去目錄頁

Luphomoj (Ludo)

MaartenSmit, 2013年4月14日

讯息: 72

语言: Esperanto

Yekrats (显示个人资料) 2013年4月24日下午7:25:42

Bone, mi denove estas homo. Kiel fartas ĉiuj?

MaartenSmit (显示个人资料) 2013年4月24日下午7:31:32

Do, mi pensas ke vi pravas. Unue vi devas linĉi iun, kaj poste la lupo povas formanĝi iun. Vi povas diskuti en la fadeno, kaj kiam mi pensas ke vi estas pretaj diskuti, mi demandos ke vi voĉdonu.

Bonan ŝancon al ĉiuj!

JDnDorks (显示个人资料) 2013年4月24日下午7:49:36

Nu, mi komencas ĉi tion.

Mi voĉdonas, ke Yekrats estas homlupo (aŭ luphomo aŭ homursporko). Li parolas tro multe. Mi pensas, ke ĝi provas konfuzi nin.

Yekrats (显示个人资料) 2013年4月24日下午8:25:32

JDnDorks:Nu, mi komencas ĉi tion.

Mi voĉdonas, ke Yekrats estas homlupo (aŭ luphomo aŭ homursporko). Li parolas tro multe. Mi pensas, ke ĝi provas konfuzi nin.
Mi nur afiŝis duope (inkluzivante ĉi tiun mesaĝon nun) ekde la oficiala komenco de la ludo! Verŝajne vi konfuziĝas tre facile! La ludantoj devas interparoli por malkovri la lupon.

Do tiel mi voĉdonas [JDnDorks].

JDnDorks (显示个人资料) 2013年4月24日下午9:12:21

Jes, mi scias, ke mi ne scias kiu estas lupo. Mi ne havas informaĵon por konjekti. Mi ne povas aŭdi la spiradon aŭ la movadon de la lupo. Do, mi akuzas iun blinde. malgajo.gif

juanfran87 (显示个人资料) 2013年4月24日下午11:57:34

Mi ŝatus ludi. En hispanio tiu ludo nomiĝas hom-lupo de Castronegro. Sed ŝajnas ke vi jam ekludis... Se vi ludus denove parolu kun mi.

Sahaquiel (显示个人资料) 2013年4月25日上午2:23:02

Kion ni povas fari? Ĉu ni povas serĉi la homlupon aŭ nur voĉdoni? Tiaokaze mi voĉdonas al Dominiczka, ĉar mi ne vidas Dominiczkan de longe.

JDnDorks (显示个人资料) 2013年4月25日上午4:18:37

Sahaquiel:Kion ni povas fari? Ĉu ni povas serĉi la homlupon aŭ nur voĉdoni? Tiaokaze mi voĉdonas al Dominiczka, ĉar mi ne vidas Dominiczkan de longe.
Ni nur decidas (kaj samopinias pri) kiun estas la lupo. Kiel ni decidas tion, ne estas limita (sed estas plejparte konjektado).

Ankaŭ, vi pravas. Dominicza ja estas silenta. Eble tiu estas la homlupo.

Yekrats (显示个人资料) 2013年4月30日下午1:49:40

La konversacio (kaj ludo) verŝajne staŭlis. Por ĉi tia ludo funkcias, ĉiu ludanto fojfoje diskutu. Ĉu eble ne ĉiuj ludantoj komprenas la regularon?
  • Ĉu eble la ludo-administranto povas sendi mesaĝon al la neafiŝigantaj ludantoj?
  • Kiam estas la linĉo?

JDnDorks (显示个人资料) 2013年4月30日下午2:39:06

Estas konata, ke forumludoj tre facile formortas. malgajo.gif

回到上端