본문으로

Luphomoj (Ludo)

글쓴이: MaartenSmit, 2013년 4월 14일

글: 72

언어: Esperanto

Yekrats (프로필 보기) 2013년 4월 23일 오후 12:45:30

Kiom da ludantoj ni havas nun?

Notu: Mi forte suspektas ke Ratkaptisto estas la homlupo. ridego.gif

fajrkapo (프로필 보기) 2013년 4월 23일 오후 2:30:25

Mi ankaŭ ŝatus ludi, kvankam mi ne tre komprenis la regulojn, sed mi relegos.

MaartenSmit (프로필 보기) 2013년 4월 24일 오후 2:10:07

Mi pensas ke ni nun havas sufiĉe da ludantoj. Mi sendos privatajn mesaĝojn al la sep ludantoj.

Ni havas du homlupojn, kaj kvin normalajn homojn.

Kiam ĉiuj ludantoj scios ĉu ili estas homlupon aŭ homon, ni ekludos ridulo.gif

MaartenSmit (프로필 보기) 2013년 4월 24일 오후 2:39:03

Mi sendis la mesaĝojn. La ludo startas nun!

___________________________________________

Estas nokto en la vilaĝo. Jam longe pendas malvarma atmosfero ĉe la vilaĝanoj, sed neniu povas ekzakte diri kio ĝi estas...

Ĉiuj la vilaĝanoj pace dormas. Sed ĉi tiu nokto estas diferenca. La luno estas plena, kaj je la tria horo en la nokto, du obskuraj siluetoj ekstaras kaj ekpromenas per la stratoj de la vilaĝo.

La vilaĝanoj ne scias la danĝero. Ĝi eble estos fatala...

JDnDorks (프로필 보기) 2013년 4월 24일 오후 2:54:20

Hura!

Do, ĉu la luphomoj devas elekti vilaĝanon nun por mortigi, aŭ ĉu neludanta rolulo (NLR!) mortos kaj la vilaĝano elektos homon por linĉi?

MaartenSmit (프로필 보기) 2013년 4월 24일 오후 4:34:58

Unue, la homlupoj devas mortigi iun. Poste la civitanoj voĉdonas.

Yekrats (프로필 보기) 2013년 4월 24일 오후 6:19:41

MaartenSmit:Unue, la homlupoj devas mortigi iun. Poste la civitanoj voĉdonas.
Nu, ĉu la vilaĝanoj agas unue? Se la lupo agas unue, unu el la vilaĝanoj ne ludus!

Ankaŭ laŭtipe en ludo kun sep ludantoj, ofta rolularo inkluzivas nur 1 LUPON! (Unu lupo inter 7 ludantoj estas tre egala ludo. Vidu statistikojn: http://www.eblong.com/zarf/werewolf-stats.html )

Ankaŭ, unu el la vilaĝanoj estas Uzu 2 lupojn en grandajn ludojn kun pli ol 11 ludantoj. Alia ofta rolo estas la klarvidul(in)o. Vidu regularon: http://eo.wikipedia.org/wiki/Homlupa_ludo

Finfine, kaj eble plej grave, mi estas unu el la 5 vilaĝanoj!

fajrkapo (프로필 보기) 2013년 4월 24일 오후 6:35:26

Ankaŭ mi estas unu el la 5 vilaĝanoj, kaj kio?, kion vi volas diri Yekrats?

MaartenSmit (프로필 보기) 2013년 4월 24일 오후 7:10:59

Hm, ĝi estas tre interesa. Kutime, kiam mi ludas kun amikoj, ni ludas kun du lupoj, sed ni havas specialajn karakterojn, kiu estas avantaĝa por la homoj.

Unu el la ludantoj mesaĝis al mi ke li ne povas ludi, ĉar li estas tro okupata.

Mi faros novan dividado (kun nur unu lupo), kaj mesaĝos vin por la nova ludo.

La ses ludantoj estas:

Dominiczka
JDnDorks
Sahaquiel
Yekrats
ratkaptisto
fajrkapo

Yekrats (프로필 보기) 2013년 4월 24일 오후 7:23:03

Jes, tiaj specialaj roloj helpas la homojn. Tamen ludo inter 5 homoj kontraŭ 2 lupoj estas neegala.

다시 위로