Späť na obsah

Grupigi la laninidajn lingvojn

od codesito, 17. apríla 2013

Príspevky: 17

Jazyk: Esperanto

codesito (Zobraziť profil) 1. mája 2013 5:28:16

fajrkapo:
codesito: Vi eraras, la kataluna estas iberia lingvo, neniel hispana, ĉar ili neas esti hispanoj, do ne insultu ilin.
Kiu diris ke la valencia ne estas kataluna dialekto? Laŭ mi, ĉiuj lingvoj kiujn mi grupigis en la sama grupo estas, pli aŭ malpli, dialektoj de sama lingvo.
Jes, iuj neas sian hispanecon, sed hodiaŭe ili ĉiuj estas ankoraŭ hispanaj.

En la unua grupo estas la hispana, portugala kaj galega. Neniu estas dialekto el neniu, ili ĉiuj estas propraj lingvoj. Eble ja estis la malnova unuigita galega-portugala (galaico-portugués),antaŭe, sed ne nun.
Ĉiuj latinidaj lingvoj estas dialektoj de sama lingvo, rilate al la portugala kaj la hispana, ĉiuj lingvistoj grupigas ilin kune, konsultu enciklopediojn, ktp. Mi ankaŭ studis ambaŭ lingvojn kaj konkludis ke ili estas dialektoj de sama lingvo. Oni diras ke la portugaloj komprenas la hispanojn sed ne inverse. Sed la fakto ke multaj portugalaj prononcoj sonas strange al multaj hispanoj ne faras ilin malsamaj lingvoj, ofte okazas ke malsamaj prononcoj de ekz. la angla ne komprenas unu la alian, ĉar kio validas estas gramatiko, verbfarado, vortaro... ne prononcado.

La kastilia estas la komuna oficiala lingvo en la tuta hispanio, ne la kataluna aŭ la asturiana, tial oni nomas ĝin ankaŭ hispana.

codesito (Zobraziť profil) 16. mája 2013 10:10:47

raffadalbo:
codesito:
jen reordigo de la grupoj:
-hispana, portugala, galega, asturia, leona, judhispana(ladino)
-kataluna, valencia, okcitana, gaskona
-franca, arpitana
-itala, romanĉa
-rumana
Oni devas nepre aldoni la sardan lingvon, kiu estas tre aparta lingvo ene de la latinida lingvaro (ekzemple ĝi estas la sola kiu prenis la artikolon de la latina vorto "ipse" kaj ne de "ille" ).

Mi opinias ke ankaŭ la distingo inter lingvoj kaj dialektoj gravas kaj malfacilas.
Ekzemple: ĉu estas la valencia vera lingvo aŭ nur dialekto de la kataluna?

En Italujo la friula estas simila al la romanĉa (pli ol al la itala). La tradicia parolado en Romo aŭ en Bolonjo estas sufiĉe simila al la itala, por voki ĝin dialekto. Sed en Venecio aŭ en Sicilio la malsameco estas multe pli grava, do verŝajne la veneciana kaj la siciliana estas veraj lingvoj.

Ankaŭ la arumana lingvo, parolata en etaj partoj de Grecio, Albanio, Makedonio, povas esti dialekto de la rumana aŭ vera lingvo.
Dankon pro via partopreno, kun via alporto mi pensas ke la temo estas pli malpli fermita.

Mi faras nun reordigon de la grupoj laŭ viaj indikoj:

-hispana, portugala, galega, asturia, leona, judhispana(ladino)

-kataluna, valencia, okcitana, gaskona

-franca, arpitana

-sarda

-veneciana

-friula, romanĉa

-itala, roma, bolonja

-siciliana

-rumana, arumana

Mi petas ke vi aŭ alia korektu mian reordigon de la grupoj.

agarrido18 (Zobraziť profil) 16. mája 2013 14:15:37

Mia denaska lingvo estas Filipina kaj Angla, sed mi afiŝas pri la Filipina:

Laŭ la simileco de vortoj (certe estas multaj vortoj, kiuj estas similaj inter jenaj lingvoj):

>Filipina (specife Tagaloga)
>Hispana
>Esperanto
>Angla

Filipina, tamen, havas malgrandajn similojn kun hispana ĉar Hispanujo koloniigis Filipinoj dum 333 jaroj ĝis la jaro 1898, do estas multaj hispanaj vortoj aldoniĝis en la filipinan vortprovizon, sed transliterumiĝis laŭ la filipina sistemo. (Pro tial ekzistas multaj filipinaj vortoj, kiuj estas similaj (eĉ samaj) kun tiuj en ankaŭ Esperanto, kiu havas radikojn el hispana.)

Kun angla: Ankaŭ Usono koloniigis Filipinaj, do aldoniĝis multaj anglaj vortoj, ankaŭ kiuj transliterumiĝis laŭ la filipina sistemo.)

Estas konsiderinda simileco inter jenaj lingvoj:

>Filipina (specife Tagaloga)
>Bahasa Malaysia
>Bahasa Indonesia

Tiuj estas aŭstroneziaj lingvoj, kaj do nature havas similojn, sen la fremdaj influoj.

(Nur laŭ la vortoj kiuj aperas en la vortprovizoj de tiuj lingvoj, sed eble ekzistas aliaj similecoj, mi ne scias tamen ridego.gif )

--
>Tagaloga
>kaj la aliaj 80 dialektoj en la Filipinoj
Kompreneble.

codesito (Zobraziť profil) 16. mája 2013 17:13:09

Ĉu la parolantoj de malsamaj indoneziaj lingvoj komprenas unu la alian? Ĉu vi komprenas la indonezian?

Kiuj lingvoj interesas al la filipinoj pli? Ĉu La ĉina, la indonezia, la hispana, la araba...?

agarrido18 (Zobraziť profil) 16. mája 2013 17:51:59

codesito:Ĉu la parolantoj de malsamaj indoneziaj lingvoj komprenas unu la alian? Ĉu vi komprenas la indonezian?

Kiuj lingvoj interesas al la filipinoj pli? Ĉu La ĉina, la indonezia, la hispana, la araba...?
Ne, mi ne povas kompreni la indonezian, nur filipinan el aŭstroneziaj lingvoj, sed se oni provas observi alineojn, kiuj estas skribataj en la aŭstroneziaj lingvoj, oni povas vidi, ke ekzistas similaj kaj eĉ samaj vortoj aŭ vortfaradoj, kiuj eble signifas simile aŭ same.

Kreskas nombro de filipinanoj, kiuj interesiĝas kun la japana kaj korea lingvoj, pro la influo de japanaj animeoj kaj koreaj televidaj filmoj. Estas ankaŭ filipinanoj kiuj interesiĝas studi lingvojn kiel hispanan, araban (ĉar personoj elmigras al arabaj landoj por labori), kaj ĉinan (ĉar loĝas multaj ĉinanoj ĉi tie). Ekzistas maldense poliglotoj ĉi tie.

-
En la Filipinoj ekzistas ankaŭ unu dialekto, kiu baziĝas de hispana lingvo, (fakte hispana kreolo) kiu konsistas hispanajn vortojn sed uzas aŭstronezian gramatikon. Tiu nomiĝas 'Chavacano' aŭ "Ĉavakano", transliterumita.

codesito (Zobraziť profil) 16. mája 2013 20:15:49

agarrido18:

Kiu lingvo estas pli parolata en la Filipinoj, la filipina, la angla...?
Ĉu la filipinanoj tute ne studas la indonezian?

robbkvasnak (Zobraziť profil) 16. mája 2013 21:22:55

La haitia (ili mem nomas ĝin Kreyol - do krejola) ankaŭ naskiĝis el la franca kaj okcidentafrikaj lingvoj sed la franca daŭre influas ĝin ege ĉar kvazaŭ ĉiuj edukata haitiano ankaŭ scipovas la francan kaj ili bazas siajn leĝojn sur napoleana kodo.

Nahor