Paro de geveganoj mortigas sian bebon per manĝigi ĝin nur vegane
Benjamino-tól, 2013. május 24.
Hozzászólások: 14
Nyelv: Esperanto
Benjamino (Profil megtekintése) 2013. május 24. 23:48:52
Kion vi pensas pri tio ĉi? Ĉu veganaj kaj vegetaranaj gepatroj rajtas manĝigi sian filon sen viando?
(Originala artikolo, anglalingve: http://www.nbcnews.com/id/18574603/ns/us_news-crim...)
paulogeyer (Profil megtekintése) 2013. május 25. 0:13:50
ĉu gepatroj rajtas konverti filojn al iu religio?
Al gepatroj estis bona ideo ke lia filo ne maĝis viandon, al religiuloj estas bona ideo konverti sian filon.
Sed pri veganoj, ne temas nur pri viando, sed ĉio kio estas el bestoj, kiel lakto kaj aliaj. Tio povus esti grava problemo por iu infano
robbkvasnak (Profil megtekintése) 2013. május 25. 1:41:58
Sahaquiel (Profil megtekintése) 2013. május 25. 4:01:55
La bebo mortis simplege pro stulteco de l' gepatroj.
raffadalbo (Profil megtekintése) 2013. május 25. 5:09:50
paulogeyer:Sed pri veganoj, ne temas nur pri viando, sed ĉio kio estas el bestoj, kiel lakto kaj aliaj. Tio povus esti grava problemo por iu infanoPrave!
Mi opinias ke oni rajtas nutri bebon vegetariane (inkluzive de lakto) sed ne vegane.
Ne temas nur pri ebleco (mi supozas ke infanoj povas pretervivi vegane sub daŭra kuracista superrigardo) sed ankaŭ pri riskeco (la riskoj de morto, de malsano, de malrapida kresko estas ĉiukaze altaj).
Aldone, kial farendus tio? Ne estas duoble ekstreme manĝi vegane kaj manĝigi vegane eĉ siajn bebojn?
mihxil (Profil megtekintése) 2013. május 25. 6:41:18
Benjamino:Kion vi pensas pri tio ĉi? Ĉu veganaj kaj vegetaranaj gepatroj rajtas manĝigi sian filon sen viando?Sen viando estas akcepteble, sed ĉi-kaze ili eĉ ne donis lakton, ŝajne eĉ ne homan.
Ni havas malmultajn informojn, sed al mi la gepatroj tamen ne ŝajnas esti malicaj. Laŭ la artikolo ili ekkonsciis pri la serioza kondiĉo de la etulo 'nur minutoj antaŭ ĝia morto'. Precipe ili estas do stultaj. Vivdaŭra malliberigo ja ŝajnas al mi iom ekscesa por tio.
robbkvasnak (Profil megtekintése) 2013. május 25. 8:57:53
Kirilo81 (Profil megtekintése) 2013. május 25. 10:48:31
Krom tio oni povas nutri bebon (post la patrinlakta periodo) vegane aŭ vegetare, se oni sufiĉe diligente kaj zorge elektas la manĝaĵon - kiel por plenkreskuloj.
Estas science senbaza mito, ke homo bezonas debestan nutraĵon (ekzistas la teoria escepto de la vitamino B12, sed pro ĝis nun neklara kialo ne estas dokumentita eĉ unu okazo, kie vegana vivmaniero kondukis al mankomalsano).
Estas por mi apenaŭ kompreneble, kiel tia malbonega morto povis okazi, ŝajne neniu helpis (aŭ povis helpi) al la tute senspertaj gepatroj.
En Germanujo la sanaserkurasocioj (en kiuj oni devas membri) pagas al patrinoj akuŝistinon, kiuj zorgas pri ili dum kelkaj monatoj antaŭ, dum kaj post la nasko de la bebo, kontrolante i.a. la pezon de la novnaskito kaj konsilante ĉiurilate. Krome en la unua vivjaro de infano estas ses devigaj ekzamenoj ĉe kuracistoj (kaj kelkaj aliaj en la postaj jaroj). La sistemo ne estas perfekta, sed mi pensas, ke tiu bebo havus ŝancon saviĝi.
marcuscf (Profil megtekintése) 2013. május 25. 12:35:58
Indas preni ion por manĝi dum mi spektas tion..
(se temas pri la kazo, pri kiu mi memoras en 2004, la paro krome ne fidis je tradiciaj kuracistoj, do okazis perfekta kombino por tragedio)
Vilinilo (Profil megtekintése) 2013. május 25. 21:30:53