Към съдържанието

Ĉu la esperanto havas fragmentojn de la ĉina?

от asdfghjk, 24 май 2013

Съобщения: 15

Език: Esperanto

asdfghjk (Покажи профила) 24 май 2013, 21:06:36

Ĉu kaj de la arabia?

fajrkapo (Покажи профила) 24 май 2013, 21:15:26

Mi pensas ke ne, ke Esperanto ne havas ilin (ne la Esperanto) ridulo.gif, kaj ankaŭ ne de la araba.

Vilinilo (Покажи профила) 24 май 2013, 21:20:03

asdfghjk:Ĉu kaj de la arabia?
Ĉar verkisto de Esperanto parolis nek la ĉinan nek la araban, verŝajne Espenanto havas nur izolajn vortojn kiujn jam estis uzataj en eŭropanaj lingvoj kaj gramatikaj kunokazaĵoj.

asdfghjk (Покажи профила) 24 май 2013, 21:31:29

Dankon! Mi pensis ke ĝi povis havi fragmentojn de la ĉina pro la ĉinaj peronoj povas lerni esperanton kun multa facilo. Ĉi tiu faris min pensi ke ankaŭ ĝi povis havi fragmentojn de la arabia

fajrkapo (Покажи профила) 24 май 2013, 22:10:13

Fragmento el la vikipedio "Esperanta etimologio" :

La fenomeno de rekta kaj nerekta etimo: La vortoj “admiralo” kaj “magazino” ekzemple eniris en Esperanton tra eŭropaj lingvoj. Ambaŭ tamen devenas de arabaj vortoj, sed estis nerekte “importitaj” al Esperanto.
Simile estas pri multaj vortoj de ekstereŭropa deveno (‘’tomato’’, ‘’ananaso’’ ktp.) – ĉu oni atribuu ilin al la indiĝenaj lingvoj, el kiuj la eŭropaj koloniistoj transprenis ilin, aŭ al ties lingvoj, tra kiuj ili enpenetris Esperanton?

maratonisto (Покажи профила) 25 май 2013, 07:48:37

fajrkapo: estis nerekte “importitaj” al Esperanto.
Spite de nerekta importo ekzistas tro malmultaj aziaj vortoj en Esperanto. Mi opinias, ke nun la Akademio de Esperanto devus oficialigi precipe vortojn de azia/afrika deveno por iom restarigi la ekvilibron. Ekzemple mi ne komprenas, kial la Akademio ne oficialigas la vorton kvajzo (bastonetoj por manĝi en Ĉinio), kvankam ilin uzas almenaŭ miliardo da homoj ĉiutage. La sama afero kun haŝio (similaj bastonetoj, iom pli longaj, en la japana).

novatago (Покажи профила) 25 май 2013, 08:33:36

maratonisto:Spite de nerekta importo ekzistas tro malmultaj aziaj vortoj en Esperanto. Mi opinias, ke nun la Akademio de Esperanto devus oficialigi precipe vortojn de azia/afrika deveno por iom restarigi la ekvilibron. Ekzemple mi ne komprenas, kial la Akademio ne oficialigas la vorton kvajzo (bastonetoj por manĝi en Ĉinio), kvankam ilin uzas almenaŭ miliardo da homoj ĉiutage. La sama afero kun haŝio (similaj bastonetoj, iom pli longaj, en la japana).
En la statuto de la Akademio de Esperanto oni:Artikolo 1. Celo

La Akademio de Esperanto -- mallonge indikota per la vorto Akademio -- estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon.
Do, ĝia celo ne esta ŝanĝi la lingvon, sed konservi, protekti ĝin, kaj kontroli ĝian evoluon. Alidirite: La akcepto de neeŭropaj radikoj dependas de la uzo. Tio ne temas pri igi ekvilibrojn.

Mi ne diras tion por defendi eŭropeecon de Esperanto, sed por komprenigi la taskon de la Akademio.

Ĝis, Novatago.

robbkvasnak (Покажи профила) 25 май 2013, 09:01:12

Mi studas la ĉinan kaj la turkan. Esperanto havas elementojn de la vortfarado de tiuj lingvoj samkiel la islanda kaj iomete la germana kaj eble slavaj lingvoj. E havas objektivan kazon kiel en la turka kaj la japana iel malsame al la germana kaj la slavaj lingvoj.

maratonisto (Покажи профила) 25 май 2013, 09:41:06

novatago:Do, ĝia celo ne esta ŝanĝi la lingvon, sed konservi, protekti ĝin, kaj kontroli ĝian evoluon. Alidirite: La akcepto de neeŭropaj radikoj dependas de la uzo. Tio ne temas pri igi ekvilibrojn.
Mi ne diras tion por defendi eŭropeecon de Esperanto, sed por komprenigi la taskon de la Akademio.
Ĝis, Novatago.
Kiu subtenas, flegas la vortaron de Esperanto? Ĉu ekzistas iu oficiala, aprobita vortaro de Esperanto aŭ ĉiu ordiganto de vortaro faras ĝin laŭ propra opinio?

novatago (Покажи профила) 25 май 2013, 10:49:57

maratonisto:Kiu subtenas, flegas la vortaron de Esperanto? Ĉu ekzistas iu oficiala, aprobita vortaro de Esperanto aŭ ĉiu ordiganto de vortaro faras ĝin laŭ propra opinio?
En la retpaĝo de la akademio troveblas informon pri tiaj aferoj. Jen la adreso: www.akademio-de-esperanto.org

Mi ne serĉis multe nek tre atente, sed laŭ la informo legita de mi tiu-paĝe, mi dirus ke ne ekzistas ĝisdatigita papera vortaro de la akademio. Eble mi miskomprenis ion, aŭ kiel jam dirite, ne sufiĉe serĉis. Tamen, reta ĝisdatigita vortaro ja ekzistas en tiu paĝo.

Ĝis, Novatago.

Обратно нагоре