Więcej

Luphomoj (Ludo)

od MaartenSmit, 14 kwietnia 2013

Wpisy: 72

Język: Esperanto

JDnDorks (Pokaż profil) 22 maja 2013, 14:35:38

Sahaquiel:Ĉu vi estas nur 11-jara shoko.gif
Mi ne sciis kio estis Applejack. Vi sentigas min maljuna malgajo.gif
Jes. Surprizis min ankaŭ. Mi provis lerni Esperanton, kiam mi estis 11-jara, sed mi ne tiam havis la Interreton. Mi povis diri "Mi ŝatas manĝi pomojn", sed nenion plu. ridulo.gif

Mi ne scias, kial mi konas Applejack. Mi sentas min stranga. malgajo.gif

MaartenSmit (Pokaż profil) 22 maja 2013, 21:13:17

Nur Dominiczka ankoraŭ ne voĉdonis. Ĉu vi povas sendi al mi mesaĝon tiel ke ni povos dormi? ridulo.gif

Dominiczka (Pokaż profil) 24 maja 2013, 16:55:03

Mi voĉdonas al Sahaquiel

Se vi ĉiuj min mortigos... shoko.gif Ne estos por vi bone shoko.gif

MaartenSmit (Pokaż profil) 26 maja 2013, 21:36:03

Vi ĉiuj mortigis Dominiczkan, sed ankaŭ ŝi ne estis la lupo! Do, tri ludantoj resti... La lupo povas mortigi iun. Mi pensas ke li jam venkis, sed ni povas fini la ludon por kompleteco ridulo.gif

Sahaquiel (Pokaż profil) 27 maja 2013, 06:07:41

MaartenSmit:Vi ĉiuj mortigis Dominiczkan, sed ankaŭ ŝi ne estis la lupo! Do, tri ludantoj resti... La lupo povas mortigi iun. Mi pensas ke li ankoraŭ venkis, sed ni povas fini la ludon por kompleteco ridulo.gif
Mi opinias ke li jam venkis. Li mortigos iun, kaj estos nur du ludantoj: La lupo kaj unu homo. Kaj ni jam scios kiu estis la luphomo malgajo.gif

Mi opinias ke la luphomo estas JDnDorks, tro malfrue malgajo.gif

JDnDorks (Pokaż profil) 28 maja 2013, 05:21:23

Nu, mi supozas, ke mi mortigos Sahaquiel. La ludo estis bona.

MaartenSmit (Pokaż profil) 28 maja 2013, 08:22:36

Bone, mi pensas ke ĉiuj nun komprenas ke JDnDorks venkis. Yekrats estas sola, do li ne povas mortigi lin. Tiam, en la nokte, JDnDorks povos mortigi Yekrats, kaj li estos la sola vivanta ludanto.

Gratulon al JDnDorks!

Nun ni povas komenci novan ludon, sed mi nun volas ludi, anstataŭ esti gvidanto. Eble alia homo kiu scias la ludon povas gvidi?

Yekrats (Pokaż profil) 29 maja 2013, 12:23:15

MaartenSmit:Bone, mi pensas ke ĉiuj nun komprenas ke JDnDorks venkis. Yekrats estas sola, do li ne povas mortigi lin. Tiam, en la nokte, JDnDorks povos mortigi Yekrats, kaj li estos la sola vivanta ludanto.

Gratulon al JDnDorks!

Nun ni povas komenci novan ludon, sed mi nun volas ludi, anstataŭ esti gvidanto. Eble alia homo kiu scias la ludon povas gvidi?
Mi volus esti gvidanto. Mi administris kelkajn ludojn de Luphomoj en la forumoj de BoardGameGeek. Ĉu estus plaĉa?

MaartenSmit (Pokaż profil) 29 maja 2013, 13:05:01

Jes, dankon. Nun ni devas atendi ĝis ni havos sufiĉan nombron da novaj ludantoj por nova ludo.

fizikisto (Pokaż profil) 29 maja 2013, 14:07:13

Mi volente kunludos!

Cetere, jam antaŭ kelkaj jaroj mi ludis ĉi tiun ludon ĉi-forume. Vidu http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=5....

Wróć do góry