Tartalom

Herzberg: RTL televido filmis en Esperanto-Centro

esperantourbo-tól, 2013. május 7.

Hozzászólások: 4

Nyelv: Esperanto

esperantourbo (Profil megtekintése) 2013. május 7. 7:59:37

La konata televidkanalo RTL elsendis 6:27 minutan filmon, kiun ili pretigis en la Esperanto-Centro kaj en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz.
Rigardu la intervjuon kun urbestro Gerhard Walter, instruistoj Peter Zilvar, Zsófia Kóródy kaj gelernantoj de la Esperanto-fakrondo en la gimnazio, lernu pri interesaĵoj el la biblioteko de Interkultura Centro Herzberg kaj ekkonu Esperanto-vidindaĵojn de la urbo: http://www.rtlregional.de/player.php?id=23553
(estas partoj ankaŭ en Esperanto!)
Fotojn, detalojn pri la filmado vi trovas ĉe http://esperanto-urbo.de/blog.php?blog_id=90727595

Kirilo81 (Profil megtekintése) 2013. május 7. 9:07:03

Treege bela kaj (esceptokaze) neembarasiga kontribuo, vere gratulinda. Sed, ho ve, de kie venas la fantaziegaĵo pri "16 milionoj da Esperantistoj"?

vidas vandenis (Profil megtekintése) 2013. május 7. 10:17:44

Kirilo81:Treege bela kaj (esceptokaze) neembarasiga kontribuo, vere gratulinda. Sed, ho ve, de kie venas la fantaziegaĵo pri "16 milionoj da Esperantistoj"?
Eble 16 miloj? Sed tiam tre malgranda E. familio...

esperantourbo (Profil megtekintése) 2013. május 7. 14:54:35

vidas vandenis:
Kirilo81:Treege bela kaj (esceptokaze) neembarasiga kontribuo, vere gratulinda. Sed, ho ve, de kie venas la fantaziegaĵo pri "16 milionoj da Esperantistoj"?
Eble 16 miloj? Sed tiam tre malgranda E. familio...
Dankon, ankaŭ ni ĝojas, ke ni sukcesis montri interesaĵojn de la Esperanto-Centro, biblioteko kaj estas videblaj niaj Esperanto-atingaĵoj en la urbo. Ni ne scias, de kie ili ekhavis tiun nombron, ni nenion diris pri tio.
Kun multaj salutoj, Zsófia Kóródy (ĉefkunlaboranto de Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg)

Vissza a tetejére