Sadržaj

La plej granda peko

od AlfRoland, 26. travnja 2013.

Poruke: 77

Jezik: Esperanto

codesito (Prikaz profila) 18. svibnja 2013. 13:28:09

Se okazas ia krimo, estas la civilaj polico kaj juĝistoj kiuj devas agi, se ili ne agas, ili estas ankaŭ kulpuloj. Ni nek povas, nek devas juĝi homojn paralele, tio ne estas nia afero.
Ŝajnas nun ke la katolikaj pastroj estas nun la solaj fiuloj en la mondo, sed la protestantoj(evangeliistoj, ktp.) ankaŭ faris multajn krimojn en sia historio.

AlfRoland (Prikaz profila) 18. svibnja 2013. 14:25:39

codesito:Se okazas ia krimo, estas la civilaj polico kaj juĝistoj kiuj devas agi, se ili ne agas, ili estas ankaŭ kulpuloj.
Prave, sed mi jam plurfoje emfazis ke la eklezio faris ĉion por kaŝi la krimojn al tiuj instancoj. Por agi oni devas scii. Intervjuito en la filmo diris ke: "ju pli alta nivelo en la eklezio des pli oni sciis". Sed ili (vatikano) elektis protekti la krimulojn kaj tio estas la plej grava krimo.

codesito:
Ŝajnas nun ke la katolikaj pastroj estas nun la solaj fiuloj en la mondo, sed la protestantoj(evangeliistoj, ktp.) ankaŭ faris multajn krimojn en sia historio.
La fadeno temas pri pedofilaj krimoj sed certe vi pravas kaj probable okazis similaj krimoj ankaŭ en tiuj eklezioj. Mi tamen pensas ke la postulo pri fraŭleco en la katolika eklezio helpis krei sekskrimulojn.

pdenisowski (Prikaz profila) 18. svibnja 2013. 18:21:21

AlfRoland:
pdenisowski:
AlfRoland:Ĉu la katolika eklezio estas la plej granda pedofilia reto de la mondo?

"La sistemo de la katolika klerikaro, kiun mi tre respektas, kaj al kiu mi dediĉis multajn jarojn de mia vivo kuraĝigas, protektas, defendas kaj kreas sekskrimulojn."
La plej granda peko estas ĵuĝi aron kaŭze de ero.
Nu, ne temas pri ero, sed ER-AR-O. Pripensu denove la eldiron de Richard Sipe: "....kuraĝigas, protektas, defendas kaj kreas sekskrimulojn."
Eraro estas ĵuĝi la tutan katolikan eklezion surbaze de la eldiro de unu ulo, aŭ surbaze de la agoj de tre malgranda ero de ĝiaj anoj.

Konsentite, estas sekskrimuloj en la katolika eklezio, kaj kompreneble oni devas puni kaj ilin kaj iliajn protektantojn.

Sed ŝajnas al mi ke multaj nekredantoj (kiel vi, laŭ via profilo) ne volas forigi la problemojn de religiaj organizaĵoj, sed religiajn organizaĵojn mem. Sed ne ekzistus eĉ ne unu sekskrimulo en la katolika eklezio, eble vi trovus alian kialon por kontraŭstari ĝin kaj la (kristanan) religion ĝenerale, ĉu ne?

Paul

pdenisowski (Prikaz profila) 18. svibnja 2013. 18:54:50

Sunjo:Bedaŭrinde mia impreso estas ke la katolikoj estas tute indiferentaj pri la krimoj en sia eklezio.
Ĉu vi estas (agema) katoliko? Kun kiom da katolikoj vi parolis? Aŭ ĉu via "impreso" sufiĉas?

Sunjo:Ĉu ili pro tio kulpas ke okazos novaj tiaj krimoj? Laŭ la biblio oni komparas "bonajn kredantojn" al ŝafoj gvidataj de paŝtisto. Mi ne konsentas ke tiu komparo taŭgas kaj opinias ke male al ŝafoj la kredantoj mem respondecas se ili sekvas fia(j)n paŝtisto(j)n.
AlfRoland kulpigas la klerikaron kaj nun vi kulpigas la kredantaron. Kial ne kulpigas Jesuon Kriston mem? Tio estus pli honeste viaparte.

Paul

pdenisowski (Prikaz profila) 18. svibnja 2013. 18:59:25

AlfRoland:La postulo pri fraŭleco en la katolika eklezio helpis krei sekskrimulojn.
Sed la postulo pri fraŭleco inter budaistaj pastroj ne kreas sekskrimulojn, ĉu?

Sunjo (Prikaz profila) 18. svibnja 2013. 19:30:19

pdenisowski:
Ĉu vi estas (agema) katoliko? Kun kiom da katolikoj vi parolis? Aŭ ĉu via "impreso" sufiĉas?
Mia impreso sufiĉos ĝis almenaŭ unu katoliko pruvos ke ĝi malveras. Mi pli aŭ malpli hazarde ekokupiĝis pri la temo sed dum monatoj mi nur parolis kun katolikoj kiuj diras laŭsence
- oni vidu ankaŭ la bonajn aferojn
- ankaŭ ekster la eklezio okazadas tiaj krimoj

Sed laŭ mia opinio tio ne pravigas la malbonajn aferojn kaj ke oni en la eklezio ne faras ĉion por eviti tiajn krimojn estontece.

pdenisowski:
AlfRoland kulpigas la klerikaron kaj nun vi kulpigas la kredantaron.
Mi ne kulpigas la kredantaron ĝenerale. Mi kulpigas tiujn kiuj povus fari ion sed ne faras ĉar ili ne volas ial ajn.

pdenisowski:Kial ne kulpigas Jesuon Kriston mem?
Se Jesuo Kristo vivus hodiaŭ, estus katoliko (estas sufiĉe dubinda ke li estus) kaj povus fari ion kontraŭ la ekleziaj krimoj sed rifuzus tion por protekti la reputacion de la eklezio tiam mi tutcerte ankaŭ kulpigus lin. Kial mi ne faru tion?

AlfRoland (Prikaz profila) 18. svibnja 2013. 22:22:12

pdenisowski:

Eraro estas ĵuĝi la tutan katolikan eklezion surbaze de la eldiro de unu ulo, aŭ surbaze de la agoj de tre malgranda ero de ĝiaj anoj.

Konsentite, estas sekskrimuloj en la katolika eklezio, kaj kompreneble oni devas puni kaj ilin kaj iliajn protektantojn.

Paul
La plej alta gvidantaro de la katolika eklezio (kardinaloj kaj papoj) apartenas al la protektantoj kiuj estu punataj. Kiam tiaj personoj agas fie, tio trafas la tutan organizon.

pdenisowski (Prikaz profila) 19. svibnja 2013. 01:11:18

Sunjo:
pdenisowski:
Ĉu vi estas (agema) katoliko? Kun kiom da katolikoj vi parolis? Aŭ ĉu via "impreso" sufiĉas?
Mia impreso sufiĉos ĝis almenaŭ unu katoliko pruvos ke ĝi malveras.
Do ... via "impreso" veras ĝis iu ajn pruvas ke ĝi malveras ??? Nekredinda ...

pdenisowski (Prikaz profila) 19. svibnja 2013. 01:43:20

AlfRoland:
La plej alta gvidantaro de la katolika eklezio (kardinaloj kaj papoj) apartenas al la protektantoj kiuj estu punataj. Kiam tiaj personoj agas fie, tio trafas la tutan organizon.
Kial vi ne respondis al tio?

pdenisowski:Sed ŝajnas al mi ke multaj nekredantoj (kiel vi, laŭ via profilo) ne volas forigi la problemojn de religiaj organizaĵoj, sed religiajn organizaĵojn mem. Sed ne ekzistus eĉ ne unu sekskrimulo en la katolika eklezio, eble vi trovus alian kialon por kontraŭstari ĝin kaj la (kristanan) religion ĝenerale, ĉu ne?
Aŭ ĉu vi, kiel nekredanto, volas reformi kaj plifortigi la eklezion?

AlfRoland (Prikaz profila) 19. svibnja 2013. 08:17:00

pdenisowski:

Aŭ ĉu vi, kiel nekredanto, volas reformi kaj plifortigi la eklezion?
Tiu demando estas tute ekstertema kaj neniel rilatas al la pedofilaj skandaloj ene de la eklezio. Ŝajnas ke nur temas pri provo ŝanĝi la fokuson de la diskuto.

Mia demando estas: Ĉu vi kondamnas la agadon de la eklezio en tiu afero aŭ ne??

Natrag na vrh