Повідомлення: 6
Мова: Esperanto
sudanglo (Переглянути профіль) 23 травня 2013 р. 09:25:32
Sed ĉu taŭgas por la stato de malripozo, kiun oni spertas se oni longe devas resti inter muroj, la esprimo mur-malsano?
Anglalingve oni parolas pri 'cabin fever', la nervozo kiun oni spertas dum longaj ŝip-vojaĝoj, pro manko de eblo libere ŝanĝi la scenon.
fajrkapo (Переглянути профіль) 24 травня 2013 р. 10:11:34
Hispane ni uzas vorton kiu devenas ankaŭ de mar-, ĝi estas mareo-marear, kiuj estus esperante pli malpli marumo-marumiĝi, sed ni uzas "mareo" por esprimi tiu senton kie ajn ĝenerale, kvankam esperante mi pensas ke ne taŭgus.
Murmalsano aŭ murumo estus interesaj vortoj por esprimi la senton de fermeco aŭ mallibereco (mi kredas ke laŭ neologismo estus klostrofobio, ĉu ne).
sudanglo (Переглянути профіль) 24 травня 2013 р. 12:52:46
Kirilo81 (Переглянути профіль) 24 травня 2013 р. 19:22:39
En la germana oni diras en similaj okazoj "la plafono estas falonta sur mian kapon", oni ne opinias tiun senton speco de malsano.
noelekim (Переглянути профіль) 25 травня 2013 р. 03:25:06
Kirilo81:Mi ne komprenus ĝin sen klarigo, mi eĉ devis mediti leginte la titolon, kvankam mi legis antaŭ kelkaj tagoj pri la problemo en la angla forumo.Saluton.
En la germana oni diras en similaj okazoj "la plafono estas falonta sur mian kapon", oni ne opinias tiun senton speco de malsano.
Ĉu vi - aŭ alia forumano - havas germanan-esperantan vortaron kun traduko de 'Lagerkoller'?
Kirilo81 (Переглянути профіль) 25 травня 2013 р. 11:15:04
Min tre plaĉas la esprimo "(sento de) enfermiĝo", kiun sudanglo ĵus uzis en la angla fadeno.