Herzberg: RTL televido filmis en Esperanto-Centro
של esperantourbo, 7 במאי 2013
הודעות: 3
שפה: Esperanto
esperantourbo (הצגת פרופיל) 7 במאי 2013, 07:59:37
La konata televidkanalo RTL elsendis 6:27 minutan filmon, kiun ili pretigis en la Esperanto-Centro kaj en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz.
Rigardu la intervjuon kun urbestro Gerhard Walter, instruistoj Peter Zilvar, Zsófia Kóródy kaj gelernantoj de la Esperanto-fakrondo en la gimnazio, lernu pri interesaĵoj el la biblioteko de Interkultura Centro Herzberg kaj ekkonu Esperanto-vidindaĵojn de la urbo: http://www.rtlregional.de/player.php?id=23553
(estas partoj ankaŭ en Esperanto!)
Fotojn, detalojn pri la filmado vi trovas ĉe http://esperanto-urbo.de/blog.php?blog_id=90727595

Kirilo81 (הצגת פרופיל) 7 במאי 2013, 09:07:03
Treege bela kaj (esceptokaze) neembarasiga kontribuo, vere gratulinda. Sed, ho ve, de kie venas la fantaziegaĵo pri "16 milionoj da Esperantistoj"?
esperantourbo (הצגת פרופיל) 7 במאי 2013, 14:54:35
vidas vandenis:Dankon, ankaŭ ni ĝojas, ke ni sukcesis montri interesaĵojn de la Esperanto-Centro, biblioteko kaj estas videblaj niaj Esperanto-atingaĵoj en la urbo. Ni ne scias, de kie ili ekhavis tiun nombron, ni nenion diris pri tio.Kirilo81:Treege bela kaj (esceptokaze) neembarasiga kontribuo, vere gratulinda. Sed, ho ve, de kie venas la fantaziegaĵo pri "16 milionoj da Esperantistoj"?Eble 16 miloj? Sed tiam tre malgranda E. familio...
Kun multaj salutoj, Zsófia Kóródy (ĉefkunlaboranto de Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg)