La plej granda peko
di AlfRoland, 26 aprile 2013
Messaggi: 77
Lingua: Esperanto
codesito (Mostra il profilo) 18 maggio 2013 13:28:09
Ŝajnas nun ke la katolikaj pastroj estas nun la solaj fiuloj en la mondo, sed la protestantoj(evangeliistoj, ktp.) ankaŭ faris multajn krimojn en sia historio.
AlfRoland (Mostra il profilo) 18 maggio 2013 14:25:39
codesito:Se okazas ia krimo, estas la civilaj polico kaj juĝistoj kiuj devas agi, se ili ne agas, ili estas ankaŭ kulpuloj.Prave, sed mi jam plurfoje emfazis ke la eklezio faris ĉion por kaŝi la krimojn al tiuj instancoj. Por agi oni devas scii. Intervjuito en la filmo diris ke: "ju pli alta nivelo en la eklezio des pli oni sciis". Sed ili (vatikano) elektis protekti la krimulojn kaj tio estas la plej grava krimo.
codesito:La fadeno temas pri pedofilaj krimoj sed certe vi pravas kaj probable okazis similaj krimoj ankaŭ en tiuj eklezioj. Mi tamen pensas ke la postulo pri fraŭleco en la katolika eklezio helpis krei sekskrimulojn.
Ŝajnas nun ke la katolikaj pastroj estas nun la solaj fiuloj en la mondo, sed la protestantoj(evangeliistoj, ktp.) ankaŭ faris multajn krimojn en sia historio.
pdenisowski (Mostra il profilo) 18 maggio 2013 18:21:21
AlfRoland:Eraro estas ĵuĝi la tutan katolikan eklezion surbaze de la eldiro de unu ulo, aŭ surbaze de la agoj de tre malgranda ero de ĝiaj anoj.pdenisowski:Nu, ne temas pri ero, sed ER-AR-O. Pripensu denove la eldiron de Richard Sipe: "....kuraĝigas, protektas, defendas kaj kreas sekskrimulojn."AlfRoland:Ĉu la katolika eklezio estas la plej granda pedofilia reto de la mondo?La plej granda peko estas ĵuĝi aron kaŭze de ero.
"La sistemo de la katolika klerikaro, kiun mi tre respektas, kaj al kiu mi dediĉis multajn jarojn de mia vivo kuraĝigas, protektas, defendas kaj kreas sekskrimulojn."
Konsentite, estas sekskrimuloj en la katolika eklezio, kaj kompreneble oni devas puni kaj ilin kaj iliajn protektantojn.
Sed ŝajnas al mi ke multaj nekredantoj (kiel vi, laŭ via profilo) ne volas forigi la problemojn de religiaj organizaĵoj, sed religiajn organizaĵojn mem. Sed ne ekzistus eĉ ne unu sekskrimulo en la katolika eklezio, eble vi trovus alian kialon por kontraŭstari ĝin kaj la (kristanan) religion ĝenerale, ĉu ne?
Paul
pdenisowski (Mostra il profilo) 18 maggio 2013 18:54:50
Sunjo:Bedaŭrinde mia impreso estas ke la katolikoj estas tute indiferentaj pri la krimoj en sia eklezio.Ĉu vi estas (agema) katoliko? Kun kiom da katolikoj vi parolis? Aŭ ĉu via "impreso" sufiĉas?
Sunjo:Ĉu ili pro tio kulpas ke okazos novaj tiaj krimoj? Laŭ la biblio oni komparas "bonajn kredantojn" al ŝafoj gvidataj de paŝtisto. Mi ne konsentas ke tiu komparo taŭgas kaj opinias ke male al ŝafoj la kredantoj mem respondecas se ili sekvas fia(j)n paŝtisto(j)n.AlfRoland kulpigas la klerikaron kaj nun vi kulpigas la kredantaron. Kial ne kulpigas Jesuon Kriston mem? Tio estus pli honeste viaparte.
Paul
pdenisowski (Mostra il profilo) 18 maggio 2013 18:59:25
AlfRoland:La postulo pri fraŭleco en la katolika eklezio helpis krei sekskrimulojn.Sed la postulo pri fraŭleco inter budaistaj pastroj ne kreas sekskrimulojn, ĉu?
Sunjo (Mostra il profilo) 18 maggio 2013 19:30:19
pdenisowski:Mia impreso sufiĉos ĝis almenaŭ unu katoliko pruvos ke ĝi malveras. Mi pli aŭ malpli hazarde ekokupiĝis pri la temo sed dum monatoj mi nur parolis kun katolikoj kiuj diras laŭsence
Ĉu vi estas (agema) katoliko? Kun kiom da katolikoj vi parolis? Aŭ ĉu via "impreso" sufiĉas?
- oni vidu ankaŭ la bonajn aferojn
- ankaŭ ekster la eklezio okazadas tiaj krimoj
Sed laŭ mia opinio tio ne pravigas la malbonajn aferojn kaj ke oni en la eklezio ne faras ĉion por eviti tiajn krimojn estontece.
pdenisowski:Mi ne kulpigas la kredantaron ĝenerale. Mi kulpigas tiujn kiuj povus fari ion sed ne faras ĉar ili ne volas ial ajn.
AlfRoland kulpigas la klerikaron kaj nun vi kulpigas la kredantaron.
pdenisowski:Kial ne kulpigas Jesuon Kriston mem?Se Jesuo Kristo vivus hodiaŭ, estus katoliko (estas sufiĉe dubinda ke li estus) kaj povus fari ion kontraŭ la ekleziaj krimoj sed rifuzus tion por protekti la reputacion de la eklezio tiam mi tutcerte ankaŭ kulpigus lin. Kial mi ne faru tion?
AlfRoland (Mostra il profilo) 18 maggio 2013 22:22:12
pdenisowski:La plej alta gvidantaro de la katolika eklezio (kardinaloj kaj papoj) apartenas al la protektantoj kiuj estu punataj. Kiam tiaj personoj agas fie, tio trafas la tutan organizon.
Eraro estas ĵuĝi la tutan katolikan eklezion surbaze de la eldiro de unu ulo, aŭ surbaze de la agoj de tre malgranda ero de ĝiaj anoj.
Konsentite, estas sekskrimuloj en la katolika eklezio, kaj kompreneble oni devas puni kaj ilin kaj iliajn protektantojn.
Paul
pdenisowski (Mostra il profilo) 19 maggio 2013 01:11:18
Sunjo:Do ... via "impreso" veras ĝis iu ajn pruvas ke ĝi malveras ??? Nekredinda ...pdenisowski:Mia impreso sufiĉos ĝis almenaŭ unu katoliko pruvos ke ĝi malveras.
Ĉu vi estas (agema) katoliko? Kun kiom da katolikoj vi parolis? Aŭ ĉu via "impreso" sufiĉas?
pdenisowski (Mostra il profilo) 19 maggio 2013 01:43:20
AlfRoland:Kial vi ne respondis al tio?
La plej alta gvidantaro de la katolika eklezio (kardinaloj kaj papoj) apartenas al la protektantoj kiuj estu punataj. Kiam tiaj personoj agas fie, tio trafas la tutan organizon.
pdenisowski:Sed ŝajnas al mi ke multaj nekredantoj (kiel vi, laŭ via profilo) ne volas forigi la problemojn de religiaj organizaĵoj, sed religiajn organizaĵojn mem. Sed ne ekzistus eĉ ne unu sekskrimulo en la katolika eklezio, eble vi trovus alian kialon por kontraŭstari ĝin kaj la (kristanan) religion ĝenerale, ĉu ne?Aŭ ĉu vi, kiel nekredanto, volas reformi kaj plifortigi la eklezion?
AlfRoland (Mostra il profilo) 19 maggio 2013 08:17:00
pdenisowski:Tiu demando estas tute ekstertema kaj neniel rilatas al la pedofilaj skandaloj ene de la eklezio. Ŝajnas ke nur temas pri provo ŝanĝi la fokuson de la diskuto.
Aŭ ĉu vi, kiel nekredanto, volas reformi kaj plifortigi la eklezion?
Mia demando estas: Ĉu vi kondamnas la agadon de la eklezio en tiu afero aŭ ne??