Към съдържанието

Luphomoj (Ludo)

от MaartenSmit, 14 април 2013

Съобщения: 72

Език: Esperanto

Dominiczka (Покажи профила) 30 април 2013, 16:43:39

Sahaquiel:Kion ni povas fari? Ĉu ni povas serĉi la homlupon aŭ nur voĉdoni? Tiaokaze mi voĉdonas al Dominiczka, ĉar mi ne vidas Dominiczkan de longe.
Haha, bone, bone, vi voĉdonu! ridego.gif Mi estis silenta kaj mi pensis, ke vi ĉiuj forgesis min! Sed mi ne estas luphomo.

MaartenSmit (Покажи профила) 30 април 2013, 22:33:24

Mi volis atendi ĝis ĉiuj afiŝis ion, sed du ludantoj ne reagas. Ili ankaŭ ne sendis ajn iojn mesaĝojn. Mi sendos plia mesaĝon, kaj se ili ne ankoraŭ ne reagos, ni linĉos unu da ili.

Sahaquiel (Покажи профила) 03 май 2013, 17:16:00

Ilin linĉu ni!!!
Saaaanggoooon!!!!

JDnDorks (Покажи профила) 03 май 2013, 18:52:10

Sahaquiel:Ilin linĉu ni!!!
Saaaanggoooon!!!!
Ĉu vi ĵus hojlis "sangooooon"? ridulo.gif

MaartenSmit (Покажи профила) 04 май 2013, 10:44:53

Fajrkapo sendis mesaĝon al mi en kiu li diris ke li volis partopreni, sed li ne sciis kion li devis diri en la fadeno.

Ratkaptisto ne reagis.

Mi pensas ke nun vi povas voĉdoni per privata mesaĝo. Ne voĉdonu ĉi tie, ĉar estas tre grava ke la voĉoj ne influos la aliajn.

Yekrats (Покажи профила) 06 май 2013, 14:27:08

Nu, en la ne-foruma versio de la ludo, oni voĉdonas publike. Unu el la solaj metodoj de detektado de lupo estas analizi la voĉdonadajn kutimojn. Do, mi preferus tian ludon ĉi tie.

Malgraŭ aliaj ludantoj, mi voĉdonas publike. Mi ŝanĝas mian voĉdonon al [Fajrkapo], ĉar - mi demandas min mem kial oni timus partopreni en la fadeno? Afiŝu ion ajn!

Sahaquiel (Покажи профила) 06 май 2013, 23:12:39

Yekrats:Nu, en la ne-foruma versio de la ludo, oni voĉdonas publike. Unu el la solaj metodoj de detektado de lupo estas analizi la voĉdonadajn kutimojn. Do, mi preferus tian ludon ĉi tie.

Malgraŭ aliaj ludantoj, mi voĉdonas publike. Mi ŝanĝas mian voĉdonon al [Fajrkapo], ĉar - mi demandas min mem kial oni timus partopreni en la fadeno? Afiŝu ion ajn!
Nu, mi voĉdonis private. Sed nun mi diras ke mi voĉdonis same kiel vi.

JDnDorks (Покажи профила) 08 май 2013, 21:38:44

Mi samopinias kun Yekrats, kaj voĉdonas kontraŭ Fajrkapo.

Pardonu min, ke mi estas iom malfrua.

MaartenSmit (Покажи профила) 09 май 2013, 10:51:23

Bonvolu, ankaŭ se vi volas voĉdoni publike, sendu al mi privatan mesaĝon, ĉar tiam estus pli facila por mi nombri la voĉojn. Mi ankoraŭ ricevis nur du voĉojn, kaj mi ne oficiale nombros la voĉojn en la fadeno.

Sahaquiel (Покажи профила) 11 май 2013, 03:13:16

Mi sendis la voĉdonon private kaj publike. Al kiu vi voĉdonis?

Обратно нагоре