目次へ

Kiu estas la malfacila parto en la lingvo esperanta

irfan2013,2013年4月19日の

メッセージ: 31

言語: Esperanto

Francestral (プロフィールを表示) 2013年6月21日 15:53:32

Nu, Altebrilas uzis la sepuman nombrosistemon. ridego.gif
24 = 2*7 + 4 = 3*6

HaleBopp (プロフィールを表示) 2013年6月21日 16:11:49

x1004 (プロフィールを表示) 2013年6月21日 16:14:40

Hej, ne moku pri simpla eraro, kiun ĉiu povas fari! Mi mem faras multajn, ne, multegajn erarojn kaj vivas, do la homa cerbo ne estas komputilo.

yyaann (プロフィールを表示) 2013年6月21日 19:13:51

Ili ne mokas, ili amikmokas. okulumo.gif
Cetere, malgraŭ la sufiĉe persona aliro al la obligado, la elmontrado pri korelativoj restas tre konvinka kaj, miaopinie, prava.

robbkvasnak (プロフィールを表示) 2013年6月21日 20:55:13

Kion signifas "ĵusta"? Mi ne trovis ĝin.

jchthys (プロフィールを表示) 2013年6月21日 21:05:18

thiendnguyen:por mi ĝi estas korelativoj lango.gif
Unue, jes. Sed studu, kaj eke ili tre facilos!

x1004 (プロフィールを表示) 2013年6月23日 15:39:27

robbkvasnak:Kion signifas "ĵusta"? Mi ne trovis ĝin.
Ne estas juste paroli ĵuste... :/

Altebrilas (プロフィールを表示) 2013年6月25日 0:42:00

Francestral:Nu, Altebrilas uzis la sepuman nombrosistemon. ridego.gif
24 = 2*7 + 4 = 3*6
La afero estas korektita (almenaŭ mi esperas, ĉar estos baldaŭ la tria nokte...). Mi denove uzas la dekuman. okulumo.gif

Dankon pro viaj atentigoj.

eric_vandenburg (プロフィールを表示) 2013年6月25日 12:25:46

thiendnguyen:por mi ĝi estas korelativoj lango.gif
Konsentite. La tabelvortoj estas mire malfacilaj por mi memori. La ideo certe estas genia kaj estas tre logika, vortgrupa metodo. Tamen la vortoj mem aspektas tiom similaj, unu al aliaj, ke nur tre lante mi povus lerni ilin parkere.

Mi trovis ĉi tiun paĝon, kiu enhavas iuj ekzercajn kartojn, (ekzercokartojn? angla: 'flashcards' ) kiuj helpis (al?) min:

http://en.lernu.net/lernado/vortoj/vortlernado/lis...

Plue, la prononco de: "Ruĝsciuro" estas malfacila por mi . Pro la duoblajn 'rrr' sonojn plus la komplikan 'sci' sonon. Ĝena! (Domaĝe. Mi tute ŝatas la sciurojn, aliokaze.)

fajrkapo (プロフィールを表示) 2013年6月25日 12:32:18

eric_vandenburg:
thiendnguyen:por mi ĝi estas korelativoj lango.gif
Konsentite. La tabelvortoj estas mire malfacilaj por mi memori. La ideo certe estas genia kaj estas tre logika, vortgrupa metodo. Tamen la vortoj mem aspektas tiom similaj, unu al aliaj, ke nur tre lante mi povus lerni ilin parkere.

Plue, la prononco de: "Ruĝsciuro" estas malfacila por mi . Pro la duoblajn 'rrr' sonojn plus la komplikan 'sci' sonon. Ĝena! (Domaĝe. Mi tute ŝatas la sciurojn, aliokaze.)
Vi devas praktiki ĝis ilia parkerado. Kaj aligi -am por tempo, -el por maniero, ktp.

Kaj diru "ruĝa sciuro" anstataŭ ĉion kune, se estas malfacile por vi, ridulo.gif

先頭にもどる