Al la enhavo

Paro de geveganoj mortigas sian bebon per manĝigi ĝin nur vegane

de Benjamino, 2013-majo-24

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Benjamino (Montri la profilon) 2013-majo-24 23:48:52

En Usono oni ĵus kondamnis paron de geveganoj al vivdaŭra malliberigo pro la morto de ilia misnutrita 6-semajn-aĝa bebo, kiun ili manĝigis nur per sojfarba kvazaŭlakto kaj pomsuko. Ilia filo, Crown Shakur, pezis nur 1.6 kilogramojn kiam li mortis pro malsato la 25-an de Aprilo, 2004. La paro diris, ke ili provis fari kion ili povis, dum praktikante sian veganan vivstilon.

Kion vi pensas pri tio ĉi? Ĉu veganaj kaj vegetaranaj gepatroj rajtas manĝigi sian filon sen viando?

(Originala artikolo, anglalingve: http://www.nbcnews.com/id/18574603/ns/us_news-crim...)

paulogeyer (Montri la profilon) 2013-majo-25 00:13:50

malfacila demando,

ĉu gepatroj rajtas konverti filojn al iu religio?
Al gepatroj estis bona ideo ke lia filo ne maĝis viandon, al religiuloj estas bona ideo konverti sian filon.

Sed pri veganoj, ne temas nur pri viando, sed ĉio kio estas el bestoj, kiel lakto kaj aliaj. Tio povus esti grava problemo por iu infano

robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-majo-25 01:41:58

Oni devus unue puni ilin pro stulteco. Ĉu ili ne donis al la ido la tetojn de la patrino por suĉi? Aŭ ĉu ankaŭ tio estas kontraŭ vegana ismo? Krom tio troviĝas en usonaj manĝovendejoj multaj nutre riĉaj bebomanĝaĵoj sen lakto, viando kaj ovoj. La plej multaj kaĉoj ĉe ni enhavas ja longan liston da vitaminoj kaj mineraloj por homa sano. Uf ja! Tiom da malsaĝo kaj malscio en la mondo!

Sahaquiel (Montri la profilon) 2013-majo-25 04:01:55

Oni ne povas manĝigi bebon, nek vegane, nek vegetariane nek viande. Oni devas fari tion per la patrina lakto aŭ ajna anstataŭanto el tio.

La bebo mortis simplege pro stulteco de l' gepatroj.

raffadalbo (Montri la profilon) 2013-majo-25 05:09:50

paulogeyer:Sed pri veganoj, ne temas nur pri viando, sed ĉio kio estas el bestoj, kiel lakto kaj aliaj. Tio povus esti grava problemo por iu infano
Prave! ridulo.gif

Mi opinias ke oni rajtas nutri bebon vegetariane (inkluzive de lakto) sed ne vegane.

Ne temas nur pri ebleco (mi supozas ke infanoj povas pretervivi vegane sub daŭra kuracista superrigardo) sed ankaŭ pri riskeco (la riskoj de morto, de malsano, de malrapida kresko estas ĉiukaze altaj).

Aldone, kial farendus tio? Ne estas duoble ekstreme manĝi vegane kaj manĝigi vegane eĉ siajn bebojn?

mihxil (Montri la profilon) 2013-majo-25 06:41:18

Benjamino:Kion vi pensas pri tio ĉi? Ĉu veganaj kaj vegetaranaj gepatroj rajtas manĝigi sian filon sen viando?
Sen viando estas akcepteble, sed ĉi-kaze ili eĉ ne donis lakton, ŝajne eĉ ne homan.

Ni havas malmultajn informojn, sed al mi la gepatroj tamen ne ŝajnas esti malicaj. Laŭ la artikolo ili ekkonsciis pri la serioza kondiĉo de la etulo 'nur minutoj antaŭ ĝia morto'. Precipe ili estas do stultaj. Vivdaŭra malliberigo ja ŝajnas al mi iom ekscesa por tio.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-majo-25 08:57:53

Jen vi pravas, mihxil, oni devus kondemni ilin al vizitado de kursoj pri nutraĵo kaj sano en iu lernejo aŭ "commmunity college" (versio de universitato ĉe ni kio estas komuna kaj "popolproksima" do ne tro akademia).

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-majo-25 10:48:31

En ĉi tiu okazo ne gravas, ke la proteinoj estis deplantaj aŭ debestaj, gravas, ke tiuj du stulteguloj donis tute neadekvatan kaj unuflankan nutraĵon al bebo, kiu en la unuaj monatoj bezonas patrinan lakton aŭ similenhavan surogaton.

Krom tio oni povas nutri bebon (post la patrinlakta periodo) vegane aŭ vegetare, se oni sufiĉe diligente kaj zorge elektas la manĝaĵon - kiel por plenkreskuloj.
Estas science senbaza mito, ke homo bezonas debestan nutraĵon (ekzistas la teoria escepto de la vitamino B12, sed pro ĝis nun neklara kialo ne estas dokumentita eĉ unu okazo, kie vegana vivmaniero kondukis al mankomalsano).

Estas por mi apenaŭ kompreneble, kiel tia malbonega morto povis okazi, ŝajne neniu helpis (aŭ povis helpi) al la tute senspertaj gepatroj.
En Germanujo la sanaserkurasocioj (en kiuj oni devas membri) pagas al patrinoj akuŝistinon, kiuj zorgas pri ili dum kelkaj monatoj antaŭ, dum kaj post la nasko de la bebo, kontrolante i.a. la pezon de la novnaskito kaj konsilante ĉiurilate. Krome en la unua vivjaro de infano estas ses devigaj ekzamenoj ĉe kuracistoj (kaj kelkaj aliaj en la postaj jaroj). La sistemo ne estas perfekta, sed mi pensas, ke tiu bebo havus ŝancon saviĝi.

marcuscf (Montri la profilon) 2013-majo-25 12:35:58

Ĉu polemika diskuto estiĝas nun?

Indas preni ion por manĝi dum mi spektas tion.. ridulo.gif

(se temas pri la kazo, pri kiu mi memoras en 2004, la paro krome ne fidis je tradiciaj kuracistoj, do okazis perfekta kombino por tragedio)

Vilinilo (Montri la profilon) 2013-majo-25 21:30:53

Mi pensas ke patrinlakto ne estas kontraŭvegana nutraĵo. Tiu estas kazo de stulteco kaj zelotismo, ne signifas ke veganoj nepre ne povas zorgi pri infanoj, ili nur necesas sin informi pli bone.

Reen al la supro