Mergi la conținut

Aĵoj en la Akvoparko

de Simon Pure, 22 aprilie 2013

Contribuții/Mesaje: 3

Limbă: Esperanto

Simon Pure (Arată profil) 22 aprilie 2013, 10:40:29

Unue, kiam mi diris akvoparko ĉu vi komprenas ke mi volas signifi ludejon kie infanoj (kaj plenaĝuloj) ludas en naĝbaseno(j)? Sed ili estas pli ol naĝbaseno. Ĉu akvoludejo estas pli bona priskribo?

Due, tiuj akvoparkoj kelkfoje havas ion ke oni povas subiri ofte tordas kaj turnas antaŭ ol plaŭdas en naĝbasenon. Kio oni nomas ilin?

Dankon.

JDnDorks (Arată profil) 22 aprilie 2013, 19:17:18

Simon Pure:Unue, kiam mi diris akvoparko ĉu vi komprenas ke mi volas signifi ludejon kie infanoj (kaj plenaĝuloj) ludas en naĝbaseno(j)? Sed ili estas pli ol naĝbaseno. Ĉu akvoludejo estas pli bona priskribo?

Due, tiuj akvoparkoj kelkfoje havas ion ke oni povas subiri ofte tordas kaj turnas antaŭ ol plaŭdas en naĝbasenon. Kio oni nomas ilin?

Dankon.
Mi ne estas eksperto, sed jen miaj opinioj.

Mi komprenas la vorton "akvoparko", ĉar ĝi estas simila je la angla vorto, sed mi pensas, ke la vorto "akvoludejo" estas pli priskriba, do pli bona.

Por la "io", mi almontras al http://en.lernu.net/lernado/vortoj/bildvortaro/84..... La aĵo tie (ĉe 12) estas "tobogano" aŭ "deglitejo", do mi sugestias la vortojn "akvotobogano" aŭ "akvodeglitejo".

Simon Pure (Arată profil) 22 aprilie 2013, 20:14:47

JDnDorks:Por la "io", mi almontras al http://en.lernu.net/lernado/vortoj/bildvortaro/84..... La aĵo tie (ĉe 12) estas "tobogano" aŭ "deglitejo", do mi sugestias la vortojn "akvotobogano" aŭ "akvodeglitejo".
Multe da dankoj. Mi rigardis la bildvortaron ofte sed ne memoris tion. Serĉo en la Tekstaro trovis akvotoboganon. Bone.

Înapoi mai sus