigardas la fadenon por mem taksi la enhavon. Foje administranto tuj faras ion, foje atendetas por vidi kiel la afero progresas.

baibaibibi (Voir le profil) 22 avril 2013 15:18:41

mi komprenas la kialojn, estis kelkaj mesaĝoj ne ĝentilaj, eble ankaŭ miaj. tamen mi pensas ke ne devus ekzisti "ne tuŝeblaj" temoj, aŭ superprotektataj organizoj, pro timo ofendi iun, aliel ni povus paroli pri nenio.
kial la kristanismo kaj aliaj religioj estas ne tuŝeblaj, sedne aliaj homaj institucioj?

novatago (Voir le profil) 22 avril 2013 16:30:45

baibaibibi:mi komprenas la kialojn, estis kelkaj mesaĝoj ne ĝentilaj, eble ankaŭ miaj. tamen mi pensas ke ne devus ekzisti "ne tuŝeblaj" temoj, aŭ superprotektataj organizoj, pro timo ofendi iun, aliel ni povus paroli pri nenio.
kial la kristanismo kaj aliaj religioj estas ne tuŝeblaj, sedne aliaj homaj institucioj?
Jam ektrolikĝas tiu ĉi fadeno.

Ĝis, Novatago.

mihxil (Voir le profil) 22 avril 2013 16:53:07

erinja:Mi ne scias la detalojn pri tiu fadeno, do mi parolis pri ĝeneralaj aferoj.
Tiuokaze vi eble ne estas la ĝusta persono respondi la demandon. La demando estis kial precize ĉi tiun fadenon estis forigita.

Se la temo mem 'La evangelioj estas falsaj. Jesuo estas falsa profeto', jam estas konsiderata instulta al tuta religia grupo, tiam mi farus al mi kelkajn zorgojn. Ĝi ŝajnus al mi precipe vidpunkto, do iom konvena en la fadenaro 'vidpunktoj'.

Ĉiuokaze ankaŭ mi ŝatus scii kial precize ĝuste ĉi tiu fadeno estis forigita, mi pensas ke la demando de baibaibibi estas imagebla. Kaj cetere mi ankaŭ trovas la respondon de 'hebda999', ke la kaŭzo estas la temo, ne helpa ĉi-kaze, kaj mi esperas ke li malpravas.

mihxil (Voir le profil) 22 avril 2013 16:58:05

novatago:Jam ektrolikĝas tiu ĉi fadeno.
'ektrolikĝas'? Ĉu vi celas 'troliĝas'? Mi pensas ke baibaibibi troigas, kaj ke kristanismo ne havas tre specialian pozicion en ĉi tiu forumo. Tamen en reala vivo ne malofte ja estas aŭ estis tiel. Ekz. ankoraŭ estas tiel ke en diversaj landoj religiaj institucioj havas strangan esceptan pozicion. Do estas imageble ke iu supozas ke similaj aferoj okazas ankaŭ ĉi tie. Ne estas necese vidi absolute ĉion kiel troladon.

Retour au début