Kial vi eliminis mian fadenon pri la falseco de Jesuo kaj la evangelioj?
од baibaibibi, 11. април 2013.
Поруке: 33
Језик: Esperanto
baibaibibi (Погледати профил) 11. април 2013. 10.57.00
hebda999 (Погледати профил) 11. април 2013. 12.18.28
baibaibibi:Kial vi eliminis mian fadenon pri la falseco de Jesuo kaj la evangelioj?Skribu pri aliaj aferoj, tiam viaj mesaĝoj ne estos forigataj.
mihxil (Погледати профил) 18. април 2013. 17.00.32
hebda999: Skribu pri aliaj aferoj, tiam viaj mesaĝoj ne estos forigataj.Mi ne pensas ke la temo povu esti la kialo.
erinja (Погледати профил) 19. април 2013. 22.32.59
mihxil (Погледати профил) 21. април 2013. 07.34.43
erinja:Oni povas en la forumoj diskuti plej diversajn temojn. Sed se oni, ekzemple, uzas fivortojn, aŭ skribas malĝentile al aliaj uzantoj, kaj se sufiĉe da homoj plendos pri viaj mesaĝoj, administranto povus forigi vian fadenon.En tiu fadeno ankaŭ estis mesaĝoj kiuj ne estas tiaj, kiuj nun ankaŭ estas forigitaj.
Fivortojn mi entute ne legis, kaj malĝentilo apenaŭ, des malpli al aliaj uzantoj. Do 'sufiĉe da homoj' plendis, kaj mi scivolus do kiom estas 'sufiĉe da' kaj kiaj ekzakte estis ties argumentoj kaj ekzemploj por forigi la tutan fadenon kun pli ol 20 mesaĝoj.
Persone mi cetere apenaŭ partoprenis la fadenon, ĉar mi ne trovis ĝin tre interesa, kaj mi ja opinias ke baibaibibi emas skribi tro malnuance kaj iom tro provokeme. Sed mi ne tiel facile akceptus atencon de la libera parolo.
Aldona suspekto povus esti ke ankaŭ temis (ne tre positive) pri islamo, kaj ke ankaŭ tio povus esti kialo pli emi forigi la tuton.
erinja (Погледати профил) 22. април 2013. 14.48.45
baibaibibi (Погледати профил) 22. април 2013. 15.18.41
kial la kristanismo kaj aliaj religioj estas ne tuŝeblaj, sedne aliaj homaj institucioj?
novatago (Погледати профил) 22. април 2013. 16.30.45
baibaibibi:mi komprenas la kialojn, estis kelkaj mesaĝoj ne ĝentilaj, eble ankaŭ miaj. tamen mi pensas ke ne devus ekzisti "ne tuŝeblaj" temoj, aŭ superprotektataj organizoj, pro timo ofendi iun, aliel ni povus paroli pri nenio.Jam ektrolikĝas tiu ĉi fadeno.
kial la kristanismo kaj aliaj religioj estas ne tuŝeblaj, sedne aliaj homaj institucioj?
Ĝis, Novatago.
mihxil (Погледати профил) 22. април 2013. 16.53.07
erinja:Mi ne scias la detalojn pri tiu fadeno, do mi parolis pri ĝeneralaj aferoj.Tiuokaze vi eble ne estas la ĝusta persono respondi la demandon. La demando estis kial precize ĉi tiun fadenon estis forigita.
Se la temo mem 'La evangelioj estas falsaj. Jesuo estas falsa profeto', jam estas konsiderata instulta al tuta religia grupo, tiam mi farus al mi kelkajn zorgojn. Ĝi ŝajnus al mi precipe vidpunkto, do iom konvena en la fadenaro 'vidpunktoj'.
Ĉiuokaze ankaŭ mi ŝatus scii kial precize ĝuste ĉi tiu fadeno estis forigita, mi pensas ke la demando de baibaibibi estas imagebla. Kaj cetere mi ankaŭ trovas la respondon de 'hebda999', ke la kaŭzo estas la temo, ne helpa ĉi-kaze, kaj mi esperas ke li malpravas.
mihxil (Погледати профил) 22. април 2013. 16.58.05
novatago:Jam ektrolikĝas tiu ĉi fadeno.'ektrolikĝas'? Ĉu vi celas 'troliĝas'? Mi pensas ke baibaibibi troigas, kaj ke kristanismo ne havas tre specialian pozicion en ĉi tiu forumo. Tamen en reala vivo ne malofte ja estas aŭ estis tiel. Ekz. ankoraŭ estas tiel ke en diversaj landoj religiaj institucioj havas strangan esceptan pozicion. Do estas imageble ke iu supozas ke similaj aferoj okazas ankaŭ ĉi tie. Ne estas necese vidi absolute ĉion kiel troladon.