본문으로

Eŭropunia Civitana Iniciato por baza universala enspezo

글쓴이: novatago, 2013년 5월 5일

글: 13

언어: Esperanto

novatago (프로필 보기) 2013년 5월 5일 오후 5:21:38

Civitanoj de la Eŭropa Unio kreis iniciaton por ke ĉiu eŭropunia civitano havos rajton ricevi bazan enspezon. La Unio akceptis la ekproceduron kaj se oni atingas milionojn da subskriboj, Eŭropa Unio devos atente splori la proponon kaj aranĝi publikan aŭdiencon.

Informu vin kaj voĉdonu se vi konsentas la proponon (nur eŭropuniaj civitanoj rajtas voĉdoni):
Angle, bulgare, ĉeĥe, dane, france, germane, greke, hispane, hungare, itale, luksemburge, nederlande, pole, portugale, rumane, slovake, slovene, suome, svede.

Ĝis, Novatago.

maratonisto (프로필 보기) 2013년 5월 5일 오후 6:03:05

Mi ne subskribas. Tio iniciato signifas komunismon. Kie preni la necesajn monojn?

novatago (프로필 보기) 2013년 5월 5일 오후 6:14:49

maratonisto:Mi ne subskribas. Tio iniciato signifas komunismon. Kie preni la necesajn monojn?
Mi ne scias ĉu vere tio estas komunismo. Mi nur scias ke:
  • Ĝi estas bona ideo sen atenti ĉu ĝi estas komunisma.
  • Ĝi ne estas malkongrua kun kapitalismo, kvankam ĝi ja estas malkongrua kun sovaĝa senanima kapitalismo.
Pri la mono, mi ne povas multe diri. Tamen, en Hispanio politikistoj diradas senĉese ke ne estas mono... ekscepte por helpi bankojn. Eble oni povas trovi monon en la sama loko, aŭ fari tion anstataŭ helpi bankojn.

Ĝis, Novatago.

novatago (프로필 보기) 2013년 5월 6일 오전 8:47:12

Jen informo en la oficiala paĝo de la Europa Unio:

EN, DE, HU, FR, BG, SV, IT, PT, SL, DA, NL, FI, ES, CS, RO.

En la unuaj ligiloj senditaj de mi, detajla informo ne estas tradukita ĉiulingven. En ĉi tiuj mi pensas ke en ĉiu estas detajloj en PDF-dosiero, kies ligilo troveblas en suba parto de la paĝo.

Memoru ke subskribo nur eblas per la ligiloj de la unua fadena mesaĝo.

Ĝis, Novatago.

maratonisto (프로필 보기) 2013년 5월 6일 오전 10:05:22

novatago:Pri la mono, mi ne povas multe diri. Tamen, en Hispanio politikistoj diradas senĉese ke ne estas mono... ekscepte por helpi bankojn. Eble oni povas trovi monon en la sama loko, aŭ fari tion anstataŭ helpi bankojn.
Ĝis, Novatago.
Granda fonto de mono: anstataŭigi la anglan kun Esperanto, tiam oni ŝparos ĉirkaŭ centmiliardon (!) da eŭroj ĉiujare en EU.

Sunjo (프로필 보기) 2013년 5월 6일 오전 10:32:56

Mi subskribis. Certe la ideo ankoraŭ ne estas preta por realiĝi sed mi opinias ke ĝi povus esti unu paŝo al pli justa mondo kaj ke ĝi jam pro tio estas pripensinda kaj pridiskutinda.

novatago (프로필 보기) 2013년 5월 7일 오후 12:04:01

Mi esperantigis la subtitolojn de filmeto, kiu parolas detajle pri la afero, kaj ankaŭ parolas pri el kie preni necesan mono. Klaku ĉi tie por vidi ĝin.

La subtitoloj estas tradukitaj al multaj aliaj lingvoj, tion oni povas vidi rekte en la jutubejo sed ne en la unua ligilo de ĉi tiu mesaĝo.

Ĝis, Novatago.

Sunjo (프로필 보기) 2013년 5월 7일 오후 5:27:14

novatago:...kaj ankaŭ parolas pri el kie preni necesan mono. ...
ĉu tio jam konvinkis vin?

novatago (프로필 보기) 2013년 11월 16일 오전 11:52:18

Mi rememorigas al vi pri ĉi tiu afero. Bonvole subskribu se vi konsentas la aferon. Ne forgesu diskonigi ĝin.

Ĝis, Novatago.

efilzeo (프로필 보기) 2013년 11월 16일 오후 1:31:06

Sonas kiel "bonvenon al novaj parazitoj".

다시 위로