去目錄頁

La plej granda peko

从 AlfRoland, 2013年4月26日

讯息: 77

语言: Esperanto

Sunjo (显示个人资料) 2013年5月19日上午8:37:00

pdenisowski:
Do ... via "impreso" veras ĝis iu ajn pruvas ke ĝi malveras ??? Nekredinda ...
Mi tre aprezus se vi ĉesus vian intencan miskomprenon. Mi nenie skribis ke mia impreso devas esti vera.

pdenisowski (显示个人资料) 2013年5月19日下午2:12:53

AlfRoland:Mia demando estas: Ĉu vi kondamnas la agadon de la eklezio en tiu afero aŭ ne??
Mi fortege kondamnas la agadon de ĉiujn (seks)krimulojn -- oni devas ilin puni kiel eble plej severe. Sed mi ne kondamnas organizaĵojn kiel tutaĵo kaŭze de la krimoj de malgranda aro de siaj anoj.

pdenisowski (显示个人资料) 2013年5月19日下午2:23:24

Sunjo:
pdenisowski:
Do ... via "impreso" veras ĝis iu ajn pruvas ke ĝi malveras ??? Nekredinda ...
Mi tre aprezus se vi ĉesus vian intencan miskomprenon. Mi nenie skribis ke mia impreso devas esti vera.
Viaj vortoj:
Sunjo:Mia impreso sufiĉos ĝis almenaŭ unu katoliko pruvos ke ĝi malveras.
Kiel miskompreni tion?

Demandi pruvo ke io NE veras estas sofismo.

Sunjo (显示个人资料) 2013年5月19日下午3:07:51

Jam la vorto "impreso" indikas ke ne temas pri fakto. Kaj la impreso teorie estus facile ŝanĝebla. Sufiĉus nur unu ekzemplo. Ekzemplo ke katoliko agnoskas ke la problemo ne ĉefe estas la pedofiliaj pastroj sed la politiko de la eklezio (Vatikano) kaj ke oni laboras pri ŝanĝi tiun politikon. Eble vi povas doni ĝin? Mi ankoraŭ esperas...

AlfRoland (显示个人资料) 2013年5月19日下午3:31:12

pdenisowski: Sed mi ne kondamnas organizaĵojn kiel tutaĵo kaŭze de la krimoj de malgranda aro de siaj anoj.
Sed tiu "malgranda" aro inkludas la plej altan gvidantaron de la katolika eklezio. Protektado de krimulo ankaŭ estas krimo (almenaŭ en mia lando kaj mi supozas ke estas same en aliaj) kaj tiu gvidantaro protektis la pedofiliajn pastrojn.

Ĉu vi do kondamnas ankaŭ la papo(j)n?

AlfRoland (显示个人资料) 2013年5月20日下午8:59:07

Paulinho (显示个人资料) 2013年5月25日下午9:21:26

pdenisowski kontribuis: Eraro estas ĵuĝi la tutan katolikan eklezion surbaze de la eldiro de unu ulo, aŭ surbaze de la agoj de tre malgranda ero de ĝiaj anoj.

Konsentite, estas sekskrimuloj en la katolika eklezio, kaj kompreneble oni devas puni kaj ilin kaj iliajn protektantojn.
Tion mi ĉiutempe volis diri.

AlfRoland (显示个人资料) 2013年5月25日下午10:02:46

Paulinho:
pdenisowski kontribuis: Eraro estas ĵuĝi la tutan katolikan eklezion surbaze de la eldiro de unu ulo, aŭ surbaze de la agoj de tre malgranda ero de ĝiaj anoj.

Konsentite, estas sekskrimuloj en la katolika eklezio, kaj kompreneble oni devas puni kaj ilin kaj iliajn protektantojn.
Tion mi ĉiutempe volis diri.
Ĉu vi do povas respondi mian lastan demandon al "pdenisowski", kion li bedaŭrinde ne respondis. Inter la protektantoj sendube ankaŭ estas du antaŭaj papoj. Ĉu VI opinias ke tiuj papoj ankaŭ kulpas?

pdenisowski (显示个人资料) 2013年5月26日下午8:24:52

AlfRoland:Ĉu vi do povas respondi mian lastan demandon al "pdenisowski", kion li bedaŭrinde ne respondis. Inter la protektantoj sendube ankaŭ estas du antaŭaj papoj. Ĉu VI opinias ke tiuj papoj ankaŭ kulpas?
Sendube? Kial ne prezenti viajn nekontesteblajn pruvaĵojn al la monda ĵurnalistaro? Estas ja ankaŭ multaj nekredantoj inter ili.

Mi preferas ne kondamni iun sen pruvaĵoj, kaj mi ne kondamnos la tutan eklezion kaŭze de kelkaj fiuloj. Kiel mi jam multfoje diris, oni devas severe puni ĉiujn (seks)krimulojn.

Sed vi neniam volis respondi (multfoje) al mia demando :

pdenisowski:Sed ŝajnas al mi ke multaj nekredantoj (kiel vi, laŭ via profilo) ne volas forigi la problemojn de religiaj organizaĵoj, sed religiajn organizaĵojn mem. Sed ne ekzistus eĉ ne unu sekskrimulo en la katolika eklezio, eble vi trovus alian kialon por kontraŭstari ĝin kaj la (kristanan) religion ĝenerale, ĉu ne?
Ĉu vi volas forigi religion ĝenerale aŭ nur abusojn? Estu honeste.

Paulinho (显示个人资料) 2013年5月27日上午1:00:47

AlfRoland demandis: Ĉu VI opinias ke tiuj papoj ankaŭ kulpas?
Puna leĝo ataŭvidas punon al krimulo kaj eventuala helpanto.

Eĉ se iu papo estis okaze tre tre malerta por konduki tian problemon ABSOLUTE NE oni povas konsideri iun el ili kunkulpulo.

Kaj eĉ se mi subtenas ke kunkulpulo devas esti kunpunita, mi ankaŭ komprenas: en la eklezio ofte estas sento inter la gento. Kaj la deziro de protektado sekvas la logiko de sento inter fratroj kaj patroj. Kunpunado pravas se kaj nur se estas ankaŭ kunkrimo.

Inverse, nature, amikeco ne povas konfuziĝi: se la afero ne estas adekvate kondukita pli da gentoj suferos danĝeron.

Se iu inter miaj amikoj pastroj estus en tia situacio mi dolore lin vizitus en prizono....Mi nek kodemnus nek forlasus...

回到上端