Tin nhắn: 3
Nội dung: Esperanto
Demian (Xem thông tin cá nhân) 19:36:59 Ngày 26 tháng 4 năm 2013
robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 23:13:05 Ngày 26 tháng 4 năm 2013
raffadalbo (Xem thông tin cá nhân) 05:47:07 Ngày 04 tháng 5 năm 2013
Demian:Assimil estas firmo kiu publikigas lernolibrojn pri lingvoj. Ĝi ĉefe eldonas librojn france. Kelke da libroj de Assimil ankaŭ troviĝas angle, germane kaj alilingve. Mi aŭskultis al YouTube-filmeto, kiu estis recenzo de la kurso per ProfAsAr. Laŭ li ia "dumbing down" (stultiĝo) okazas en la kursoj de Assimil, kaj la novaj kursoj ne estas tiom bonaj kiom estis la malnovaj kursoj. Pro tio mi demandas, ĉu iu uzis kaj komparis ambaŭ seriojn de kursoj? Kiuj estas viaj opinioj?Via demando estas malfacila. Nur instruistoj kutime komparas kursojn; la lernantoj uzas ununuran kurson kaj post la lernado ili ne plu uzas novan kurson pri la sama lingvo kaj la sama nivelo.
Mi uzis la italan eldonon de Assimil por lerni la araban. Ĝi estas traduko de "Collection sans Peine" (mi supozas ke ĝi estas la nova serio - tio, kion vi nomas "With Ease"; en la itala ĝi estas tradukata "Il metodo intuitivo" ).
Verdire, mi trovis ĝin facile legebla, sed ne tiel utila. Mi jam konis kelkajn vortojn kaj regulojn de la araba kaj mi progresis malrapide, kvankam mi legis multajn lecionojn. Fine, mi forlasis la kurson kaj mi neniam atingis sufiĉan nivelon en la araba.