目次へ

Mar-malsano, mur-malsano.

sudanglo,2013年5月23日の

メッセージ: 6

言語: Esperanto

sudanglo (プロフィールを表示) 2013年5月23日 9:25:32

Ĉiu tuj komprenas kio estas mar-malsano.

Sed ĉu taŭgas por la stato de malripozo, kiun oni spertas se oni longe devas resti inter muroj, la esprimo mur-malsano?

Anglalingve oni parolas pri 'cabin fever', la nervozo kiun oni spertas dum longaj ŝip-vojaĝoj, pro manko de eblo libere ŝanĝi la scenon.

fajrkapo (プロフィールを表示) 2013年5月24日 10:11:34

Nu, marmalsano kaj murmalsano estas bela vortludo. Sed mi demandas kiel oni nomus tiun senton kiam ne estas en ŝipo sed ekzemple paŝante aŭ simple side. Laŭ REVO:Naŭzo kiun oni povas senti pro la ruliĝo de ŝipo. Mi aldonus la senton de malekvilibro aŭ senekvilibro kiun oni spertas.

Hispane ni uzas vorton kiu devenas ankaŭ de mar-, ĝi estas mareo-marear, kiuj estus esperante pli malpli marumo-marumiĝi, sed ni uzas "mareo" por esprimi tiu senton kie ajn ĝenerale, kvankam esperante mi pensas ke ne taŭgus.

Murmalsano aŭ murumo estus interesaj vortoj por esprimi la senton de fermeco aŭ mallibereco (mi kredas ke laŭ neologismo estus klostrofobio, ĉu ne).

sudanglo (プロフィールを表示) 2013年5月24日 12:52:46

Mi vidas diferencon inter murmalsano kaj klostrofobio. La lasta estas timo de enfermiĝo en malgrandaj spacoj. Sed la unuan mi proponas por la sento de malripozo kiam oni devas resti tro longer inter muroj sen ŝanĝo de sceno, ĉu endome ĉu dum longaj ŝip-vojaĝoj.

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2013年5月24日 19:22:39

Mi ne komprenus ĝin sen klarigo, mi eĉ devis mediti leginte la titolon, kvankam mi legis antaŭ kelkaj tagoj pri la problemo en la angla forumo.

En la germana oni diras en similaj okazoj "la plafono estas falonta sur mian kapon", oni ne opinias tiun senton speco de malsano.

noelekim (プロフィールを表示) 2013年5月25日 3:25:06

Kirilo81:Mi ne komprenus ĝin sen klarigo, mi eĉ devis mediti leginte la titolon, kvankam mi legis antaŭ kelkaj tagoj pri la problemo en la angla forumo.

En la germana oni diras en similaj okazoj "la plafono estas falonta sur mian kapon", oni ne opinias tiun senton speco de malsano.
Saluton.

Ĉu vi - aŭ alia forumano - havas germanan-esperantan vortaron kun traduko de 'Lagerkoller'?

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2013年5月25日 11:15:04

"Lagerkoller" ne troviĝas eĉ en la granda vortaro de Krause.
Min tre plaĉas la esprimo "(sento de) enfermiĝo", kiun sudanglo ĵus uzis en la angla fadeno.

先頭にもどる