לתוכן העניינים

Por aŭ ol kun tro

של Roberto12, 24 באפריל 2013

הודעות: 18

שפה: Esperanto

Roberto12 (הצגת פרופיל) 24 באפריל 2013, 09:26:37

Laŭ ReVo, oni povas diri ke io estas tro ia por ke io alia, aŭ ke ĝi estas tro ia ol ke io alia (ekz. elefantoj estas tro pezaj por/ol ke ili povu flugi). Mi scivolas tiun kiun vi preferas uzi.

Mi mem preferas "ol", ĉar en ĉi tia frazo, oni komparas aferojn, kaj "por" estas malpli preciza. Kaj, se la frazo enhavas i-vorton post la "por", ĝi povas esti dusenca.

fajrkapo (הצגת פרופיל) 24 באפריל 2013, 09:46:30

Roberto12:Laŭ ReVo, oni povas diri ke io estas tro ia por ke io alia, aŭ ke ĝi estas tro ia ol ke io alia (ekz. elefantoj estas tro pezaj por/ol ke ili povu flugi). Mi scivolas tiun kiun vi preferas uzi.

Mi mem preferas "ol", ĉar en ĉi tia frazo, oni komparas aferojn, kaj "por" estas malpli preciza. Kaj, se la frazo enhavas i-vorton post la "por", ĝi povas esti dusenca.
En ĉi frazo ne estas komparo sed priskribo, oni diras ke elefanto estas tro peza por povi flugi, ne komparas ĝian pezon kun alia pezo, sed ke ĝia pezo malpermesas ĝin flugi, ĝia pezo ne estas utila por flugi, ĉar ĝi estas troa. Do, mi elektus por-on

Roberto12 (הצגת פרופיל) 24 באפריל 2013, 15:30:36

(Ŝajnas al mi ke ĝi estas iom komparo, ĉar oni diras ke elefantoj estas pli pezaj ol la limo por flugo. Sed ĉi tio ne gravas.)

Jen ekzemplo de dusenco pro uzi "por" anstataŭ "ol" kun "tro":

Toki-pona estas tro simpla por esti utila

Unu senco estas ke la simplo de TP estas tiom, ke ĝi ne estas utila. La alia senco estas ke TP estas tro simpla tiel lingvo, kaj ke pro ĉi tio, ĝi estas utila.

Se oni uzas "ol", t.e.

Toki-pona estas tro simpla ol esti utila

nun estas neniom da dusenco.

fajrkapo (הצגת פרופיל) 24 באפריל 2013, 16:29:01

Roberto12:(Ŝajnas al mi ke ĝi estas iom komparo, ĉar oni diras ke elefantoj estas pli pezaj ol la limo por flugo. Sed ĉi tio ne gravas.)

Jen ekzemplo de dusenco pro uzi "por" anstataŭ "ol" kun "tro":

Toki-pona estas tro simpla por esti utila

Unu senco estas ke la simplo de TP estas tiom, ke ĝi ne estas utila. La alia senco estas ke TP estas tro simpla tiel lingvo, kaj ke pro ĉi tio, ĝi estas utila.

Se oni uzas "ol", t.e.

Toki-pona estas tro simpla ol esti utila

nun estas neniom da dusenco.
Vi pravas, sed kutime estos la kunteksto kiu klarigos ĉion. Per la ekzemplo de la elefanto ne estas dubo, ĉar ĝi estas tro peza por flugi (eble ankaŭ ne, en kazo ke ni necesus pezecon por povi flugi...).

Per la alia ekzemplo ja povas esti dusenco, sed tio estas malkutima mi pensas, kaj en tiuj kazoj oni simple povas klarigi per -povi-, do, Toki-pona estas tro simpla por povi esti utila.
Oni povus nun uzi por-on sen dusenco, pli bone ol -ol-, kiun ŝajnas al mi stranga se ne estas kune kun pli: pli...ol.

Chainy (הצגת פרופיל) 24 באפריל 2013, 16:40:39

Roberto12:Toki-pona estas tro simpla ol esti utila
= Toki-pona is too simple than to be useful.

Iom stranga frazo, ĉu ne?

Chainy (הצגת פרופיל) 24 באפריל 2013, 16:49:54

Roberto12:La alia senco estas ke TP estas tro simpla tiel lingvo, kaj ke pro ĉi tio, ĝi estas utila.
= The other sense is that TP is too simple so language, and that because of this, it is useful. (?)

Mi ne tute komprenas, kion vi celas diri per tio.

Ĉu vi eble miskomprenis la signifon de 'tro'?

tro = too (ekz. tro multe = too much)
tiel = so (ekz. tiel bona = so good)

JDnDorks (הצגת פרופיל) 24 באפריל 2013, 17:56:05

Mi konsentas kun Chainy.

Vortoj de diferencaj lingvoj ne perfekte akordi, sed laŭ mi, "tro" signifas eksceson, kaj malbonecon.

Roberto12 (הצגת פרופיל) 24 באפריל 2013, 18:14:42

fajrkapo:kutime estos la kunteksto kiu klarigos ĉion.
Ĉi tiu ideo estas uzata defendi la malfortojn de naturaj lingvoj! ridulo.gif
Per la alia ekzemplo ja povas esti dusenco, sed tio estas malkutima mi pensas, kaj en tiuj kazoj oni simple povas klarigi per -povi-, do, Toki-pona estas tro simpla por povi esti utila.
Oni povus nun uzi por-on sen dusenco, pli bone ol -ol-, kiun ŝajnas al mi stranga se ne estas kune kun pli: pli...ol.
Mi kredas ke la adicio de "povi" ne forigas la problemon.

Chainy:= Toki-pona is too simple than to be useful.

Iom stranga frazo, ĉu ne?
De ReVo:

(1) liaj instrukcioj estis tro klaraj, ol ke mi erarus.

(2) la laboranta popolo estas tro okupata per sia laboro, ol ke ĝi povus interesiĝi je tiuj demandoj.

Se ĉi tiuj frazoj estas ĝustaj, la vorto "ol" estas iom pli larĝa ol la angla vorto "than".

Chainy:= The other sense is that TP is too simple so language, and that because of this, it is useful. (?)

Mi ne tute komprenas, kion vi celas diri per tio.
Mi kredis ke "tiel" signifas "as" aŭ "in the way that/of", do la frazo signifas angle "...TP is too simple as a languge..."

JDnDorks (הצגת פרופיל) 24 באפריל 2013, 18:39:47

Mi pensas, ke mi nun ankaŭ ŝatas "ol"-n. La plej malbona diro, ke oni povas diri pri ĝi, estas, ke ĝi ripetas la saman ideon.

Roberto12 (הצגת פרופיל) 24 באפריל 2013, 20:58:17

JDnDorks:Mi pensas, ke mi nun ankaŭ ŝatas "ol"-n.
Bonvenu al la klubo!

לראש הדף