Al la enhavo

Eŭropunia Civitana Iniciato por baza universala enspezo

de novatago, 2013-majo-05

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

novatago (Montri la profilon) 2013-majo-05 17:21:38

Civitanoj de la Eŭropa Unio kreis iniciaton por ke ĉiu eŭropunia civitano havos rajton ricevi bazan enspezon. La Unio akceptis la ekproceduron kaj se oni atingas milionojn da subskriboj, Eŭropa Unio devos atente splori la proponon kaj aranĝi publikan aŭdiencon.

Informu vin kaj voĉdonu se vi konsentas la proponon (nur eŭropuniaj civitanoj rajtas voĉdoni):
Angle, bulgare, ĉeĥe, dane, france, germane, greke, hispane, hungare, itale, luksemburge, nederlande, pole, portugale, rumane, slovake, slovene, suome, svede.

Ĝis, Novatago.

maratonisto (Montri la profilon) 2013-majo-05 18:03:05

Mi ne subskribas. Tio iniciato signifas komunismon. Kie preni la necesajn monojn?

novatago (Montri la profilon) 2013-majo-05 18:14:49

maratonisto:Mi ne subskribas. Tio iniciato signifas komunismon. Kie preni la necesajn monojn?
Mi ne scias ĉu vere tio estas komunismo. Mi nur scias ke:
  • Ĝi estas bona ideo sen atenti ĉu ĝi estas komunisma.
  • Ĝi ne estas malkongrua kun kapitalismo, kvankam ĝi ja estas malkongrua kun sovaĝa senanima kapitalismo.
Pri la mono, mi ne povas multe diri. Tamen, en Hispanio politikistoj diradas senĉese ke ne estas mono... ekscepte por helpi bankojn. Eble oni povas trovi monon en la sama loko, aŭ fari tion anstataŭ helpi bankojn.

Ĝis, Novatago.

novatago (Montri la profilon) 2013-majo-06 08:47:12

Jen informo en la oficiala paĝo de la Europa Unio:

EN, DE, HU, FR, BG, SV, IT, PT, SL, DA, NL, FI, ES, CS, RO.

En la unuaj ligiloj senditaj de mi, detajla informo ne estas tradukita ĉiulingven. En ĉi tiuj mi pensas ke en ĉiu estas detajloj en PDF-dosiero, kies ligilo troveblas en suba parto de la paĝo.

Memoru ke subskribo nur eblas per la ligiloj de la unua fadena mesaĝo.

Ĝis, Novatago.

maratonisto (Montri la profilon) 2013-majo-06 10:05:22

novatago:Pri la mono, mi ne povas multe diri. Tamen, en Hispanio politikistoj diradas senĉese ke ne estas mono... ekscepte por helpi bankojn. Eble oni povas trovi monon en la sama loko, aŭ fari tion anstataŭ helpi bankojn.
Ĝis, Novatago.
Granda fonto de mono: anstataŭigi la anglan kun Esperanto, tiam oni ŝparos ĉirkaŭ centmiliardon (!) da eŭroj ĉiujare en EU.

Sunjo (Montri la profilon) 2013-majo-06 10:32:56

Mi subskribis. Certe la ideo ankoraŭ ne estas preta por realiĝi sed mi opinias ke ĝi povus esti unu paŝo al pli justa mondo kaj ke ĝi jam pro tio estas pripensinda kaj pridiskutinda.

novatago (Montri la profilon) 2013-majo-07 12:04:01

Mi esperantigis la subtitolojn de filmeto, kiu parolas detajle pri la afero, kaj ankaŭ parolas pri el kie preni necesan mono. Klaku ĉi tie por vidi ĝin.

La subtitoloj estas tradukitaj al multaj aliaj lingvoj, tion oni povas vidi rekte en la jutubejo sed ne en la unua ligilo de ĉi tiu mesaĝo.

Ĝis, Novatago.

Sunjo (Montri la profilon) 2013-majo-07 17:27:14

novatago:...kaj ankaŭ parolas pri el kie preni necesan mono. ...
ĉu tio jam konvinkis vin?

novatago (Montri la profilon) 2013-novembro-16 11:52:18

Mi rememorigas al vi pri ĉi tiu afero. Bonvole subskribu se vi konsentas la aferon. Ne forgesu diskonigi ĝin.

Ĝis, Novatago.

efilzeo (Montri la profilon) 2013-novembro-16 13:31:06

Sonas kiel "bonvenon al novaj parazitoj".

Reen al la supro