Al la enhavo

Naciaj himnoj

de Demian, 2013-majo-03

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2013-majo-03 13:35:51

Ne antaŭlonge, mi estis aŭskultanta al naciaj himnoj de Barato kaj Pakistano. Ambaŭ himnoj estas malfacile kompreneblaj. Mi iam legis ke Rabindranath TAGORE verkis baratan nacian himnon bengale. La nuna versio estas ĝia hinda (?) traduko. La traduko estas stranga, sed belsona! The sama ankaŭ pravas de la nacia himno de Pakistano. Mi komprenas ĝin malfacile. Sed la traduko ne estas malbelsona.

Do demando estas: kial oni verkas naciajn himnojn per vortoj, kiuj estas tre malproksime de ĉiutaga lingvo? Mia hipotezo estas ke tiuj vortoj - malnovaj, rare uzataj - elvokas admiron pro nekomprebleco.

Kiuj estas viaj opinioj? Kaj ĉu vi komprenas la himnon de via nacio senprobleme?

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-majo-03 16:06:17

En mia lando la himno ne havas literojn. Estis iuj intencoj, sed fine ne estas literoj, kaj mi opinias ke jam ne estos. Sed mi ja konas kelkajn militajn aŭ religiajn himnojn kie oni ja uzas strangajn aŭ maloftajn vortojn, kvazaŭ ili volus ŝainigi esti multe pli malnovaj aŭ sanktaj.

brw1 (Montri la profilon) 2013-majo-03 16:31:39

jes, ĝi estas en mia denasko lingvo sed, en usono ĝi havas indiano de usono lingvojn kantoj mi ne Komprenas.

rundvlp (Montri la profilon) 2013-majo-03 17:35:08

En Francio, la himno estas heredaĵo de la francrevolucio, kaj ĝi estas tre militema.
Do, iel ĝi ne taŭgas nuntempe.
Espereble, tiam la ne-francoj ne estas ŝokitaj, kiam ili komprenas la sencon de la franca himno.

Iuj proponis ŝanĝi la tekstojn, sed la nacia kutimo estas tro forta!

robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-majo-03 19:04:24

Al mi vere plaĉas la "nacia" himno de Eŭropa Unio - ĝian E-tradukon mi ie legis kaj tio ankaŭ plaĉis al mi. La melodio estas klasika, eŭorpa kaj tre belsona.

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-majo-03 23:04:30

Jen la paroloj de la franca himno. La traduko estas laŭlitera: vi povas do mem taksi la ĉiutagecon de la vortoj uzitaj.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Marseljezo

Kompreneble, la paroloj korespondas al la pensmanieron de la epoko de la verkado, ili ne devas esti komprenitaj laŭlitere sed interpretataj laŭ la nuna kunteksto: la financistoj kiuj ruinigas (pli malpli rekte) la landojn kaj sklavigas la enloĝantojn. La sola maltaŭgeco de la metaforo estas ke ili ne blekas, ĉar ili preferas agi diskrete.

jpablo68 (Montri la profilon) 2013-majo-03 23:39:54

Mia Nacia Himno (Meksiko) havas multajn malnovajn vortojn sed mi povas kompreni ĝin sen vortaro... Mi ĉiam forgesis kio estas "bridón" kaj "aras" malĝoje... tamen multaj vortoj en la himnon havas strangan ordon por adaptigi kun la melodio.

vi povas vidi mian himnon ĉi tie: http://eo.wikipedia.org/wiki/Himno_Nacional_Mexica...

Kaj vi povas aŭskulti ĝin tie: http://www.youtube.com/watch?v=IQK9ojKNe1E

rundvlp (Montri la profilon) 2013-majo-04 05:10:10

Altebrilas:Jen la paroloj de la franca himno. La traduko estas laŭlitera: vi povas do mem taksi la ĉiutagecon de la vortoj uzitaj.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Marseljezo

Kompreneble, la paroloj korespondas al la pensmanieron de la epoko de la verkado, ili ne devas esti komprenitaj laŭlitere sed interpretataj laŭ la nuna kunteksto: la financistoj kiuj ruinigas (pli malpli rekte) la landojn kaj sklavigas la enloĝantojn. La sola maltaŭgeco de la metaforo estas ke ili ne blekas, ĉar ili preferas agi diskrete.
Mi tute konsentas kun vi, Altebrilas.
Eble baldaŭ aperos tiun mondskale himnon pro la sama kaŭzaro, kiun francoj konis dum la 18 jardeko.

mihxil (Montri la profilon) 2013-majo-04 07:21:18

Demian: Kiuj estas viaj opinioj? Kaj ĉu vi komprenas la himnon de via nacio senprobleme?
La nederlanda himno estas sufiĉe komprenebla, kvankam ĝi ankaŭ havas kelkajn ne plu uzatajn vortojn (kaj ni uzas nur 1 aŭ 2 el ĝiaj 15 strofoj). Mi ĉiam supozis ke tion kaŭzis la fakto ke la kanto efektive estas tre malnova (ĝi aĝas 450 jarojn), kaj ke do estas atendeble ke kelkaj vortoj kaj konceptoj nun ne plu trovas aŭ trovas alian uzon.

Paulinho (Montri la profilon) 2013-majo-05 23:53:03

Ofte naciaj himnoj incitas al la perfortaĵo.....

Reen al la supro