去目錄頁

Intenco de vorto "Esperanto" en via landlingvo

k273, 2013年5月7日

讯息: 32

语言: Esperanto

raffadalbo (显示个人资料) 2013年6月5日下午7:41:42

En la itala:
- esperi = sperare
- esperanto (homo kiu esperas) = uno che spera (ankaŭ speranzoso)

Djino (显示个人资料) 2013年6月10日上午12:07:55

En la lingala lingvo, "esperanto" sin tradukas "mulikye" (esperanto) aŭ "mutu na elikya" (homo kun espero)

Michael5iLVEr (显示个人资料) 2018年11月7日下午10:34:01

En la nova (kaj antikva) graka lingvo, „Esperanto“ tradukas „ελπίζων“ (elpízon) por la vira, „ελπίζουσα“ (elpízusa) por la ina kaj „ελπίζον“ (elpízon) por la neuxtra. La artikolon difinita estas ο, η, το (nova: o, i, to; antikva: ho, he, to) por la vira, ina kaj neuxtra respektive.

nornen (显示个人资料) 2018年11月8日上午1:40:35

En la kekčia: aj oyb'enk

aj = aganto
oyb'enk = esperi

呼格吉勒图 (显示个人资料) 2018年11月20日上午6:12:44

En la ĉina,
世界语
nome, "la monda lingvo"

StefKo (显示个人资料) 2018年11月20日上午9:19:21

El pola vortaro de sinonimoj:

Mieć nadzieję (esperi, laŭvorte: havi esperon)

nosić się z myślą, żywić nadzieję, ufać, pragnąć, oczekiwać, zastanawiać się, sądzić, mieć zamiar, przypuszczać, planować, marzyć, rozmyślać, myśleć, zwodzić się, mieć wiarę, bujać w obłokach, zamierzać, liczyć, fantazjować, mieć w planach, spodziewać się, mieć złudzenia, nosić się z zamiarem, snuć marzenia, pokładać nadzieję, chcieć, rozmarzać się, łudzić się, przewidywać, wierzyć

Terpomo11 (显示个人资料) 2018年12月9日下午10:09:29

En la ĉina,
世界语
nome, "la monda lingvo"
Por iom pli klarigi tion, kion diras 呼格吉勒图 (proks. ĥugoĝilotu), 世界语 (proks. ŝiĝjeju), laŭvorte 'monda lingvo', estas la normala nomo por Esperanto en la ĉina; diference al la plej multaj lingvoj ili ne nomas ĝin per la nomo 'Esperanto' aŭ iu transliterumo. (Nu, ja Zamenhof nomis ĝin simple per 'lingvo interncia', kaj diversaj nacilingvaj tradukoj de tio; 'Esperanto' estis poste aldonita laŭ lia pseŭdonimo.)

呼格吉勒图 (显示个人资料) 2019年2月2日上午2:34:24

Terpomo11:
En la ĉina,
世界语
nome, "la monda lingvo"
Por iom pli klarigi tion, kion diras 呼格吉勒图 (proks. ĥugoĝilotu), 世界语 (proks. ŝiĝjeju), ...)
Vi bone scias pri la cxina kaj la historio de esperanto ! Cxu vi parolas la cxinan lingvon?

Metsis (显示个人资料) 2019年2月2日上午10:42:47

呼格吉勒图: Cxu vi parolas la cxinan lingvon?
Mi kredis, ke ekzistas multaj ĉinaj lingvoj. La mandarina aŭ nordĉina, la vua, la kantona, la ĵina... kiuj ne estas reciproke kompreneblaj en la parolata formo.

sergejm (显示个人资料) 2019年2月2日下午1:34:21

Metsis:
Mi kredis, ke ekzistas multaj ĉinaj lingvoj. La mandarina aŭ nordĉina, la vua, la kantona, la ĵina... kiuj ne estas reciproke kompreneblaj en la parolata formo.
Mankas oficiala, ne politikeca difino, kio estas apartaj lingvoj kaj kio estas dialektoj de unu lingvo.
Sed mi opinias, ke se du dialektoj uzas saman alfabeton, ili estas unu lingvo.
Se alfabetoj estas malsamaj, ili estas malsamaj lingvoj.
Sed estas detaloj.
Ekz. la ukraina uzas propran alfabeton, en rusa alfabeto mankas literoj por iuj ukrainaj sonoj, do ĝi estas aparta lingvo.
Kelkaj lingvoj en eks-USSR ŝanĝis kirilan alfabeton al la latina - sed tio ne signifas, ke la lingvo ŝanĝiĝis, ĉar estas regulo por la ŝanĝo.
Simile, ĉiuj menciitaj ĉinaj dialektoj uzas samajn hieroglifojn. Eĉ se estas uzataj la simpligitaj, estas reguloj por returni la malnovajn.

回到上端