შეტყობინებები: 72
ენა: Esperanto
MaartenSmit (მომხმარებლის პროფილი) 14 აპრილი, 2013 15:09:47
La ludo ekzistas el unu gvidanto, kaj ie nombro da ludantoj. Ĉirkau kvarono de ludantoj estas 'luphomoj' kaj la resto estas kutimaj homoj.
La celo de la ludo estas supervivi kun via specio. En la ludo ni havas 'tagojn' kaj 'noktojn'. Dum la nokto, la luphomoj diskutas kaj mortigas unu el la homoj. Dum la tago, la homoj diskutas kaj provas trovi unu el la luphomoj, dum la luphomoj provas suspektigi kutimajn homojn. En la fino de la tago ĉiuj ludantoj voĉdonas kiun ili volas murdi, kaj la ludanto kun la plej granda nombro da voĉoj mortos.
Ĉar la homoj ne povas influiĝi per aliaj voĉoj, ĉiuj ludantoj devas voĉdoni per privata mesaĝo al la gvidanto. Dum la nokto la luphomoj ankaŭ povas diskuti per privata mesaĝo.
Kutime, aliaj specialaj karakteroj ekzistas, sed tio eble estas por post la unua ludo
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Mi esperas ke tio ekspliko estis klara, sed se vi ne komprenas, demandu!
Komentu se vi volus partopreni, mi estos la gvidanto por la unua ludo.
Dominiczka (მომხმარებლის პროფილი) 14 აპრილი, 2013 17:30:13
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
MaartenSmit (მომხმარებლის პროფილი) 14 აპრილი, 2013 20:49:28
Mi promesas ke tia ĉi ludo estas tre amuza!
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
JDnDorks (მომხმარებლის პროფილი) 14 აპრილი, 2013 20:53:12
Sahaquiel (მომხმარებლის პროფილი) 15 აპრილი, 2013 23:17:31
johmue (მომხმარებლის პროფილი) 16 აპრილი, 2013 05:22:15
MaartenSmit:'Luphomoj' (Weerwolven) estas Franca ludo por ...En Esperanto oni nomas tiun ludon "Homlupoj". Ĝi estas ege populara ludo en junularaj Eo-renkontiĝoj. Oni ĝin ludadas foje dum la tuta nokto. Foje ekzistas ĉambro, kiu dumnokte nomiĝas "Homlupejo" por ludadi ĝin.
MaartenSmit (მომხმარებლის პროფილი) 16 აპრილი, 2013 07:29:52
Tamen, mi pensas ke la forumludo estas tre diferenca. Por ekzemplo, en la vivludo oni povas vidi emociojn kaj ĉu homoj estas nervozaj. En la forumludo oni ne povas ĝin, kiu estas ĉar en la forumludo logiko kaj ŝanckalkulado estas pli gravaj. (Mi studas matematikon, do mi ŝatas logikon kaj ŝanckalkuladon
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Mi ludis la vivludon pli ofte ol la forumludo, kaj mi ŝatas ilin ambaŭ.
le_chaz (მომხმარებლის პროფილი) 16 აპრილი, 2013 11:01:06
Yekrats (მომხმარებლის პროფილი) 16 აპრილი, 2013 13:57:48
ratkaptisto (მომხმარებლის პროფილი) 22 აპრილი, 2013 06:31:32