Al la enhavo

Luphomoj (Ludo)

de MaartenSmit, 2013-aprilo-14

Mesaĝoj: 72

Lingvo: Esperanto

MaartenSmit (Montri la profilon) 2013-aprilo-14 15:09:47

'Luphomoj' (Weerwolven) estas Franca ludo por ok ĝis dudek ludantoj (kvankam pli ol dudek ankaŭ estas ludebla), komparebla kun la rusa ludo 'Mafia'. Kutine oni ludas Luphomojn en la vivo, sed ĉi tio estas la varianto por forumo.

La ludo ekzistas el unu gvidanto, kaj ie nombro da ludantoj. Ĉirkau kvarono de ludantoj estas 'luphomoj' kaj la resto estas kutimaj homoj.

La celo de la ludo estas supervivi kun via specio. En la ludo ni havas 'tagojn' kaj 'noktojn'. Dum la nokto, la luphomoj diskutas kaj mortigas unu el la homoj. Dum la tago, la homoj diskutas kaj provas trovi unu el la luphomoj, dum la luphomoj provas suspektigi kutimajn homojn. En la fino de la tago ĉiuj ludantoj voĉdonas kiun ili volas murdi, kaj la ludanto kun la plej granda nombro da voĉoj mortos.

Ĉar la homoj ne povas influiĝi per aliaj voĉoj, ĉiuj ludantoj devas voĉdoni per privata mesaĝo al la gvidanto. Dum la nokto la luphomoj ankaŭ povas diskuti per privata mesaĝo.

Kutime, aliaj specialaj karakteroj ekzistas, sed tio eble estas por post la unua ludo ridulo.gif

Mi esperas ke tio ekspliko estis klara, sed se vi ne komprenas, demandu!

Komentu se vi volus partopreni, mi estos la gvidanto por la unua ludo.

Dominiczka (Montri la profilon) 2013-aprilo-14 17:30:13

Mi konas tiun ludon kaj mi tre ŝatas ĝin. Mi volonte ludos ridulo.gif

MaartenSmit (Montri la profilon) 2013-aprilo-14 20:49:28

Dankon, sed ĉu vere estas unu persono kiu volas ludi? Ni bezonas almenaŭ sep ludantojn!
Mi promesas ke tia ĉi ludo estas tre amuza! ridulo.gif

JDnDorks (Montri la profilon) 2013-aprilo-14 20:53:12

Bone, mi ludos. Mi konas la ludo, kiel "Ĉu Vi Estas Luphomo?", sed mi neniam ludis.

Sahaquiel (Montri la profilon) 2013-aprilo-15 23:17:31

Ho! mi vidis ĉi-ludon en alia forumo (Hattrick), sed mi neniam ludis. Mi ŝatus ludi, kaj lerni la ludon.

johmue (Montri la profilon) 2013-aprilo-16 05:22:15

MaartenSmit:'Luphomoj' (Weerwolven) estas Franca ludo por ...
En Esperanto oni nomas tiun ludon "Homlupoj". Ĝi estas ege populara ludo en junularaj Eo-renkontiĝoj. Oni ĝin ludadas foje dum la tuta nokto. Foje ekzistas ĉambro, kiu dumnokte nomiĝas "Homlupejo" por ludadi ĝin.

MaartenSmit (Montri la profilon) 2013-aprilo-16 07:29:52

Ĉu vere? Ĝi estas amuzega! Mi neniam iris al Esperanto-renkontiĝoj, do mi ne sciis... A, mi serĉis kaj trovis la retpaĝon de Homlupo en Vikipedio. Mi devis serĉi antaŭ mi skribis tiu ĉi temo.

Tamen, mi pensas ke la forumludo estas tre diferenca. Por ekzemplo, en la vivludo oni povas vidi emociojn kaj ĉu homoj estas nervozaj. En la forumludo oni ne povas ĝin, kiu estas ĉar en la forumludo logiko kaj ŝanckalkulado estas pli gravaj. (Mi studas matematikon, do mi ŝatas logikon kaj ŝanckalkuladon ridulo.gif )

Mi ludis la vivludon pli ofte ol la forumludo, kaj mi ŝatas ilin ambaŭ.

le_chaz (Montri la profilon) 2013-aprilo-16 11:01:06

Se mi ne estus tro okupota dum la venontaj semajnoj, mi tuj aliĝus al la ludo. Mi neniam ludis forume, kaj ŝatus vidi kiel funkcias…

Yekrats (Montri la profilon) 2013-aprilo-16 13:57:48

Mi ĝojus partopreni! Mi ludis kelkajn tiajn ludojn ĉe Landa Kongreso en Usono. Ĝi ankaŭ funkcias bone en forumo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-aprilo-22 06:31:32

Ankaŭ mi volonte volas partopreni.

Reen al la supro