La plej granda peko
viết bởi AlfRoland, Ngày 26 tháng 4 năm 2013
Tin nhắn: 77
Nội dung: Esperanto
Sunjo (Xem thông tin cá nhân) 08:37:00 Ngày 19 tháng 5 năm 2013
pdenisowski:Mi tre aprezus se vi ĉesus vian intencan miskomprenon. Mi nenie skribis ke mia impreso devas esti vera.
Do ... via "impreso" veras ĝis iu ajn pruvas ke ĝi malveras ??? Nekredinda ...
pdenisowski (Xem thông tin cá nhân) 14:12:53 Ngày 19 tháng 5 năm 2013
AlfRoland:Mia demando estas: Ĉu vi kondamnas la agadon de la eklezio en tiu afero aŭ ne??Mi fortege kondamnas la agadon de ĉiujn (seks)krimulojn -- oni devas ilin puni kiel eble plej severe. Sed mi ne kondamnas organizaĵojn kiel tutaĵo kaŭze de la krimoj de malgranda aro de siaj anoj.
pdenisowski (Xem thông tin cá nhân) 14:23:24 Ngày 19 tháng 5 năm 2013
Sunjo:Viaj vortoj:pdenisowski:Mi tre aprezus se vi ĉesus vian intencan miskomprenon. Mi nenie skribis ke mia impreso devas esti vera.
Do ... via "impreso" veras ĝis iu ajn pruvas ke ĝi malveras ??? Nekredinda ...
Sunjo:Mia impreso sufiĉos ĝis almenaŭ unu katoliko pruvos ke ĝi malveras.Kiel miskompreni tion?
Demandi pruvo ke io NE veras estas sofismo.
Sunjo (Xem thông tin cá nhân) 15:07:51 Ngày 19 tháng 5 năm 2013
pdenisowski:Jam la vorto "impreso" indikas ke ne temas pri fakto. Kaj la impreso teorie estus facile ŝanĝebla. Sufiĉus nur unu ekzemplo. Ekzemplo ke katoliko agnoskas ke la problemo ne ĉefe estas la pedofiliaj pastroj sed la politiko de la eklezio (Vatikano) kaj ke oni laboras pri ŝanĝi tiun politikon. Eble vi povas doni ĝin? Mi ankoraŭ esperas...Sunjo:Viaj vortoj:pdenisowski:Mi tre aprezus se vi ĉesus vian intencan miskomprenon. Mi nenie skribis ke mia impreso devas esti vera.
Do ... via "impreso" veras ĝis iu ajn pruvas ke ĝi malveras ??? Nekredinda ...
Sunjo:Mia impreso sufiĉos ĝis almenaŭ unu katoliko pruvos ke ĝi malveras.Kiel miskompreni tion?
Demandi pruvo ke io NE veras estas sofismo.
AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 15:31:12 Ngày 19 tháng 5 năm 2013
pdenisowski: Sed mi ne kondamnas organizaĵojn kiel tutaĵo kaŭze de la krimoj de malgranda aro de siaj anoj.Sed tiu "malgranda" aro inkludas la plej altan gvidantaron de la katolika eklezio. Protektado de krimulo ankaŭ estas krimo (almenaŭ en mia lando kaj mi supozas ke estas same en aliaj) kaj tiu gvidantaro protektis la pedofiliajn pastrojn.
Ĉu vi do kondamnas ankaŭ la papo(j)n?
AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 20:59:07 Ngày 20 tháng 5 năm 2013
Paulinho (Xem thông tin cá nhân) 21:21:26 Ngày 25 tháng 5 năm 2013
pdenisowski kontribuis: Eraro estas ĵuĝi la tutan katolikan eklezion surbaze de la eldiro de unu ulo, aŭ surbaze de la agoj de tre malgranda ero de ĝiaj anoj.Tion mi ĉiutempe volis diri.
Konsentite, estas sekskrimuloj en la katolika eklezio, kaj kompreneble oni devas puni kaj ilin kaj iliajn protektantojn.
AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 22:02:46 Ngày 25 tháng 5 năm 2013
Paulinho:Ĉu vi do povas respondi mian lastan demandon al "pdenisowski", kion li bedaŭrinde ne respondis. Inter la protektantoj sendube ankaŭ estas du antaŭaj papoj. Ĉu VI opinias ke tiuj papoj ankaŭ kulpas?pdenisowski kontribuis: Eraro estas ĵuĝi la tutan katolikan eklezion surbaze de la eldiro de unu ulo, aŭ surbaze de la agoj de tre malgranda ero de ĝiaj anoj.Tion mi ĉiutempe volis diri.
Konsentite, estas sekskrimuloj en la katolika eklezio, kaj kompreneble oni devas puni kaj ilin kaj iliajn protektantojn.
pdenisowski (Xem thông tin cá nhân) 20:24:52 Ngày 26 tháng 5 năm 2013
AlfRoland:Ĉu vi do povas respondi mian lastan demandon al "pdenisowski", kion li bedaŭrinde ne respondis. Inter la protektantoj sendube ankaŭ estas du antaŭaj papoj. Ĉu VI opinias ke tiuj papoj ankaŭ kulpas?Sendube? Kial ne prezenti viajn nekontesteblajn pruvaĵojn al la monda ĵurnalistaro? Estas ja ankaŭ multaj nekredantoj inter ili.
Mi preferas ne kondamni iun sen pruvaĵoj, kaj mi ne kondamnos la tutan eklezion kaŭze de kelkaj fiuloj. Kiel mi jam multfoje diris, oni devas severe puni ĉiujn (seks)krimulojn.
Sed vi neniam volis respondi (multfoje) al mia demando :
pdenisowski:Sed ŝajnas al mi ke multaj nekredantoj (kiel vi, laŭ via profilo) ne volas forigi la problemojn de religiaj organizaĵoj, sed religiajn organizaĵojn mem. Sed ne ekzistus eĉ ne unu sekskrimulo en la katolika eklezio, eble vi trovus alian kialon por kontraŭstari ĝin kaj la (kristanan) religion ĝenerale, ĉu ne?Ĉu vi volas forigi religion ĝenerale aŭ nur abusojn? Estu honeste.
Paulinho (Xem thông tin cá nhân) 01:00:47 Ngày 27 tháng 5 năm 2013
AlfRoland demandis: Ĉu VI opinias ke tiuj papoj ankaŭ kulpas?Puna leĝo ataŭvidas punon al krimulo kaj eventuala helpanto.
Eĉ se iu papo estis okaze tre tre malerta por konduki tian problemon ABSOLUTE NE oni povas konsideri iun el ili kunkulpulo.
Kaj eĉ se mi subtenas ke kunkulpulo devas esti kunpunita, mi ankaŭ komprenas: en la eklezio ofte estas sento inter la gento. Kaj la deziro de protektado sekvas la logiko de sento inter fratroj kaj patroj. Kunpunado pravas se kaj nur se estas ankaŭ kunkrimo.
Inverse, nature, amikeco ne povas konfuziĝi: se la afero ne estas adekvate kondukita pli da gentoj suferos danĝeron.
Se iu inter miaj amikoj pastroj estus en tia situacio mi dolore lin vizitus en prizono....Mi nek kodemnus nek forlasus...