Mesaĝoj: 31
Lingvo: Esperanto
lobo_xx (Montri la profilon) 2013-aprilo-21 12:09:21
raffadalbo:... Sendube troveblas retgazetoj kiuj ne "aperas" ĉiutage, sed ĝisdatiĝas daŭre. Ekzemple: la ĉina "http://esperanto.china.org.cn/"....la plej aktualaj novaĵoj ĉe vikinovaĵoj jam aĝas pli ol 2 semajnoj, kaj aperas maximume 2 - 3 artikolojn monate. Do, kiel leganto ne indas viziti ĝin pli ol unu foje monate, kaj tiam la artikoloj estas ĉiu alia ol novaj. Ankaŭ mankas komenftunkcion - kiu mi taksas treege grava - mi kutime legas derstandard.at - aŭstria taggazeto reta - kaj la komentoj estas same interesaj ol la raportoj...
Tiel estas ankaŭ "http://eo.wikinews.org/".
Mi "revas" pri gazeto kiu raportas almenaŭ 10 artikolojn tage. La rubrikoj estus almenaŭ politiko, ekonomio kaj socio, kaj poste se ĝi havus pli da legantoj kaj troviĝus en pli sekura financa situacio, ankaŭ temoj el teĥniko (komputiloj, aŭtoj), scienco kaj nepre ekologio indus pripensi. Eble iam ankaŭ sporto, kulturo, junulaj temoj... Tiom multe da tagaj artikoloj estas bezonataj, ĉar ja ne ĉiuj ŝatas la samajn temojn - sekve: ju pli artikoloj estas publikataj tage, des pli granda estas la ŝanco, plenumi la atendojn de la legantoj - kaj pro tio esti "interesa gazeto".
Amike _^.^_ lobo
novatago (Montri la profilon) 2013-aprilo-21 19:37:21
lobo_xx:... ĉe vikinovaĵoj ... mankas komenftunkcion - kiu mi taksas treege gravaTio ne veras. Vikinovaĵoj ebligas komentojn. Post la novaĵa teksto kaj informo pri la fontoj, aperas kadreto, kiu montras tion ĉi: "Ĉu vi havas opinion pri la afero? Esprimu ĝin!" Tiu "Esprimu ĝin" estas ligilo, kiu kondukas al diskutopaĝo de novaĵo (kio en vikipedio estus la diskutopaĝo de artikolo). Tie oni rajtas esprimi sin. Tamen, ne estas uzata de legantoj aŭ estas preskaŭ ne uzata (tio, laŭ mi, strangas ĉar eblas komenti sennome, eble tiu ejo apenaŭ estas legata). Do, havi tiun eblon ne garantias komentadon de la uzantaro.
Pri via ideo, mi pensas ke estas bona ideo, kaj iel estas necesa. Tamen, sen fidindaj kunlaborantoj ne estas realigebla; ja komencebla, sed verŝajne fiaskonta.
Konsilo, kiun mi donas al vi, se vi vere intencas fari tion: Aperigu nekutimajn novaĵojn. Ne nepre nur tiajn, sed nepre almenaŭ tiajn novaĵojn. Ĉar novaĵoj legeblaj en tutnaciaj kaj internaciaj gazetoj ne havos grandan sukceson en Esperanta gazeto kaj la spertoj (legu tiun intervjon) de Flavio Revelo, parolas pri tio al ni.
Estas multaj kuriozaĵoj neniam sciigitaj kaj novaĵoj el Afriko, Azio, eĉ el Aŭstralio kaj Sudameriko. Ho! kaj koplodu aperigi ĉiusemajne intervjon, pli bone se ĝi ne temas ĉiam pri Esperantoparolanto.
Alia konsilo estas ke se vi havas malmultajn kunlaborantoj, ne intencu dekomence fari ĉiutagan gazeton aŭ se ĉiutage ĝi ĝisdatiĝos ne aperigu pli ol du novaĵoj.
Ĝis, Novatago.
lobo_xx (Montri la profilon) 2013-aprilo-21 20:03:03
novatago:Tio ne veras. Vikinovaĵoj ebligas komentojn. Post la novaĵa teksto kaj informo pri la fontoj, aperas kadreto, kiu montras tion ĉi: "Ĉu vi havas opinion pri la afero? Esprimu ĝin!" Tiu "Esprimu ĝin" estas ligilo, kiu kondukas al diskutopaĝo de novaĵo (kio en vikipedio estus la diskutopaĝo de artikolo). Tie oni rajtas esprimi sin. Tamen, ne estas uzata de legantoj aŭ estas preskaŭ ne uzata (tio, laŭ mi, strangas ĉar eblas komenti sennome, eble tiu ejo apenaŭ estas legata). Do, havi tiun eblon ne garantias komentadon de la uzantaro....jes, vi pravas - sed la diskutopaĝo ne funkcias kiel kutimaj komentfunkcioj; tial ĝi ne estas uzata ofte, mi pensas.
Mi kelkfoje aŭdis la argumenton, ke oni ne sukcesu kun la 'normalaj' novaĵoj - kaj la argumento ja estas iel logika: Se oni povas legi la novaĵojn en sia denaska lingvo, kial legu ilin en Eo?
Nun, eble same kiel oni legas esperantlingvajn librojn; kvankam ili verŝajne estas disponeblaj en la denaska lingvo, estas cetera sperto legi ilin en Eo, ĉu ne?
La problemo de ĝangalo ankaŭ povus esti, ke ili provis plenumi la redaktaj devoj mem - sed tiu estas malfacila tasko - multe pli ambicia ol uzi agentejajn novaĵojn. Eĉ la plejmultaj gazetoj aĉetas de agentejoj - ankaŭ al mi tion malplaĉas multege, ĉar la ĵurnalisma kvalito iel pli kaj pli malaperas. Sed kiel ni Esperantistoj haltigu tiun evoluon?
Dum la pasinta semajno, legante tiujn komentojn, mi opinias, ke la magiko estus la kunmetado de diversaj elementoj - la blogoj kaj memstare skribataj aferoj (vere sendependaj, specife esperantistaj, multflankaj vidpunktoj)... kune kun la agentejaj novaĵoj (rekte de agentejo aŭ, kiel robbkvasnak proponis, prenante ilin de naciaj gazetoj - kreante ian mondogazetospegulon).
Amike _^.^_
Altebrilas (Montri la profilon) 2013-aprilo-21 22:32:10
http://www.courrierinternational.com/depeches_over...
Altebrilas (Montri la profilon) 2013-aprilo-21 22:43:38
lobo_xx:Kara altebrilas,Kompreneble, pri ĉiu artikolo aparte decidas la ĉefredaktoro en la oportuna momento. Sed mi aludis pri la redakto-politiko de la gazeto: kiajn artikolojn ĝi taksas interesaj kaj mondskale signifaj? Ĉu eblas precizigi la kriteriojn?
...iel la ideo estigas pli kaj pli kompleksa.
Altebrilas:Eliras du demandoj: 1. Kiuj temoj interesas la esperantistoj? ... sed ĝenerale kiel decidi pri kiuj eventoj havas mondskalan signifon?Tiu, miaopinie, estus la tasko de la kontribuanta redaktoraro - kiu estus ju pli granda des pli bona.
Mi abonis al Time Magazine. Mi konstatis, ke la plejparto de la artikolojn ne interesas min, kiam temas ĉefe pri usonecaj aferoj, ĉar ili parolas pri homoj kiujn mi eĉ ne konas aŭ pri kies aktiveco oni ne kutime tiel interesiĝas en Francio. Mi konfesas, ke tio, kio plej interesas min en eksterlanda gazeto, estas scii pri kiel la aliaj popoloj vidas nin.
lobo_xx (Montri la profilon) 2013-aprilo-22 20:55:44
cspinola:Tio estas grava iniciato por la esperantujo.Kiu ajn uzado de l' Eo ja fakte estas kiel subteni ĝian disvastiĝon. Tial mi pensas, ke l' ekzisto de tiu gazeto ne nur kreas la rektan utilon por la legantoj, sed ankaŭ dissendas tre fortan signalon al ĉiuj (do, la entuta mondo) pri l' Esperanto!
cspinola:Certe okazos, ke iuj publikaĵoj aŭ vidpunktoj el la e-a retgazeto estus referitaj aŭ reportitaj en aliaj amasmedia citanta la e-a retgazeton.Eble jam la fondoiniciato troviĝus (almenaŭ iomete) en la medioj. Mi ja parolis kun tri malsamaj agentejoj - kaj iliaj reago estis eksterordinare pozitiva, preskaŭ surprize entuziasma! Ili donis al mi multajn bonegajn kaj helpajn konsilojn (certe ankaŭ ĉar ili volas vendi iliajn artikolojn...); tiu medio havus tre specifan kaj interesan marketopozicion...
...leviĝas nur la demando: Kiom da Esperantistoj legus ĝin???
ĝis _^.^_ lobo
lobo_xx (Montri la profilon) 2013-aprilo-22 21:29:27
Altebrilas:"Courrier international" estas franca revuo kiu ĉerpas artikolojn el la internacia gazetaro....dankon por tiu ligilo - tiu ja estus ebla koncepto ankaŭ por ni (kiel jam proponite en ĉi tiu fadeno, kaj pro tio montrante, ke ĝi funkciu.)
Altebrilas:Pli rekte demandite kial ĉiu el ili interesas vin?Ja, kio estas interesa? Bonega demando. Ĉio individuo havas siajn proprajn interesojn. Pro tio estas malfacile antaŭdefini ilin. Oni vidu eldonante la gazeton, kiuj temoj estas pli ŝatataj (kaj legataj). Tio estus iel pragmatika alproksimo.
Unu pli idealista alproksimo: Grava (kaj interesa) estus aĵoj, kiuj plej agordas al la bazaj valoroj. Por esperanta gazeto tiuj estu ekz.: Libereco, egaleco, neŭtraleco, detala vido al malmultoj, multflanka kultura vidmaniero, ktp.
Tie vidiĝas, ke ne nur la temoj mem (pragmatika vido), sed ankaŭ la maniero kiel trakti ilin (idealista vido), difinas la nivelon de intereso.
Amike _^.^_ lobo
Altebrilas (Montri la profilon) 2013-aprilo-24 07:49:49
lobo_xx:Ek de nun, oni povas vidi en la forumoj kiuj temoj plej interesas esperantistojn. Estas temoj, kiuj interesegas nur kelkajn, kiuj interŝanĝas multe da mesaĝoj, sed pli gravaj estas temoj kiuj interesas multe da kontribuantojn, eĉ se ili mallonge donas sian opinion. Ankaŭ la nombro da personoj kiuj legis la fadenon povas doni indikon.
Ja, kio estas interesa? Bonega demando. Ĉio individuo havas siajn proprajn interesojn. Pro tio estas malfacile antaŭdefini ilin. Oni vidu eldonante la gazeton, kiuj temoj estas pli ŝatataj (kaj legataj). Tio estus iel pragmatika alproksimo.
Unu pli idealista alproksimo: Grava (kaj interesa) estus aĵoj, kiuj plej agordas al la bazaj valoroj. Por esperanta gazeto tiuj estu ekz.: Libereco, egaleco, neŭtraleco, detala vido al malmultoj, multflanka kultura vidmaniero, ktp.
Tie vidiĝas, ke ne nur la temoj mem (pragmatika vido), sed ankaŭ la maniero kiel trakti ilin (idealista vido), difinas la nivelon de intereso.
Ne ekzaktas, ke plej estas interesaj la aferoj kiuj agordas al valoroj: fiagoj de diktatoroj estas ankaŭ gravaj, eĉ se ili malagordas, pro tio ke ili multe influas tiujn valorojn. Mi dirus "tio, kio akcelas aŭ bremsas la disvolviĝon de tiuj valoroj".
raffadalbo (Montri la profilon) 2013-aprilo-25 14:33:44
lobo_xx:Kiu ajn uzado de l' Eo ja fakte estas kiel subteni ĝian disvastiĝon. Tial mi pensas, ke l' ekzisto de tiu gazeto ne nur kreas la rektan utilon por la legantoj, sed ankaŭ dissendas tre fortan signalon al ĉiuj (do, la entuta mondo) pri l' Esperanto!+1
Ĉefe, la neesto de tia gazeto ŝajnas kiel nekompleteco en la Esperanto-mondo.
lobo_xx (Montri la profilon) 2013-aprilo-26 05:16:44
Altebrilas:Jes, prave - estus estinte pli bone diri 'temoj kiuj tuŝas la gravajn valorojn de homoj'. Fakte ja precipe tiuj aferoj, kiuj konfliktas (kaj ne agordas) kun oniaj valoroj multe estigas emocioj - do estas interesaj...
Ne ekzaktas, ke plej estas interesaj la aferoj kiuj agordas al valoroj: fiagoj de diktatoroj estas ankaŭ gravaj, eĉ se ili malagordas, pro tio ke ili multe influas tiujn valorojn. Mi dirus "tio, kio akcelas aŭ bremsas la disvolviĝon de tiuj valoroj".
amike _^.^_