Kiu(j) slava(j) lingvo(j) estas pli facila(j)
di codesito, 26 maggio 2013
Messaggi: 19
Lingua: Esperanto
agarrido18 (Mostra il profilo) 08 giugno 2013 09:23:00
Fakte, estas retejo, kiun Esperanto@Interreto (la fondaĵo malantaŭ lernu.net) kreis por lerni slovakan.
Se oni interesiĝas, jen.
novialingue (Mostra il profilo) 28 giugno 2013 11:56:29
agarrido18:Mi pensas, ke la slovaka estas la plej facila slava lingvo. Ĝi ankaŭ nomiĝas: "La Esperanto de Slavaj Lingvoj".Jes, mi ankaŭ legis tion ĉe tiu paĝaro (slovake.eu). Tamen, ĉu tio vere estas ĝenerale akceptita vidpunkto?
Same, la paĝaro diras plue: "oni konsideras ĝin (= la slovakan) la plej komprenebla ankaŭ por parolantoj de aliaj slavaj lingvoj". Kiu estas "oni"?
Atentu: mi havas nenian apartan kialon pridubi tiun aserton - fakte, mi havas neniun personan opinion pri tiu demando. Mi simple demandas min de kiu tiu aserto devenas? Principe, mi ĉiam iomete malfidas ĝeneralaĵojn (= "ĝeneraligojn", "ĝeneraldirojn"?).
Krome, kiam oni parolas pri la relativa malfacileco de la slavaj lingvoj por Okzident-Eŭropanoj oni ĉiam mencias (krom la cirila alfabeto) la substantivajn kazojn (escepte en la bulgara) kaj la verbajn aspektojn. Sed mi demandas min: kiu estas (por Okzident-Eŭropano) la plej (mal)facila slava lingvo de la vidpunkto de la pronunco? Unuj slavaj lingvoj havas movan vortakcenton (t.e. la akcento movas - ne tute antaŭdireble - de silabo al silabo tra la deklinacio de la substantivoj), aliaj havas eĉ silabtonojn (ekz. la bosnia, se mi ne eroras), kaj aliaj havas pli da siblaj aŭ molaj/palataj konsonantoj ol la meza franc-, german- aŭ anglalingvano povus eligi el sia buŝo sen perdi la duonon de siaj dentoj
Sekve mia demando: kiu slava lingvo havas la malplej malfacilan prononcon por Okzident-Eŭropano? Mi konscias ke "Okzident-Eŭropano" estas ankaŭ malpreciza nocio. Se vi respondas tiun demandon, bv. eksplici viajn argumentojn.
BartexXx310 (Mostra il profilo) 28 giugno 2013 12:45:19
Estas same kiel mi dirus ke italan lingvon estas plejfacila lingvo inter romanaj lingvoj, kaj eĉ itala lingvo estas kvazaŭ 'esperanto' inter tiuj romanaj lingvoj. SED TIO NE ESTAS VERO. Mi pensas ke tio estas nur merkatika kapto
Tempodivalse (Mostra il profilo) 28 giugno 2013 15:57:50
Mi denaske regas la rusan. Al mi, la bulgara estas la plej facile komprenebla (almenaŭ lege) ĉar en ĝi mankas la plejparto de kazoj. Tamen ĝia verbsistemo estas ege konfuziga, do mi ne povus diri, ĉu averaĝulo povus ellerni la bulgaran pli rapide ol, ekzemple, la rusan aŭ la slovakan.
Tempodivalse (Mostra il profilo) 28 giugno 2013 16:01:16
codesito (Mostra il profilo) 28 giugno 2013 18:13:40
Alia interesa lingvo laŭ mi estas la bulgara, pro la manko de deklinacio kaj pro la skribsistemo simpla kaj simila al la rusa. Sed evidente, nek la bulgara, nek iu alia slava lingvo povas konkuri kun la rusa. Ekz. la pola mi pensas estas la plej malfacila lingvo de la mondo!
x1004 (Mostra il profilo) 28 giugno 2013 18:45:41
x1004 (Mostra il profilo) 28 giugno 2013 18:55:23
codesito:la pola mi pensas estas la plej malfacila lingvo de la mondo!Ne, la plej malfacila lingvo estas la lingvo de malsaĝulo, ĉar neniu povas ĝin kompreni (inkluzive de malsaĝulo mem).
Serioze. La pola lingvo estas malfacila nur komence. Poste jam estas pli kaj pli facila por la lernanto - multaj fremdlandanoj parolas pole tute bone, do la lingvo estas lernebla. En Pollando studas araboj, afrikanoj kaj azianoj. Mi ofte parolis kun ili kiam mi mem estis studento en Krakovo. Ilia lingvo estis sufiĉe bona kaj tute komprenebla post unu jaro da lernado en Pollando.
troyshadow (Mostra il profilo) 28 giugno 2013 19:41:12