Ir ao conteúdo

Motivado por lernado de esperanto.

de goli, 4 de maio de 2013

Mensagens: 17

Idioma: Esperanto

sudanglo (Mostrar o perfil) 15 de maio de 2013 21:21:21

Ne tro facile supozu ke ne eblas enspezi per Esperanto. Ja eblas. Mi mem faris.

Sed tiu potencialo ne evidentiĝas al la ordinara aŭ tipa Esperantisto, kiu estas maldekstrulo kaj mal-entreprenema.

akbari (Mostrar o perfil) 16 de maio de 2013 07:14:15

En persa: pronomo “u” signifas “li/ŝi/ĝi”, kaj “iŝân” signifas “ili”.
En alta persa demonestrativa pronomo “ân = tiu” signifas “ĝi” nur por inanimata âĵo.
En moderna persa “ân” signifas “ĝi” ĝenerale, kaj “ânhâ=tiuj” signifas “ili”.

J_Marc (Mostrar o perfil) 16 de maio de 2013 08:41:18

goli:Mi demandas fortan motivadon por lernado de esperanto, ĉar nur kun motivado kio daŭrus longe kaj donus forton por lernado.
Donu min fortan motivadon por kio lerni esperanton. Mi ne povas abstraktajn ideojn. Vidigu al mi realajn utilojn por scii esperanton.
Mono kaj virinoj.

(Tamen mi ne malkaŝas kiom da mono, aŭ kiaj la virinoj).

borgesvive (Mostrar o perfil) 16 de maio de 2013 23:37:44

J_Marc:
goli:Mi demandas fortan motivadon por lernado de esperanto, ĉar nur kun motivado kio daŭrus longe kaj donus forton por lernado.
Donu min fortan motivadon por kio lerni esperanton. Mi ne povas abstraktajn ideojn. Vidigu al mi realajn utilojn por scii esperanton.
Mono kaj virinoj.

(Tamen mi ne malkaŝas kiom da mono, aŭ kiaj la virinoj).
Ĉu Zamenhof enlitiĝis kun virinoj per la simpla fakto de krei artefaritan lingvon? Se la majstro povis, kiom pli povus siajn disĉiplojn!

Paulinho (Mostrar o perfil) 25 de maio de 2013 21:30:33

goli demandis: Donu min fortan motivadon por kio lerni esperanton. Mi ne povas abstraktajn ideojn. Vidigu al mi realajn utilojn por scii esperanton.

Antaŭe danko.
Mi studas esperanton nur por skribado en LERNU.

Mi ne amas REALOJN UTILOJN. Mi nur amas senpagan liberan babilaĵon.

brw1 (Mostrar o perfil) 29 de maio de 2013 17:24:51

Modivado por lerni
Ĝi estas la plej facila lingvo kaj post kiam oni jam ellernis ĝin, ONI povas pli facile lerni la francan aŭ la hispanan. Ĝi estas tre utila en la interreto por komunikiĝi kun aliaJ..

Polyglot (Mostrar o perfil) 30 de maio de 2013 13:23:29

Mi lernas Esperanton ĉar estas amuza. Mi amas lingvojn ĝenerale kaj volas lerni multajn.

Ĝi ne estas treega utila lingvo en la vera mondo sed se pli homoj lernas ĝin, ĝi fariĝos utilan. Vi havas la eblecon fari Esperanton utilan. Kiuj alia lingvoj vi povas diri same?

De volta à parte superior